V. Interpretoj

Interpretoj estas provoj eltrovi "la veran sencon" (A 4.5) de reguloj, rekomendoj, modeloj aŭ motivoj. Pli ĝenerale oni povas kunigi ĉiujn kvar kategoriojn sub la tegmenta nocio (supernocio) "esprimo de volo". Per interpretado ni do klopodas eltrovi, kion la Fundamento "vere" volas diri, kiun volon la esperantistoj volis esprimi.

Tio okazas laŭ certaj reguloj. Unue ni - ekzemple - ĉiam deiras de la kutima, komuna signifo de iu vorto aŭ frazo. Laŭ la demando ni ankoraŭ povas aŭ devas apliki aliajn metodojn, ekz. kompari la vorton en sia kunteksto kun la uzado en alia kunteksto (kp. same A 4.5), kompari la trovitan rezulton kun la ĝeneralaj motivoj de la Fundamento, troveblaj en la Antaŭparolo, esplori la historian evoluon de iu esprimo de volo (ekz. komparante frazon el la Ekzercaro kun la samtema frazo en la Dua Libro, do en nia Praekzercaro) k.t.p.

La eble plej konataj interpretoj estas la t.n. Akademiaj Korektoj el 1914, (re-)publikigitaj en 1922 / 1923. Ili analizas la tradukojn de la vortoj en la Universala Vortaro (UV) al la kvin referenc-lingvoj kaj proponas pli ĝustajn aŭ trafajn tradukojn. Eĉ se AK estis laŭorde voĉdonitaj de la tiama Lingva Komitato (LK), la korektoj tamen ne anstataŭas la tradukojn troveblajn en FdE. Ili "nur" klarigas la "veran sencon", kiun esprimi FdE ne (plene aŭ tute ne sukcesis). Tipa ekzemplo:

ĉiel’ - ciel | heaven | Himmel | небо | niebo [UV]. — ĉielo - ciel | heaven | Himmel | небо | niebo [FE 6]. — [AK] {en} sky, heaven.

AK do interpretas la esperantan vorton ĉiel- kaj klarigas, ke en la angla oni povas ĝin laŭ la situacio ne nur traduki per heaven, sed ankaŭ per sky. Tio estas ĝusta, kiel montras pluraj ekzemplo-frazoj (modeloj) en la Ekzercaro, i.a.:

La ĉielo estas blua [FE 6.3]. Sur la ĉielo staras la bela suno [FE 10.12].

La interpreto do enhave nenion aldonas aŭ ŝanĝas, sed nur eksplicitas la volon de FdE, ke ni uzu la vorton ĉiel- en tiu kunteksto, eĉ se tiu volo ne trovis esprimon en la angla traduko de UV.

VI. Komentoj

Komentoj kolektas informojn pri regulo aŭ vorto por ebligi bone bazitan interpretadon. Jen la ekzemplo de ĉiel- el FdE, cit. laŭ Berlina Komentario (BK II). La komentojn mi substrekis:

ĉiel’ - ciel | heaven | Himmel | небо | niebo. — ĉielo - ciel | heaven | Himmel | небо | niebo [FE 6]. — [AK] {en} sky, heaven. — [UL]. — Ĉi-é-lo [FE 2]. Ĉielo [FE 4]. — La ĉielo estas blua [FE 6.3]. Sur la ĉielo staras la bela suno [FE 10.12]. “Ho, ĉielo!” ekkriis la patrino, “kion mi vidas? ... [FE 21.3]. Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo [FE 40.11].
ĉiel’ark’ - arc-en-ciel | rain-bow | Regenbogen | радуга | tęcza. — [AK] {en} rainbow.
ĉiel’ir’ - Ascension | Ascension | Himmelfahrt Christi | Вознесеніе Господне {de 1918: Вознесение} | Wniebowstąpienie. — Rim.: Minuskle jam en UV 1a eld. 1893, tamen majuskle en MV 1889: Ĉiel’ir’ Himmelfahrt Christi [MV]. Kp. Pask’, Pentekost’, ambaŭ majuskle, sed krist’nask’ [UV Krist’] minuskle.

"[UL]" komentas, ke la vorto troveblas jam en la Unua Libro de 1887.
La atentigo "{de 1918: ...}" komentas, ke en tiu jaro la ortografio de la rusa ŝanĝiĝis kaj donas la nunan formon.
La rimarko montras la evoluon de la uskleco de ĉielir-:
1889 - Ĉielir- (majuskle)
1893 - ĉielir- (minuskle)
1905 - ĉielir- (minuskle)
kaj referencas al rilataj vortoj pri kristanaj festoj.