Malneto el
"Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj de Esperanto 1887-2013".

Se vi pensas, ke bibliografioj estas enuuuaj kiel lingvaj argumentoj de Anna la Korsetino, legu la citaĵon el la recenzo pri Avoto 1918 pri "sanaj rimoj". Vidu, kiel Klaus Schlüter preparis la unuan inversan vortaron en 1969 per iu ŝranka IBM-komputilego sur trukartoj (!) (necesis - cetere - hektolitroj da glaciaĵo por korupti la tiaman studentojn pli-malpli "libervole" plenumi tiun tedan taskon). Vd. kiel Bernhard Pabst verkis IVE sur IBM-DOS-komputilo kaj 5,25-colaj disketoj (kio estis - cetere - relative avangarda, ĉar en la apuda ĉambro de la universitata instituto oni dume preparis Kant-tezaŭron sur iuj 8, io-colaj diskekoj, grandaj kiel pico aŭ longdaŭraj muzik-diskoj).

Pro ĉiuj enhavaj korektoj kaj aldonoj mi anticipe dankas. Pro tempomanko mi nun ne riparis la ligilojn kaj formatojn de la originalo, kiuj perdiĝis dum enmeto en tiun blogeron. Mi estas preskaŭ certa, ke mi vidis pliajn inversajn vortarojn en la reto, sed nun ne retrovis ilin. Kiu povas helpi?

Inversaj kaj Rimvortaroj – Rückläufige und Reimwörterbücher - Reverse and Rhyming Dictionaries

Superrigardo pri la vortaro-speco: Dorse antaŭen ni rajdas sur delfeno inverse tra l’ vortaro (2009-04-01). — Kun fotoj de la vortaroj de Rhodes, Parisot /Cart, Parnasa Gvidlibro, Pabst.

1904
Kolowrat, G[eorges]. Rimoj en Esperanto. St.-Peterburgo: [G. Kolowrat], 1904. 8 p. — 23x14 cm.

1905
Rhodes, Joseph (1856-1920 – [W]). Vortaro de Esperantaj rimoj. Manlibreto por la farado de Esperantaj versaĵoj. Keighley: “The Esperanto Society”, 1905. 23, [1] p. — pr. Ogden & Shuttleworth, Keighley. 20x13 cm. ĉ. 5.000 radikoj.
2a eld. (repr.) Saarbrücken: Artur E. Iltis, 1984. 23 p. — 21 cm = A5-broŝ. Foto. Jubilea Eldon-serio III. Esperantologio 9.

1909
Parisot, J.; Cart, Th[éophile] (1855-1931 – [W]). Esperanta rimaro. En: Esperanta versfarado kaj rimaro laŭ verkoj de d-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj. 2a eld. Paris: Presa Esperantista Societo, 1909. p. 17-41 [de 41, [2] p. entute]. — pr. Centra Presejo Esperantista V. Polgar-Politzer, Paris. 19x13 cm.
3a eld. (repr. de la 2a eld. Paris 1909) Saarbrücken: Iltis 1990. — ISBN 3 927613 14 2. Iltis-Serioj III. Esperantologio 5. — Rec.: Thierry, Jean (1992). Schwartz multe uzis ĝin. Paul Parizot [? tiel!], Théophile Cart: Esperanta versfarado kaj rimaro. En: Iltis-Forumo 1992, n. 4, p. 24.

1918
Avoto [pseŭd. de Alexander William Thomson] (1896-1982 – [W]). Rimvortaro Esperanta. London: Brita Esperantista Asocio, 1918. v, [1], 34 p — pr. Garden City Press Ltd, Letchworth. 14x11 cm. 5.412 rimoj. — Rec.: Polo, Marko [ps.] (1934). Rimvortaro Esperanta de Avoto. En: Oomoto 10a jaro 1934, n-ro 10 (110), p 33:

„La snobaj neologismoj kaj ankaŭ la pornografiaj esprimoj mankas el [!] ĝi, sekve ĝi estas fidinda helplibro por tiu, kiu volas verki sanajn poemojn.“

1929
Jaumotte, Maur[ice] (1899-1970 – [W]). Kompleta Esperanta rimvortaro. En: “Belga Esperantisto” Jun./dec. 1929. Antverpeno. 1929 n-ro: 172 p. 119-124 - 174 p. 140-145 - 175 p. 164-169 - 176 p 184-189 - 177 p. 204-209, 178 p. 224-229.
2a rev. plil. eld. Antverpeno: Belga Esperanto-Instituto. 1930. 70, [2] p. — 16x10 cm.

1932
Kalocsay, K[álmán]; Waringhien, G[aston]. Poezia fakvortaro. En: Kiel fariĝi poeto aŭ Parnasa gvidlibro. Budapest: Literatura Mondo, 1932, p. 157-175 [de 176 p. entute]. — 19x13 cm. Vortaro de poeziaj vortoj kun difinoj en Esperanto.

1932
Waringhien, G[aston]. Esperanta rimaro. En: Kiel fariĝi poeto aŭ Parnasa gvidlibro. Budapest: Literatura mondo, 1932, p. 91-155 [de 176 p. entute]. — 19x13 cm.
2a rev. plil. eld. rev. R[oger] Bernard. Warszawa: Pola Esperanto-Asocio en kunlaboro kun “Heroldo de Esperanto”. 1968. 157, [2] p. — 20x15 cm.
3a rev. eld. Pisa/Madrid: Edistudio/Heroldo de Esperanto, 1984. 207, [1] p. — pr. Technostampa, Pisa. 21x15 cm.

1972
Schlueter, Klaus. Inversa vortaro de Esperanto laŭ la 6a eldono de Plena vortaro de Esperanto kun suplemento. Nürnberg: Ludwig Pickel, 1972. [4], 35, [1] p. — 21x15 cm = A5-broŝ. 7.883 radikoj. La unua per komputilo, helpe de trukartoj, farita inversa vortaro de Esperanto. Kutima mallongigo „IV“. — Rec.: N.I. (1969). „Inversa Vortaro“ prespreta - kompilita per IBM-komputilo. En: Heroldo de Esperanto 1969, n-ro 5, p. 3.

1987
Cooley, Jonathan. Esperanta rimvortaro. Egham: 1987. 79 p. — 21 cm = A5-broŝ. ĉ. 20.000 vortoj.

1989
Pabst, Bernhard (1960- - [W]). Inversa vortaro de Esperanto. Paderborno: 1989. 22, 91 p. — 21 cm = A5-broŝ. Foto. Vortaro (vortlisto) ordiganta ĉiujn kapvortojn de PIV 1970, PIVS 1987 kaj Esperanta Bildvortaro 1988 laŭ inversa sinsekvo de literoj ek de la lasta de la radiko. En 2014 ankoraŭ la plej ampleksa siaspeca. Kutima mallongigo „IVE“. e-versio (IBM, DOS) ne publikigita. —
Rec.: Eichholz, Rüdiger (1989). „Inversa Vortaro de Esperanto“ de Bernhard Pabst. En: Lumo [Kanado] 1989, aŭtuno, p. 28-29 (repr. el Fokuso (Budapest) n. 8). Plia repr. en: Akademiaj Studoj 1988-90, p. 331-332.

1989
Vatré, Henri (1908-1998 – [W]). Rimaro. En. Neologisma Glosaro. Postrikolto al PIV.
3a eld. Saarbrücken: Iltis 1989, p. 73-87.

2010
Inversa Indekso. En: Reta Vortaro [ReVo]. ĉ. 2010. — Programa rutino, kiu ordigas la kapvortojn de ReVo alfabete laŭ la radikfino. Kontinue kreskas kun la kresko de ReVo. Specimeno je 2014-02-05, komenco de litero P:

ĉap/o - keĉap/o - gap/i - agap/o - kap/o - handikap/i - eskap/i - uzukap/i - lap/o - klap/o - map/o - nap/o – k.t.p.