Lingva Kritiko aperis kiel (komence monata) aparta aldonaĵo de Heroldo de Esperanto - en la sama granda formato kaj sur la sama malbona gazeta papero disfalema (ĉefe) ĉe la faldoj kiel Heroldo, krome en politike malfacila tempo post ekrego de la hitleranoj en 1933. Ĉiuj tiuj faktoroj kaŭzis, ke plena kolekto de la 28 numeroj kun entute 112 paĝoj (32x24 cm, pli granda ol A 4) estas tre raraj en publikaj bibliotekoj. [1]



La ĉefa kaj nedisputebla merito de la broŝuro kaj de l' reeldonanto Reinhard Haupenthal pro tio estas, ke li sukcesis produkti klare legeblan faksimilan represon, gardante la apartan grandformaton, t.e. sen malgrandigo al iu nuntempe pli kutima, kiel ekz. A 4.

Li krome aldonis antaŭparolon kaj bibliografion de po 2 paĝoj, fine indekson de iom pli ol 2 paĝoj, alfabete ordigitan laŭ la aŭtoroj laŭ jenaj specimenoj:

BENNEMANN, Paul (1885-1954)
Ĉu vi konas sinjoron Bojkot? 1

G.H.:
"Stiefbruder" 15

Ĉe "G.H." oni do ankoraŭ ne scias, pri kiu persono temas. La ciferoj malprecize referencas nur al unu el la 28 nepaĝumitaj numeroj de kutime kvar paĝoj (aŭ ok je duoblaj numeroj). La represo do bedaŭrinde rezignis simple aldoni la mankantajn paĝo-numerojn de 1 ĝis 112 por pli facila orientiĝo kaj citado.


Fono kaj enhavo de Lingva Kritiko estis iom detale priskribita jam en Esperantologio. Esperanto Studies (Uppsala 2005:3, p. 55-68). Tie troveblas kronologia indekso kun regestoj de la ĉefaj temoj de l' unuopaj kontribuoj. Kaj ĝi kaj la nuna aŭtora indekso havas avantaĝojn depende de la intereso de la konsultontoj: La laŭtempa indekso pli klare montras la dialogan, debatan strukturon de Lingva Kritiko (pri kio oni diskutis), per la aŭtora oni pli facile trovas, kiu ion diris. En Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) oni povas serĉi laŭokaze laŭ ambaŭ kriterioj.

Enhave la antaŭparolo de Haupenthal nenion novan kontribuas pri Lingva Kritiko mem. Ĝi ja metas ĝin en la kadro de "tri efemeraj revuoj" interlingvistikaj el la jaroj 1889-1897, ŝajne sen rilato al Esperanto (? neklarigite).

Resume: Tre laŭdinda faksimila represo de grava kaj daŭre interesa gazeto por "Studoj kaj Notoj pri Gramatiko, Vortaro kaj Stilo" de Esperanto kun ŝparemaj, preskaŭ avaraj "kromaĵoj". Kiel tuto, havinda, leginda kaj ĝuinda eldonaĵo.

-----
Lingva Kritiko. Studoj kaj Notoj pri Gramatiko, Vortaro kaj Stilo. [Kolonjo] Feb. 1932 - Mar. 1935, N-roj 1-28. Kun antaŭparolo kaj indekso de Reinhard Haupenthal. Bad Bellingen: Edition Iltis 2016, 6, [112], 3 p. en grandformato 32x24 cm. -- Broŝ. ISBN978-3-943341-33-1. Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik. 55.

-----

[1] La prezento-teksto sur la kvara kovril-paĝo eĉ asertas, ke "ĝi troviĝas en nenia [? tiel!] biblioteko germana". Tio estas evidente malĝusta. Mi konas du privatajn bibliotekojn en Germanio kun kompletoj kaj ankaŭ la Germana Esperanto-Biblioteko en la publika biblioteko de la urbo Aalen havas ĝin.