Jakvo Published on September 22, 2009
by Jakvopro

Jakvo's blog

Browse posts
new Pensoj ĉe komputilo
Posted on December 27, 2009
4 comments (latest 2 days ago)
Ĝojan Kristnaskon kaj Feliĉan Novjaron
Posted on December 16, 2009
2 comments (latest 2 weeks ago)
Flurk
Posted on November 1st, 2009
8 comments (latest 5 weeks ago)
La ponto
Posted on October 19, 2009
7 comments (latest 7 weeks ago)
Li
5 comments (latest 2 months ago)
Leo
Posted on September 7, 2009
4 comments (latest 2 months ago)
Flugas en la aeron
Posted on August 18, 2009
4 comments (latest 3 months ago)
La morto
Posted on August 1st, 2009
5 comments (latest 4 months ago)
parolo SAT Kongreso
Posted on July 27, 2009
9 comments (latest 4 months ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 250 times

Li

Tuesday September 22, 2009 at 08:04PM

Jes, mi estas en banĉambro, mi tuj venos, momenton.

Kion vi volas diri? Ĉu? Vi ne volas diri tion, ĉu? Ĉu denove vi volas?

Sed pasis nur du horoj ek de antaŭa fojo. Kiu vi estas, superviro eble?

Nu bone, mi iu ajn estas nuda, kion vi pensas, ĉu mi senvestigu vin? Ĉu ambaŭ nudaj?

Plaĉas al vi ke mi forigu vian vestaĵon, ĉu?

Jen lasta parteto de la vestaĵo. Diable, kiel bela vi estas, vi virviro de mi.


Kion mi faru, ĉu unue mi karesu vin iom? La ventro, eble kaj la brakoj?

Jen rigardu, suno metas siajn radiojn sur lito, ni duoble profitu.

Jes vi povas kuŝigu vin sur min, sed trankvile mi petas, mi jam sufiĉe bone konas viajn frenezaĵojn.

Arg, atentu. Estu singarde mi petas, vi sovaĝulo.

Jes tiel, bone, trankvile. Jes tiel plaĉas al mi.

Jes mi scias ke miaj mamoj estas malgrandaj, sed tio ne signifas ke vi devas engluti ilin entute.

Profitemulo! Ĉu unu mamo ne sufiĉas? Jes, lasu la rapidajn manojn preni ĉion.

Aj, atentu, vi preskaŭ forpinĉas la cicon. Mi ja petegis esti trankvile, ĉu?


Sentu kiel agrable brilas la suno sur via dorso, bona sento ĉu? Ĉu mi dorlotu dorson iom? Plaĉas al vi, ĉu ne?

Ho kara jes, sed atentu, mi nur antaŭ horo metis puran drapon. Detenu vin iom ĉar antaŭe vi ja donis al mi sufiĉe da laboro poste.


Atentu karulo, atentu la piedojn. Jes vi donis al mi doloron. Jes al ventro, vi vere piedbatis min kaj la ventro daŭre iom doloras pro tio.


Kia agrabla sento - tiu suno sur via dorso kaj karulo, viaj femuroj. Vi komplete frenezigas min, mi volas mordeti viajn femurojn nun. Kaj viaj okuloj, vi, vi belulo, vi tute posedas min. Mi amegas vin.


Jen bone tiel. He kio do, ĉu sinjoro estas dormema nun? Ne diru ke vi nun volas dormi, ĉu?

Antaŭ kelkaj minutoj vi estis la granda miraklo kaj nun vi volas dormi nun ke panjo ĵus nutris vin.


Bone, jen venu; mi aldonos al vi puran vindotukon, ĉar mi konas vin jam. Post manĝo he, nu kiel mi diris, mi metis puran drapon.


Jes dormu nun mia eta princo, baldaŭ estos paĉjo hejme.



5 Comments / add your comment?

Cindy Mckeepro says:
Bona efekto - la surprizo tre plaĉas.
Vi ja povas verki rakontetojn lerte.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Bone en tiu kazo mi verkas duan ;-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Ssire says:
Saluton !
En sufiĉe malnova numero de La Kancerkliniko, aperis "soneto" de H.Elik * pri temo analoga . Jen ĝi:

Triopo

En lito triopante, la viro kun vid-am'
ĝugapas al la sceno: sur Anna, Manjo ĝemas
almoze ŝi palpadas la veston kiu ĝenas
kaj baldaŭ bruston Anna ŝprucigas de l' piĵam'

Dum mano sub la pugo ŝin pusas ĝis la mam'
la fingroj ĉe la nuko sur cicon kapon premas.
Prancantan firman pinton, avidaj lipoj prenas
ĝin suĉas, ĝin mordetas, sed ĝin rezignas jam!

Maltrankviliĝas Anna, ŝi sentas la spitiĝon.
Nervoze ŝi pli larĝe malfermas la negliĝon,
Kaj altigante l' mamon, akrigas la kontakton...

Sed vane. Sin turnante al la spektanta viro
malgaje ŝi ridetas kaj diras kun sopiro:
"Mi ŝin tuj demamigu: mi ne plu havas lakton!"

Plej kore !
Serge
* H.Elik kulpis tiuepoke pri la tekstoj de miaj Bild-Deliraĵoj. Multaj kredis ŝin mita ulino. Mi mem eĉ ne scias. Ŝi tamen estis membro de SAT dum pluraj jaroj....
Posted 3 months ago. ( permalink )
Ssire edited this comment 3 months ago.
Jakvopro says:
Koregan dankon Serge, ege plaĉas la poemo, tre lerte farita kun bela firma ritmo.
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )
Anna Karlik says:
Bonege!!!
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...