"Kvankam Gabrielo estas superstiĉa", diris Jammes plu," li tamen restas afabla. Do, kiam li vidas la person, li nur diskrete enŝovas manon en la poŝon por tuŝi siajn ŝlosilojn... Nu, tuj kiam la pordo malfermiĝis antaŭ la perso, Gabrielo elsaltis el la fotelo, kie li sidis, kaj rapide iris al la ŝranko por tuŝi ties feran seruron! Farante tiun movon, li ŝiris tutan baskon de sia palto. Dum li rapidis por eliri, lia kapo frapiĝis kontraŭ vestohoko, kaj tio kaŭzis tre grandan tuberon sur lia frunto. Poste, li subite retroiris kaj skrapvundis unu el siaj brakoj sur la ekranego apud la piano. Li volis sin apogi sur la piano, sed faris tion tiel mallerte, ke ties fermplato falis sur liajn manojn kaj premegis la fingrojn. Kvazaŭ frenezulo li haste forkuris el la oficejo kaj fine tiel rapide malsupreniris la ŝtuparon, ke li falis surdorsen laŭ ĉiuj ŝtupoj de la unua etaĝo. Ĝuste tiam, mi kaj mia panjo paŝis tien. Ni rapidegis por restarigi lin. Li estis vere kontuzita, kaj sango fluis sur lia tuta vizaĝo; tio timigis nin. Sed li tuj ridetis al ni kaj ekkriis: "Dank' al Dio! Nur timon mi havis!" Tiam, ni pridemandis lin, kaj li rakontis pri sia timego. Ĝi okazis, ĉar li ekvidis la fantomon malantaŭ la perso - la fantomon kun la kranio de mortinto, kiel en la priskribo de Jozef Buket."

Oni aŭdis timoplenan murmuron ĉe la fino de la rakonto, kaj Jammes anhelis, ĉar ŝi parolis tiel rapide kvazaŭ postkurus ŝin la fantomo. Poste, dum la ekscitita stelulino Sorelli poluris siajn ungojn, ekestis silento, kiun ne plenvoĉe interrompis la knabino Giry.

"Pli bone estus, se Jozef Buket silentus", diris la knabino kun la prunkoloraj okuloj.
"Kial do li silentu?" oni demandis.
"Tiel opinias mia patrino", respondis ĉifoje Meg per malforta voĉo.

Kaj ŝi rigardis ĉirkaŭ si, kvazaŭ ŝi timus, ke aliuloj povus aŭdi ion.

"Kial do via patrino tiel opinias?"
"Ŝŝ! Panjo diris, ke la fantomo malŝatas, se oni tedas lin."
"Kial do via patrino diras tion?"
"Pro... pro... nenio."

Tiu stranga hezitemo incitegis la scivolemon de la fraŭlinoj, kiuj amasiĝis ĉirkaŭ la knabino Giry por petegi ŝiajn klarigojn. Kubuton kontraŭ kubuto, ili kliniĝis tie en komuna movo por tima demando. Ili komunikis unu al la alia siajn timojn, ĝuante akran plezuron, kiu samtempe glaciigis ilin.

"Mi ĵuris silenti", preskaŭ murmure aldonis Meg.

Sed ripozon ili ne lasis al ŝi, kaj sekreton tiel konvinke promesis, ke Meg, kiu deziregis rakonti, kion ŝi scias, komencis diri kun fiksa rigardo al la pordo:

"Jen... tio estas pro la loĝio ..."
"Kiu loĝio?"
"La loĝio de l' fantomo!"

(Polurita versio).

------------------------------------ DAŬRIGOTA -----------------------------------------