"Post pli ol 15 jaroj, finfine la Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro estas finredaktita. Ĝia apero en 2016 estas unu el la konkretaj agoj fare de vjetnamaj esperantistoj omaĝe al la 60-a jubileo de Vjetnama Esperanto-Asocio (1956-2016)."

Jen konciza informo pri la vortaro laŭ VEA:
  • 10 652 kapvortoj
  • ĝisdatigita per novaj terminoj pri politiko, ekonomio, kulturo, socio, scienco, teknologio.
  • uzo de simplaj vortoj, spegulantaj ĉiutagan vivon, bazitaj sur la kapableco de Esperanto krei vortojn
  • aldono de nomoj de homoj kaj lokoj de Vjetnamujo kaj de najbaraj aziaj landoj,
  • terminaro de religioj, filozofioj disvastiĝintaj en Azio.
  • Formato: 14 x 21 cm, 352 paĝoj
  • Eldonejo: Thế Giới Eldonejo [t.e. Eldonejo Mondo], Hanojo.
  • Dato de apero: Julio 2016
Specimena vortara artikolo bedaŭrinde ne jam estas konata.

(Fonto: Esperanto en Vjetnamio en Facebook)