Jakvo Published on November 1st, 2009
by Jakvopro

Jakvo's blog

Browse posts
Flurk
8 comments (latest 2 weeks ago)
La ponto
Posted on October 19, 2009
7 comments (latest 5 weeks ago)
Li
Posted on September 22, 2009
5 comments (latest 2 months ago)
Leo
Posted on September 7, 2009
4 comments (latest 2 months ago)
Flugas en la aeron
Posted on August 18, 2009
4 comments (latest 3 months ago)
La morto
Posted on August 1st, 2009
5 comments (latest 4 months ago)
parolo SAT Kongreso
Posted on July 27, 2009
9 comments (latest 3 months ago)
Universala Kongreso de Esperanto (salutoj)
Posted on July 27, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
Bo
Posted on July 15, 2009
8 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 185 times

Flurk

Sunday November 1st, 2009 at 06:03PM

Plej verŝajne vi jam aŭdis min? Sed ĉu fakte vi konas min? Nu mi nomiĝas Flurk, jes mi scias iom stranga nomo sed estas la estro kiu donis la nomon al mi kaj mem mi ne havas eblon ŝanĝi la nomon, mi devis akcepti kiel mi devas akcepti ĉion.


Jes bone rigardu, mi estas bela ĉu, la felo aspektas sana kaj ĉu vi jam vidis kiel rapide mi povas kuri. Estas grava en laboro kiun mi faras ke oni aspektas bona kaj jes vigleco kaj rapideco estas deviga afero por mi.


Mi venis al ĉi tiu bieno antaŭ 5 jaroj. Malgranda mi estis kaj tute ne taŭga por la tasko kiun oni antaŭvidis por mi. Estro venis kun mi al la hejmo. Li aĉetis min kaj mi povis eniri lian aŭton per kiu li veturis hejme. Survoje, nu mi neniam forgesas, mi malsaniĝis ĉar mi neniam estis en aŭto antaŭe. Mi vomis, vomegis, mi preskaŭ povis skribi mian nomon vomante. Jes mi ankaŭ devis pisi kaj ne sciis ke estis malpermesata en aŭto. Mi neniam forgesis ĉar la estro tiel forte draŝis min ke mi preskaŭ perdis konsciencon.


Nu ankaŭ estrino ne povis ridi ĉar, iom strange, ŝi devis purigi la aŭton. Estro faris neniujn de tiuj taskoj, li nur ordonas kaj multe bruas. Li estas malĝentila viro kaj ho dio, la maniero kiel li ekpsplikis al mi kiel mi devis gardi la bienon.

Estis ludo por mi ekzerci voĉon kiam mi estus juna kaj mi do ofte bojis, nur por la plezuro aŭdi propran voĉon. Estro ĉiam venis ektere kaj kiam li ne vidis vizitanton sur vojeto al domo li aŭ batis min kaj diris ke mi devis silenti aŭ li simple piedbatis min. Ho jes en la komenco mi ankaŭ havis ĉeno cirkaŭ kolo. Tion oni faras ĉe ĉenhundo.


Rapide mi lernis kiam mi devas boji kaj kiam mi devas silenti. Kiam mi vidas personon nekonatan, mi fortege kaj kolerege devas boji. Kiam estas konatulu, mi ankaŭ bojas sed iom pli ĝentila. Se estro ne rigardas mi eĉ svigas la voston, sed vere kaj kredu, nur kiam mi certas ke li ne rigardas.

Kiam mi estis unu jaro ĉi tie, la estros metis draton ĉirkaŭ la bieno kaj pordon kiun li povas malfermi kaj fermi el lia aŭto. Ek de tiam oni foriĝis de mi la ĉenon kaj mi iĝis libera hundo.

Nu libera ĝis la tago ke vulpo estas ĉe alia flanko de la drato. Estis malfrue en nokto kiam li pasis. Iom fiere sed ne tro laŭte grumblante mi iris al drato por montri ke mi ne estas ordinara ĉenhundo.

"Kiel vi - demandis la vulpo - ĉu ĉio bona en via karcero?" Rigidege mi staris tie, senspire pro la vortojn kiujn mi aŭdis. Mi en karcero, sed diable mi havis 3000 kvadratmetrojn nur por mi. Mi do protestis kaj diris ke mi tute ne sentis min en malliberejo. La vulpo moke ridis kaj petis ĉu mi volas kun li promenadi? Iri ekzemple al arbaro kiu troviĝis 10 kilometrojn for.

Mi turnis al li la dorson, jes pro honto. Imagu mi vivas en karcero. Jes estrino alportas al mi ĉiun tagon manĝon. Nu mi devas konfesi ke mi neniam bone scias kion fari? Ĉu ŝi estas bonhumora bone mi povas karesi al ŝi la krurojn per plej dolĉa parto de mia pelto. Sed jam okazis ke mi karesas ŝin kaj preskaŭ enamiĝas al ŝi - nu se eblas ke hundo enamigas kun virino, jes belega - kaj ek ŝi fortege piedbatas al mi. Diable mi malŝategas ke oni piedbatas. Ĉiam eblas resti gentila ĉu, ĉiam eblas peti, pardonu, sed hodiaŭ mi ne estas karesema ne faru.

Mi estas nekredeble fidela hundo faras ĉion por miaj estroj, submetigas min al ĉiuj kapricoj, ĝis antaŭ semajno.


Preskaŭ ĉiun vesperon pasis la vulpo. En komenco li nur mokis min sed post iom da tempo, ni iĝis amikoj kaj ni multe kaj longe babilis.

Antaŭ du semajnoj li diris al mi ke mi devas veni al arbustro malantaŭ la domo. Mi kuris ĉar mi ne volas esti malĝentila al mia nova amiko. Mi neniam volas esti malĝentila, mi naskiĝis tiel. Mi estas fidela ĝentila Flurk.

La vulpo havis jam preskaŭ tute pretan tunelon kiu ebliĝis min iri sub la drato al libereco.

Tuj mi estis ĉe alia flanko de la drato, sed jes, mi rigardis al domo de estroj kaj mi sentis malbonecon al koro. La fidela hundo kiu forlasas la estroj, ĉu tio eblas. Mi havis larmojn en okuloj kiam mi forkuris de mia malliberejo.


Eble unu horo mi ĝuegis liberecon, tiam mi preskaŭ kuris sub aŭto kiu el neniu alvenis. Je la sesa matene mia stomako komencis protesti kaj mi diris al vulpo ke mi malsatis. Nu ĉasu , li diris ĉar por manĝo vi nun mem devas zorgi. Mi neniam lernis ĉasi kaj tagmeze mi preskaŭ svenis pro malsato. En rubujo mi trovis postrestojn de manĝo, sed jam tuj alia hundo atakis min eĉ, kredu aŭ ne katon.

Tiam kiam mi vere, vere malsatis mi aŭdis mian estro kiu vokis, Flurk, Flurk, venu knabo. Venu Flurk, nun.

Mia koro hupegis en korpo de ĝojo kaj mi volis kuri al estro kiam mi aŭdis lin krii, Se vi ne tuj estas ĉi tie mi piedbatas vin ĝis morte.

Kion fari. Kia elekto. Mi estas libera nun, libera birdo kiu malsatas, kiu timas aliajn garhundojn kiuj ŝajne ĉiuj estas agresemaj.

Mi vidis virinon, preskaŭ same bela ol estrino kaj mi kuris al ŝi por ke mi karesu la krurojn. Ho dio, kiel ŝi kriegis. Viro venis el domo kun bastono kaj li severe batis min. Mi nur volis esti ĝentila. Mi estas malbonega gardhundo, mia karaktero ne taŭgas por la laboro.

Kvin tagoj mi profitis de mia libereco kaj tiam ne plu eltenis.

Mi ne estas birdo, birdoj estas liberaj, ili flugas kien ili volas. Mi komprenis ke mia loko estis en bieno. Mi estas nur simpla laboristo, simpla gardhundo.

Denove mi iris al tuneleto sub drato kaj reprenis mian lokon en karcero, ora karcero mi nun komprenis.

Mi metis min ne tro for de la domo kaj kiam estrino venis ekstere ŝi estis nekredeble kontenta revidi min. rapide mi kuris al ŝi kaj volis mortkaresi la krurojn de la belulino, sed ek ŝi fortege piedbatis min kaj kolere diris ke mi havos severan punon kiam estro venos hejme.

Tiam ŝi donis al mi akvon. Rapidege mi komencis trinki por ke neniu vidis ke mi larmis.

Mi pripensis. Kion fari. Severa puno ĉi vespero. Ne mi ne akceptas, mi denove foriras kaj preferas morti pro malsato ol lasi min trakti kiel ordinaran hundon.

Je tiu momento venis estrino kun manĝo por mi. Kaj tiam komencis kompari. Certe severa puno ne tiel doloras ol libereco al kiu mi ne kutimas.

Mi estas garhundo kaj mia nomo estas Flurk. Mi de tempo bojas sed, kvankam mi taŭgas al nenio mi estas nekredeble ĝentila.




8 Comments / add your comment?

Cindy Mckeepro says:
Denove pri libero/mallibero. Ĉi tio estas eĉ pli malgaja.
Mi vidas ke vi skribis ĝin rapide. Mi envias; mi ŝatus kapabli rakonti rapide. Tio estas tre ĉarma stilo.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Kara Cindy, vivo estas libero/mallibero. La eterna demando, kio estas libereco, se ĝi iu ajn ekzistas. Ĉu la ora kaĝo pli bonas ol libereco? Plej verŝajne ne, sed tiam bezonatas la kuraĝon esti libera.
Memoru tekston el Sennaciulo:

Lupo vidis hundon katenigitan. Li demandis lin: “Kiu katenigis vin, kiu edukis vin akcepti tion?”
“Ĉasisto” respondis la hundo.
“Neniu de miaj amikoj suferu ĉi tiun sorton” parolis la lupo, “ĉar vidu, kio estas suferegi malsaton en komparo esti katenigita!”

(Ezopo, filozofo en 6-a jarcento antaŭ Kristo)

Nun vi tuj scias mia fonto de la etrakonto :-)
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Tjeri says:
Bona rakonto, ankaŭ "Lupo kaj hundo" de La Fontaine pritraktas la temon.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Bedaŭrinde mi ne konas la rakonton "Lupo kaj hundo" de la Fontaine.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Jakvo edited this comment 4 weeks ago.
Tjeri says:
Jen la traduko de Lucien Thévenin:

Nur ostojn, haŭton, havis lup' maldika,
ĉar hundoj bonan gardon faris.
Renkontis ĝi al dogo bela kaj fortika,
brilglata, grasa, kiu sur la voj' eraris.
Sinjoro lupo tre dezirus
ataki ĝin kaj ĝin disŝirus;
sed la batal' decidus sorton,
kaj la hundego havis forton
por sin defendi kaj sentime.
Humile staris lup' proksime,
komencas ĝi paroli kun gratulo
pri diko, kiun ĝi admiras.
"Dependos nur de vi, belulo,
ke vi grasiĝu kiel mi," la hundo diras.
"Arbaron lasu kun prudento:
Mizera estas via gento
kaj malfeliĉa, kies stato
malriĉa gvidas nur al morto pro malsato.
Por vi nenio certa! Vera, ne regalo!
Vi prenas ĉion per batalo!
Min sekvu, certe sorton havos pli bonan."
"Mi kion devos fari?" diris lupo.
"Malgranda," diris hundo, " estos la okupo:
Forpeli homon kunbastonan;
Loĝantojn flati, plaĉi al dommastro sia;
kompense, la salajro via
konsistos el restaĵoj dolĉaj kaj senfinaj,
kolombaj ostoj kaj kokinaj,
sen diri pri karesdediĉo."
La lupo kredas jam, ke venis la feliĉo,
ĝin ploriganta pro moliĝo.
Sed vidis kolon de la hund' senharigita
kaj diris: "Kio estas tio?" - "Ho nenio.
La kolrimen' per kio estas mi ligita
sendube estas kaŭzo de vidata tio."
"Ligita? Ĉu vi ne kuradas kun libero?"
"Ne ĉiam, sed ĉu gravas la afero?"
"Gi tiom gravas, ke manĝaĵo ĉiu via,
neniel vere min altiras
kaj eĉ trezoron volus ne por prezo tia."
Dirinte tion, lup' forkuris kaj plu iras.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Tjeri edited this comment 3 weeks ago.
Jakvopro says:
Kara Tjeri koregan dankon, koregan dankon por fablo kiun mi neniam legis. Estas multaj tiaspeco ĉu ne, sed ili ne instruas homojn kaj plejmulte preferas la oran kaĝon ol la liberecon. Eble ni ĉiuj iusence estas en nia kaĝo.
Elteni liberecon postulas multege da kuraĝo.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Dorina says:
Plaĉas al mi ege via stilo, Jakvo! Gratulegojn :)
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Koran dankon Dorina.
Posted 2 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...