Jakvo's articles

  • La akolito

    - 16 Sep 2010 - 7 comments
    La akolito. Vi ja jam konas mian amikon Bob ĉu ne? Nu hieraŭ mi vidis lin kiam mi promenadis en parko, kie mi kutime kombas la cerbon. Iom ordigi la pensojn por scii ĉu mi daŭre estas bona knabo, ĉu mi ne vundis iun dum lastaj tagoj, ĉu mi estas honesta kun mi mem kaj pli de tiuj valoraj pensoj. Ni salutis kaj kisis kiel ni kutimas en Antverpeno. „ Malvarmas ĉu” mi diris al Bob. „Mi mem sentas” estis lia respondo. Malplaĉas al Bob paroli pri aferoj kiujn ĉiuj mem sen…

  • La prezidanto

    - 01 Jul 2010 - 1 comment
    Li nomiĝas Robert, sed ni ĉiuj nomis lin simple Bob, kiu kutimas inter ni laboristoj. Ĉu pigreco aŭ kio, mi ne scias, sed maloftas ke oni uzis la veran nomon. Neniam iu nomis min Jakob aŭ laŭ franca maniero Jacques, sed ĉiuj en medio de diamantoj alvokis min per familia nomo Schram (Ŝram). Bob estis amiko de mi, ni ambaŭ agadis en sindikato kaj dum kunsidoj li ĉiam sidis apud mi. Bob estis, nu, kun plej granda respekto, simpla laboristo. Li apenaŭ studis, sed ki…

  • Serĝento Bob

    - 29 May 2010 - 1 comment
    "Sidiĝu, kara Bob", li diris dum ili manpremis. "Saluton, Leo" - respondis Bob - "kiel vi fartas en vivo?" Bob parolis la germanan. Li malamis sin pro ke li uzis la germanan kiam li parolis kun Leo, ĉar nu ja, kiam li parolas kun Leo li devus paroli la flandran, nu ja la flandran li ne scipovis, fakte estis la antverpena dialekto kiun li kutime parolas. Leo ekstaris kaj ordonis al Bob fari same. "Laŭ ordonoj de la Reĝo de Belgio, vi Bob Bonkeŭr, estas nun serĝento en la belga armeo. Gratu…

  • Hoevenen

    - 29 May 2010 - 2 comments
    Kiel enkonduko ; Pri verki. de tempo homoj demandas al mi, kie mi trovas temon por etrakto. Fakte estas tute simpla afero. Dum promenado, ĉiun paŝon kiun oni faras estas eta rakonto. Okazaĵoj sur strato, evento kiun oni anoncas, propra vivo mem pri kio oni de tempo pensas kaj kiuj donas sentojn amarajn, amajn aŭ simple bonajn. Mi tuŝas pavimojn de la stratoj de Antverpeno kaj komencas pensi ĉu lasta penso enhavas rakonton kaj poste hejme mi metas min ĉe komputilo kaj komenca…

  • Hoevenen parto 2

    - 25 May 2010
    Montriĝas ke Ipenity ne alprenas tro longan tekston, do ĉi tiu daŭrigo pri Hoevenen. Jes daŭre en la nederlanda :-) Emma Stoelen onze buurvrouw die vanuit de venster van haar slaapkamer in onze keuken kon kijken, wat dan ook een van haar lievelings bezigheden was, kwam net met haar fiets uit de polder. Volgens kwatongen ging ze altijd haar vrijer opzoeken, een van de boeren uit Oorderen of Wilmarsdonck die haar altijd opwachtte in het winterhok van de koeien wat in de weide st…

  • Salutvortoj al SAT-Amikara kongreso en Hillion 2010

    - 06 Apr 2010
    Karaj amikoj, karaj kamaradoj Kiel bona gaŭlo, mi venis al ĉi tie por viziti "Armorica". La regiono kie siatempe vivis Asterikso kaj Obelikso. La du gaŭloj kiuj estis la pediko en la barbo de Julio Cezaro. Mi devis gugli por trovi la mapon de Armoriko. Kvankam mi ankaŭ estas gaŭl-devena mi ne bone sciis kie mi povus trovi la vilaĝeton de niaj herooj. Jam multaj jaroj pasis ek de tempo kiam niaj du amikoj malfaciligis la vivon de la roma imperiestro. Intertempe la historio prezent…

  • Suda Francio

    - 28 Mar 2010 - 3 comments
    Bob estas laca, terure laca kaj li volas eskapi la ĉiutagajn taskojn kaj zorgojn. Matene je la 5-a li iras al aŭto metas valizon kun vestaĵo por unu semajno en kofron de la aŭto kaj foriras. Nur momenton li hezitas kaj volas veturi direkton Germanion, sed ĉe aŭtovojo li elektas Bruselon kaj ek de Bruselo, Namuron kaj Luksemburgon. Li konas la vojon kiel propran straton ĉar li eĉ ne plu scias kiel ofte li veturis al suno, al Suda Francio. Estas fino de marto, en Belgio la naturo estas…

  • La cepo kaj la salo

    - 11 Mar 2010 - 3 comments
    Vivis iam, antaŭ multaj jaroj, cepo. La cepo estis bela kaj nu ja, bonodora. Ŝi - ho jes - la cepo estas ina, loĝis en kamparo en granda ĝardeno, sed malgraŭ la beleco de la naturo ĉirkaŭ si, ŝi ne estis vere feliĉa. Jam jaroj ŝi sopiris al amato. For de la cepo, ege for de la cepo vivis salo. La salo estis la plej grava posedaĵo de la aĉa reĝino, kiu neniam volis havi manĝon sen ke la ĉefkuiristo aldonis iom da salo. La salo vivis en ora ujo kaj ĉiam devis ornami la riĉan tablon de la reĝ…

  • La neĝo

    - 19 Feb 2010 - 4 comments
    Vintro en Flandrio estas kutime laŭ sama kanvaso. Novembro- ŝtormoj, decembro- malvarma, sed apenaŭ frostaj tagoj, sed multe da pluvetaj tagoj. Pluvo plej tedaj kiu ŝajne neniam haltas. Pluvo kiu malsekigas malsupre de pluvombrelo same multe ol supran parton. Januaro- unuaj frostaj tagoj kun temperaturoj de minus 1-2 gradoj C kaj dum nokte ĝis minuso 10. Februaro alportas de tempo iom da neĝo kiu malaperas antaŭ suno enlitiĝas. Tamen suno estas apenaŭ videbla ĉar tro da nuboj ornamas la ĉielon.…

  • Capitalism: A Love story

    - 23 Jan 2010 - 3 comments
    La mondo dividiĝas en homoj kiuj adoras kapitalismon kaj homoj kiuj kontraŭbatalas ĝin. Kiu pravas? Mi faras demandon, al mi mem pri kiu respondo ne estas memevidenta. Antaŭ kelkaj tagoj mi spektis filmon de Michael Moore: "Capitalism: A Love story!". Jes mi scias Moore estas tre polomika figuro. Tamen, mi jam spektis plurajn filmojn de li kaj notas ke li ne donas respondojn, sed faras demandojn. Jes estas la momentoj kiam li parolas kaj agadas. Ĉiam kun sufiĉe da humoro. Plej amuze estas ki…

  • La animo-kunulo

    - 04 Jan 2010 - 1 comment
    Mia amiko Bob, promenadas laŭ lia kutimo tra parko, en pensoj, kombante la cerbon. Malplaĉas al li la festotagoj en kiu ek, homoj devas ŝajnigi ke ĉio bonas en la mondo. Montriĝas granda feliĉo ke dum ĉi tiu periodo de la jaro ekzistas mizeruloj, senhejmuloj, homoj kiuj vivas en plej granda mizero, ĉar nun ni povas montri ke ni pensas al tiuj homoj. Ni povas malavare donaci monereton al grupo kiu preparas manĝon por la senhejmuloj. Tason da supo ili ricevas antaŭ enirejo de granda stacidomo. Vid…

  • Feliĉo ?

    - 30 Dec 2009 - 2 comments
    Hieraŭ mi iris kun amiko de mia filino al kinejo, por spekti iun de maloftaj flandraj kinoj. La vetero pli ol aĉis. Ventetis Londona pluvu. Londona pluvo signifas ke pluvo estas tiel leĝera ke plej dolca venteto kirligas la akvon sub pluvombrelon kaj ke iu ajn ŝirmado kontraŭ pluvo ne eblas. Mi telefonis al mia akompano por diri ke ni irus aŭte, jes malgraŭ terura trovarmigo de la terglobo. Filmo estas spektebla, sen pliaj komentoj. Ĉar mia kunspektanto devis ellitiĝi je la 4-a 30 matene p…

  • Pensoj ĉe komputilo

    - 27 Dec 2009 - 1 comment
    Mi sidas ĉe komputilo, iom laboretis. Estas strange, mi legis ĉiujn mesaĝojn, respondis al tiuj, kiujn mi devas respondi, legis kion mi devis legi kaj nun…nun mi iom atendas, sen fari ion ĉar mi scias ke jam estas tiu momento de la tago ke mi ne plu devas komenci ion ajn freŝan. Tuj la mondo vekiĝas en mia regiono kaj mi devas sekvi la fluon de ĉiu tago. Estas kristnasko la tago de la paco. Kia hipokrita afero, paco. Ĉu iu volas ĝin kaj se jes, kial ni ne pli forte batalas por havi…

  • Ĝojan Kristnaskon kaj Feliĉan Novjaron

    - 16 Dec 2009 - 1 comment
    La 28-an de novembro mi partoprenis kiel prezidanto la kunsidon de Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj je la 8-a vespero kiam ni adiaŭis, mi iris al hotelo en najbareco ĉar trajno al Antverpeno ne plu estas, krom la tagoj poste. Kvankam la trajno al mia regiono nur forveturis en Parizo, Norda stacidomo je la 10-a kaj 25 horo, mi forlasis hotelon je la 8-a kaj 30. Estis pluva tago kaj vento ludis kun hararon. Ek de “Place D’italie” ĝis Norda stacidomo estas s…

  • Flurk

    - 01 Nov 2009 - 4 comments
    Plej verŝajne vi jam aŭdis min? Sed ĉu fakte vi konas min? Nu mi nomiĝas Flurk, jes mi scias iom stranga nomo sed estas la estro kiu donis la nomon al mi kaj mem mi ne havas eblon ŝanĝi la nomon, mi devis akcepti kiel mi devas akcepti ĉion. Jes bone rigardu, mi estas bela ĉu, la felo aspektas sana kaj ĉu vi jam vidis kiel rapide mi povas kuri. Estas grava en laboro kiun mi faras ke oni aspektas bona kaj jes vigleco kaj rapideco estas deviga afero por mi. Mi venis…

  • La ponto

    - 19 Oct 2009 - 2 comments
    Mi vidis Bob, mia plej kara amiko. "Kiel fartas Bo?", mi demandis. Nu, mi klopodas rakonti kion Bob diris al mi. Ŝi estas en maljunulejo nun. Nu, bona loko, tre luksa, la gefiloj decidis tion. Mi iras al ŝi ĉiun semajnon, kutime ĵaŭde. Nu ja luksa; kio estas lukso? Estas granda konstruaĵo en mezo de malnova haveno. Iom cinike fakte, tuj apude al la Napoleona doko, la plej malnova de la tuta haveno. Jes, konstruita laŭ ordonoj de la imperiestro Napoleono. Tute nova konstruaĵo fakte, inaŭg…

  • Li

    - 22 Sep 2009 - 2 comments
    Jes, mi estas en banĉambro, mi tuj venos, momenton. Kion vi volas diri? Ĉu? Vi ne volas diri tion, ĉu? Ĉu denove vi volas? Sed pasis nur du horoj ek de antaŭa fojo. Kiu vi estas, superviro eble? Nu bone, mi iu ajn estas nuda, kion vi pensas, ĉu mi senvestigu vin? Ĉu ambaŭ nudaj? Plaĉas al vi ke mi forigu vian vestaĵon, ĉu? Jen lasta parteto de la vestaĵo. Diable, kiel bela vi estas, vi virviro de mi. Kion mi faru, ĉu unue mi karesu vin iom? La ventro…

  • Leo

    - 07 Sep 2009 - 1 comment
    Dum ferio mi aŭdacas kunporti librojn, kiujn mi ankaŭ legas, imagu. Ĉi jare mi feriis en belega reginono ĉe oceano de Francio en vilaĝeto St. Georges de Didonne. La vetero estis agrabla kaj la luita dometo plene kongruis kun la deziroj de laboristo kiu tutan vivon sklavigis por havi kelkajn monerojn por la tempo dum pensio. Ne eblas ferii sen ke mi kunportu libron verkitan de Hannah Arendt. Kial ? Nu ĉar ŝi laŭ mi estas unu el la plej grandaj politikaj pensanto…

170 articles in total