En la epoko de ankoraŭ primitivaj komputiloj denove ekestis diskuto pri la diakritaj literoj, kiujn la tiamaj aparatoj ankoraŭ ne povis facile prezenti sur la ekrano. Multaj esperantistoj tiam skribis tekstojn per la anstataŭiga x-sistemo, aliaj protestis kaj postulis, ke oni uzu la h/u-surogatan skribon de la Fundamento. La "demando estis dum jaroj diskutata en kaj ekster la Akademio".

Je 2006-09-15 la Akademio fine reagis per mondskua decido „Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al nia alfabeto kaj ortografio – teksto proponata de la Sekcio pri Prononco“ [Propono Dasgupta]. La tiama (kaj nuna) "direktoro de la Sekcio pri Prononco" komencis sian enkondukon per jena frazo:

"La kreskanta reta uzo de Esperanto, en epoko de grafika novemo kaj aventuremo en ĉiuj lingvoj, reaktualigis la demandon pri la supersignitaj literoj en nia alfabeto. k.t.p., k.t.p."

En 2006 ni do vivis en "epoko de grafika novemo kaj aventuremo (!) en ĉiuj (!!) lingvoj" - kaj mi tion eĉ nek rimarkis, nek sciis! - Nu, kion ajn tiu blabla' signifu, ĝi ne havas rilaton al la demando, ĉu la esperantistoj rajtas uzi (ekz.) la x-sistemon en iuj cirkonstancoj pro teknikaj problemoj.

Post preskaŭ dek jaroj la sama Probal do nun gvidas la Akademion. Noveme kaj aventureme mi antaŭĝojas multajn pliajn grafikajn poeziaĵojn Akademiajn ...

-----

La tekston de Oficiala Informo n-ro 1 (OI 1) de 2006-09-15 vi trovas en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 4 - Akademia Dokumentaro (BD IV).

Sekvu #shajnAdE en Tvitero.