Nescio Humuro estas la plej granda plastro por vundoj de la vivo

CITAĴOJ PRI HUMURO

okaze de la 1-a de aprilo

- Rideto kaj bonhumoro estas signo de venko super la sorto.

- Humuro estas la plej granda plastro por vundoj de la vivo. Wilhelm Bousset

- Gajeco estas speco de kuraĝo. Ernes Hemingway
- Plori kaj plendi estas pek', surper ĉiuj trezoroj de la mondo estas rid' ...

- Ĝis kiam vi povas, ridu, ĉar vi ne scias, kiam via rido ĉesos ....

- Ridu tuj, ne atendu ĝis kiam vi estos feliĉaj, ĉar alikaze vi ne devus ĝisatendi ....

- Humuro estas la plej granda benaĵo de la homaro.

- Humuro kiel esprimo de la interna ekvilibro kaj la homa toleremo, gaja certeco kaj libereco estas nemalhavebla parto de ĉiu pli alta homa ordo. Franz Schönberger

- Rido: masaĝo de la spirito. Karalius

- Humuro estas pluvombrelo de saĝuloj. Erich Kästner

- Humuro estas la plej nobla formo de la homaj sentoj. Bjørnstjerne Bjørnson

- Humuro estas la plej digna esprimo de ĉagreno. Miloš Kopecký, ĉeĥa aktoro

- Humuro estas salo de la tero. Kiu estas per ĝi bone trasaligita, konserviĝas longe freŝa. Karel Čapek

- Humuro estas la plej demokratia el la homaj kutimoj. Karel Čapek

- Humuro estas batalo kontraŭ la homa stulteco. En tiu ĉi batalo ni povas neniam venki, sed neniam ni rajtas ĉesi ĝin. Jan Werich

- Humuro estas unu el elementoj de genio. Johann Wolfgang Goethe

- Humuro ne signifas ridi, sed pli bone scii. Vladislav Vančura, ĉeĥa verkisto

- Indikilo por ekkono de vereco de la koncerna stultulo estas HUMURO. Vera stultulo malŝatas, se iu pri stultuloj ŝercas. Unuavice tion malŝatas cenzoroj. Jan Werich