III. Modeloj

Ni jam vidis, ke modelo estas apliko de regulo al unuopa okazo. Ĝi ofte estas klariga ekzemplo. Jen la ekzemplo de R 6.2 a) de la Fundamenta Gramatiko:
ex.: mi far’as - je fais. — e. g. mi far’as, „I do”. — z. B. mi far’as, ich mache.
La ekzemploj montras, ke por esprimo de prezenco necesas plenumi tri kondiĉojn: havi verbon (far-), aldoni –as, aldoni ĝin al la fino de la verbo (far-as, kaj do ne as-far).

Modelojn ni tamen trovas ne nur por klarigi regulojn, sed ankaŭ por klarigi rekomendojn. Jen ekzemploj el la Rekomend[ar]o pri Landnomoj el 2009:
  • Demokratia Respubliko [nenio] Kongo,
  • Respubliko [nenio] Kongo.
Du apliko-ekzemploj de silenta, implicita rekomendo de AdE, kiun ni povas eksplicitigi ekz. jene:
  • AdE rekomendas apozicii atributojn al landonomo sen uzado de la prepozicio "de" kaj do malsame kiel en iuj naciaj lingvoj (angla, franca, hispana k.a.); ekzemplo [= laŭ la modelo de]: Haŝema Reĝolando Jordanio.
Kaj la du Kongo-ekzemploj kompreneble enhavas ankoraŭ alian implicitan rekomendon:
  • AdE rekomendas skribi atributojn de landonomoj per komencaj majuskloj, ekzemple "Demokratia Respubliko", "Respubliko" k.t.p.
Aparta problemo estas, se eksplicita regulo aŭ rekomendo ne harmonias aŭ eĉ kontraŭas la donitajn modelojn. Tiel ekzemple estas en R 16.2 pri la anstataŭigo de la formo "la" per "l'" (apostrofita la). Kontraŭ la klara vortumo de R 16, la tieaj ekzemploj (modeloj) ne nur anstataŭigas la "a" de "la" per apostrofo, sed ankaŭ ellasas la spaceton al la sekva vorto: de la mondo -> de l'mondo, anstataŭ ĝuste de l' [spaceto] mondo. Detalo, kiu kaŭzis ioman diskutadon, pli gravan el metoda ol el praktika vidpunkto.

IV. Motivoj

Motivo estas tekto, kiu klarigas la celon, kialon, ĉefan ideon aŭ fonon de regulo, rekomendo aŭ modelo. Motivo priskribas la konsiderojn, pro kiuj iu regulo, rekomendo aŭ modelo estas farita.

Ekzemplo: La motivoj, kial Esperanto havas la ĝeneralan prepozicion „je“, troviĝas en R 14.3 kaj R 14.4. En sia (eksterfundamenta) traduko por FK 1903 Z forlasis ambaŭ frazojn. Tamen ili estas parto de FdE, ĉar ili enestas en la originalaj kvin versioj de la referenc-lingvoj de la Fundamenta Gramatiko. Oni povas traduki ilin jene:

R 14: [3] La klareco neniel suferas pro tio; same okazas en ĉiuj lingvoj, nome ke oni en tiaj okazoj uzas iun ajn prepozicion, se ĝi nur estas akceptita de la uzado. [4] La Internacia Lingvo Esperanto en tiaj okazoj uzas sole la prepozicion „je“.

La frazoj enhavas nek regulon, nek rekomendon, nek modelon (aplik-ekzemplon), sed „nur“ informas pri la motivoj (konsideroj), kial Zamenhof kreis la nedefinitan prepozicion „je“:
Celo: Ekzistu nur unu sola prepozicio por la situacioj, en kiuj ne estas uzeblaj la aliaj prepozicioj („uzas sole“), t.e. se la reguloj pri la aliaj prepozicioj ne estas aplikeblaj.
Refuto de eblaj obĵetoj: Tiu solvo estas ebla, ĉar 1. la klareco neniel suferas kaj 2. ĉar tiel same okazas en ĉiuj lingvoj.
Kondiĉo de la funkciado de l’ solvo: La sola kondiĉo por tia nedefinita prepozicio estas, ke ĝi ... estas akceptita de la uzado.

Motivoj do nek ordonasrekomendas, sed klarigas intencojn. Ilia ĉefa rolo do estas faciligi ĝustan interpretadon de reguloj (leĝoj, ordonoj) kaj rekomendoj.

Ofte oni facile ekkonas ilin pro enkonduka vortumo kiel "por ke" aŭ simile.

La plej multaj kaj gravaj motivoj de FdE troveblas en la Antaŭparolo. La plej grava inter ili tuj en la unua frazo (kaj poste ankoraŭ multfoje):

[1] Por ke [signalovorto, sekvos motivoj] lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi [celo, motivo 1] kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos [motivo 2] kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj [motivo 3 aŭ nur variaĵo de motivo 2], - estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla FUNDAMENTO de la lingvo [A 1.1].

V. Komentoj

En sekva blogero, ni devos ankoraŭ paroli pri "komentoj". Same kiel ekzistas "oficialaj" kaj "neoficialaj" reguloj, rekomendoj, modeloj kaj motivoj, ankaŭ ekzistas oficialaj kaj neoficialaj komentoj. Kio estas la plej famaj (kaj eble gravaj) oficialaj komentoj pri la Fundamento?