Konvinke Haupenthal montras, ke tre probable temas pri la germana teologo, filozofo kaj instruisto Jakob Carpov (1699-1768). Surbaze de la signifo de l' grek-latina pseŭdonimo [1] kaj de la tre malmultaj konataj verkoj pri lingvoplanado el la 18 jc. apenaŭ plu povas ekzisti duboj pri la aŭtoreco.

La skizo de Carpov / Carophorophilus aperis en 1732 en la germana, en 1734 en iom ŝanĝita formo en la latina. Ambaŭ tekstoj estas represitaj kiel faksimiloj en la broŝuro kaj (iom senzorge) transskribitaj al niaj nunaj latinaj literoj [2]. Kerne temas pri iu senfleksia latina, kiu aspektas iom volapukece, ĉar Carpov transskribas i.a. latinajn "p" kaj "t" al "b" kaj "d" en sia "Universala Lingvo". Tiel ekz. la latina "pater" (patro) fariĝas "bader-" kun la sufikso -us, do "baderus". Jen la unua verso de la Patro Nia:

"O baderus noderus, ki du esso in seluma ..." --
Patro nia, kiu estas en la ĉielo ... (Zamenhof en la Unua Libro de 1887)


Malbone kompreneble estas, kial Haupenthal nur kaŝe aludas, ke oni povas simple konsulti la originalajn tekstojn en interneto. La germana estis publikigita en la periodaĵo "Deutsche Acta Eruditorum", kaj i.a. konsultebla en la retejo de la universitato de Göttingen, la latina en "Actorum Eruditorum Supplementa", skanite legebla en la retejo Gallica de la Nacia Biblioteko de Francio (BNF). Jen do la germana versio de 1732, jen la latina de 1734. Se la ligiloj ne funkcias, simple serĉu je la nomoj de la gazetoj en ekz. Guglo aŭ iru tra Vikipedio. Eĉ ne necesis dek minutoj por trovi la koncernajn paĝarojn. Kial Haupenthal ne simple indikis tiujn fontojn, sed male vekas la impreson, ke estus ia sensacia malkovro post longa Odiseado? La precizajn indikojn de jarkolektoj kaj paĝoj jam antaŭe trovis Sakaguchi.

Haupenthal spuras, kiel la interlingvistika literaturo traktis la "Universal-Sprache" / "Oecumenica Lingua et Scriptura" inter 1907 kaj 1998 kaj donas koncizajn fonajn informojn pri "Jakob Carpov - Vivo kaj Verkaro". Tiu lasta parto estas la plej malkonvinka. Pri la vivo apenaŭ estas pli ol resumo de la artikolo en la Ĝenerala Germana Biografio (ADB 1876, de jaroj plurloke ankaŭ rete konsultebla, ekz. en Wikisource). Eĉ la moderna Biografia-Bibliografia Eklezia Leksikono (BBKL), specialigita pri la vivo kaj idearo de teologoj mankas inter la multaj referencoj (?!) [3]. La idea fono de Carpov estas nur aludita (mia elgermanigo):

"Carpov estas rigardata kiel Canz reprezentanto de la teologio de l' racionalismo, kiu aplikis la filozofiajn principojn de Wolff al la teologio kaj radikaligis ties ideojn." [sekvas referenco por plulegado]

Nu, ĉi tie la averaĝa leganto ŝatus havi pli da gvido ol nur referenco al ampleksa faka verko pri "Christian Wolff 1679-1754. Interpretoj de lia filozofio kaj ties efiko".

Propra analizo de la planlingvo de Carpophorophilus same mankas [4]. Haupenthal donas nur sian tradukon al la germana de la franc-lingva artikolo el Couturat / Leau 1907, kiu estas nura ali-aranĝa priskribo de la originalo el 1732 / 1734 kaj ion esence novan ne alportas. Tio estas aparte domaĝe, ĉar la paraleloj inter la principoj de la prapatro de l' interlingvistiko Carpov kaj tiuj de Schleyer (Volapuko) kaj Zamenhof (Esperanto), jarcenton kaj duonan pli malfrue, tuj frapas la leganton.

Resume: Bonvena kontribuo, kiu bedaŭrinde impresas iom nepreta kaj haltita mezvoje. [5] Pli da gvido pri la menciitaj punktoj ŝajnas dezirinda. Por esperantistoj kun ĝenerala intereso pri lingvoplanado tamen sendube tre interesa (kaj amuza) verketo.

-------

Haupenthal, Reinhard. Das Geheimnis des Carpophorophilus oder Skizze eines apriorischen Plansprachenprojektis von Jakob Carpov (1699-1768) aus den Jahren 1732 und 1734. Eine Dokumentation. Bad Bellingen: Edition Iltis 2016, 48 p. -- Broŝ. en formato A5. ISBN 978-3-943341-23-2. Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik. 57.



------

[1] Laŭ Haupenthal el greka karpos = frukto, phero = (mi) portas kaj philos = amiko. Alternativan klarigon li ne ekzamenas, nome Carpophorus ankaŭ estis la kromnomo de pluraj sanktuloj kaj de martiro, vd. la barokan enciklopedion de Adelung 1795. - Por la rezulto tamen ne gravas.
[2] Eĉ en la nur sespaĝa transskribo el la germana facile troveblas 4-5 eraroj.
[3] Ankaŭ mankas la artikolo en la enciklopedio de Pierer 1857. Enhave ĝi nenion novan kontribuas. Kiel facile konsultebla parto de zeno.org ĝi tamen ofte servas kiel elir-bazo.
[4] Ankaŭ komparo de la germana kaj latina versioj mankas (Couturat / Leau resumis nur la latinan). Kial - ekzemple - la germana nomo estas "Universala Lingvo", sed la latina "Ekumena [!] Lingvo kaj Skribo", kial Oecumenica Lingua anstataŭ Lingua Universalis?.
[5] Ebla kaŭzo povas esti, ke la studo estu havebla pentekoste 2016, ĉar Haupenthal dediĉas ĝin al Detlev Blanke, "okaze de lia 75-a naskiĝtago (2016-05-31) kaj okaze de nia 50-jara konateco (pentekosto 1966, Bamberg)".