Ekspozicianto Jan Richtr vizitis la ekspozicion kun siaj lernantoj Krom la ĝenerala informa parto nia muzeo pretigas ĉiujare novan teman ekspozicion. Por tiu ĉi jaro ni elektis la temon KOLEKTADO.
Ĝi estis elektita kongrue al la Tutŝtata filatela ekspozicio, kiun Asocio de ĉeĥaj filatelistoj okazigis 25.-28.9.2014 en la Urba Muzeo kaj Galerio Svitavy, do ambaŭ inaŭguroj estis planitaj samtempe (jam antaŭe ni alŝutis kelakjn fotaĵojn en nia albumo www.ipernity.com/doc/181031/album/719189. En la organiza teamo aktive laboris nome de esperantistoj Libuše Dvořáková el Svitavy (vicprezidantino de ĈEA, prezidantino de la loka klubo kaj motoro de la muzea projekto).

Alois Jakubec kun sia filatela ekspozicio pri Esperanto Temis pri bona okazo por diskonigi Esperaton inter filatelistoj, ĉar en la nekonkursa parto de la filatela ekspozicio estis prezentita ankaŭ ekspoziciaĵo "Historio de Esperanto" de Alois Jakubec, prezidanto de E-klubo en Hranice.


Informoj pri Esperanto kaj pri nia muzeo aperis ankaŭ en ekspozicia katalogo.

Oficiala ĉeĥa poŝtmarko kun alpresaĵo, desegnita de esperantisto Pavel Rak Menciindas, ke Ĉeĥa Poŝto tiuokaze eldonis specialan poŝtmarkon desegnitan de konata ilustristo-esperantisto Pavel Rak kaj poŝtkarton, kies aŭtorino estis esperantistino Mirka Tomečková.

La inaŭguron de nia tema ekspozicio salutparolis reprezentanto de la Asocio de ĉeĥaj filatelistoj kaj gimnaziestro Milan Báča Inaŭguro de "Esperanto kaj kolektado" - parolas s-ro Báča, direktoro de la gimnazio Svitavy, nome de kunlaboranta Asocio de ĉeĥaj filetelistoj kaj reprezentantoj de Esperanto-asocioj de Nederlando (H.Adriaanse, parolinta ankaŭ nome de UEA), Slovakio (P.Holba) kaj Aŭstrio (W.Spielhofer). La tuttagan inaŭguran programon , kiun partoprenis ĉ. kvardeko da gastoj, finis vespera projekciado de P.Polnický pri Malajsio, Tajlando kaj Singapuro.

Historiaj Esperanto-insignoj - el la kolekto de Václav Kaprál La ekspozicio sur enkonduka panelo kaj aldonaj vitrinoj prezentas historion kaj nuntempon de kolektado en Esperantujo, ties gravajn asociojn, gazetojn kaj eventojn. Ĝi celas montri al la publiko utilecon de Esperanto dum ligado de eksterlandaj kontaktoj kun samhobianoj. Sume prezentiĝas dum ĝi 15 ekspoziciantoj el tuta Ĉeĥio, Kroatio kaj Francio kaj ekspoziciaĵoj el pli ol 40 landoj.

Unua lernolibro sur poŝtmarko La unua parto prezentas kolektmaterialojn kun Esperanto-temaro (filatelo, poŝtkartoj kaj insignoj de V.Kaprál, filatelo kaj insignoj de K. Franc, medaloj de V.Kočvara, glumarkoj kaj kalendaretoj de P.Polnický, historiaj bildkartoj kaj filatelo de J.Dubinová, bildkartoj kun kongresaj stampoj de J.Křížková kaj certe nelastvice bildkartoj el Esperantujo de sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio Zlatko Tiŝljar.

Bierpletoj - el ka kategorio "Kion kolektas esperantistoj" Por vigligi la tuton, ĉeestas ankaŭ la kategorio "Kion kolektas esperantistoj", al kiu kontribuis Libuše kaj Pavel Dvořákovi (historiaj bildkartoj de Svitavy), Miroslav Sýkora (geokaŝado), Zdenka Novotná (pupoj el la tuta mondo), Jan Šebetovský, membro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo el Prago (bierpletoj).La plej malavara liveranto de ekspoziciaĵoj estas Esperanto-amiko kaj subtenanto (kvankam ne parolanto) Jan Richtr, prezidanto de la Asocio Brontosaurus Svitavy, kiu en nia muzeo organizas por la publiko regulajn vojaĝprelegojn. Li prezentas nur etan eron el siaj modelaj kolektoj de moneroj kaj bankbiletoj de la mondo, temaj alumetglumarkoj, telefonkartoj kaj ankaŭ de komunuzaj objektoj, kiuj rapide pereas - pakkovraĵoj de eksterlandaj teoj, pudingoj kaj jogurtoj. Do sendube la ekspoziciaĵoj estas tre variaj kaj kaj eĉ nekolektemuljo tie trovi ion laŭ sia plaĉo.

Bildkarto invitanta al la 5-a UKo en Barcelono (1909) Krome aparta panelo prezentas temon "Famaj esperantistoj kaj Esperanto-favorantoj sur kolektmaterialoj" (Tolstoj, Verne, pluraj Nobelpremiitoj, la unua hungara kosmonaŭto k.a.); en foliumebla dosiero vi trovos elekton de grandigitaj kopioj de poŝtmarkoj kun Esperanto-temaro ekde 1926 ĝis 2013. Apuda tablovitrino dokumentas kuriozaĵojn pri "Historio de Esperanto-movado sur kolektmaterialoj". Informmaterialoj por tiuj partoj estis parte kolektitaj ankaŭ dank al interretaj kontaktoj kaj kolektoj de la organizo ELF-AREK kaj esperantistoj el Brazilo, Rumanio, Francio kaj aliaj landoj. Komplete aktualitigita estis ankaŭ librovitrinoj, kie vi povos vidi i.a. librojn, katalogojn kaj gazetojn el historio de la organizita Esperanto-kolektado kaj konatiĝos kun ĝiaj elstaruloj. La muzeo prezentas ankaŭ aktivecon de esperantistaj blinduloj kaj specimenojn de libroj nove akiritaj per interŝanĝo kun eksterlandaj Esperanto-bibliotekoj kaj centroj (Vieno, Herzberg, Aalen kaj Gray en Francio) . Tri fotogaleriojn rilate al la ekspozicio vi povas trarigardi en www.muzeum.esperanto.cz/cs/galerie.

(ĜIS) KIAM KAJ KIEL VIZITI LA MUZEON?

Vilao de Ottendorfer el 1892 - sidejo de la Esperanto-Muzeo La temo de la sekva inaŭguro ne estas ankoraŭ fiksita, sed tiu ĉi ekspozicio estos vizitebla plej probable minimume ĝis la 15-a de majo 2015 - ankaŭ dumvintre, marde ĝis sabate (9-12h kaj 14-22h) - dimanĉe nur laŭ antaŭa interkonsento. Simbola enirbileto kostas nurajn 10,- Kč (CZK) - malpli ol duoneŭron . Libervolaj mondonacoj por la funkciado estas bonvenaj, sed kompreneble ne nepre atendataj :-) Ni bonvenigas ankaŭ librojn/gazetojn/kolektmaterialojn por riĉiĝi nijan kolektojn kaj
volonte ligos ev. kunlaboron rilate interŝanĝon (kun aliaj bibliotekoj, asocioj ktp).

Ĉar ĈEA kunlabore kun la Esperanto-klubo Svitavy prizorgas la muzeon plene volontule kun minimuma budĝeto, tial ĝi ne disponas pri plentempe pagata kaj ĉiam ĉeestanta deĵoranto. Se vi deziras renkontiĝi kun la lokaj esperantistoj aŭ almenaŭ havi ĉiĉeronan klarigon en Esperanto, bv. antaŭe skribi al svitavy@esperanto.cz aŭ telefoni al 604 377 616.

Pliajn informojn vi trovos en la oficiala retejo muzeo.esperanto.cz, kie vi povas sekvi ankaŭ Aktualaĵojn pri la muzeaj aktivecoj. Ni ĝojos, se vi diskonigados la muzeon kaj la ekspozicion inter viaj geamikoj, ĉar ĝia konateco kaj vizitateco influas ĝian pluan futuron (la muzeo funkcias en la ejo posedata de la urbo).
Helpos ankaŭ via reeĥo en nia gastlibro ĉi-paĝe aŭ viaj retmesaĝoj, kiuj povas atesti al la urbestraro niajn internaciajn kontaktojn kaj unikeco de Esperanto tiurilate.

Situo de Svitavy surmape Ĉiukaze krom la ekspozicio ankaŭ la urbo Svitavy kaj ĝia ĉirkaŭaĵo havas multon por oferti laŭ turisma vidpunkto. (Vidu niajn Ipernity-albumojn pri Svitavy, Bohemia-moravia landlimo kaj Regiono Patdubice), do ĝi sendube indas vian viziton kadre de viaj vojaĝplanoj al aŭ tra Ĉeĥio! Krom renkontiĝo kun lokaj esperantistoj laŭ via intereso ni povos prizorgi ankaŭ loĝadon rekte en la muzea turo (vidu www.muzeum.esperanto.cz/eo/kontakto ) aŭ en iu loka pensiono aŭ apartamento. Volonte ni prizorgos ĉiĉeronadon tra la urbo aŭ ekskurson al la proksimaj vidindaĵoj.

Ni aprezas kaj antaŭĝojas via intereson kaj kunlaboremon!

Dankante al ĉiuj ekspoziciantoj kaj organizaj helpantoj de la E-klubo Svitavy elkore invitas vin al Svitavy

Inaŭguro de "Esperanto kaj kolektado" - kantas Pavla Dvořáková Pavla Dvořáková el Písek, ekspoziciestro kaj redaktanto de tiu ĉi Ipernity-paĝo, pavla.esperanto@esperanto.cz