Ĵaŭdo, la 14-a de februara 2013, kaj do la unua tago, dum kiu oni prezentas la novan filmon de Bruce Willis "Die hard 5" (aŭ germane "Stirb langsam 5") en Germanio. Speciala oferto pro la Berlinalo: fru-matena prezento je 6:45, de la 6:00 maten-manĝo en la kinejo, kune 9,80 EUR. Neniu problemo por mi, mi ĉiukaze kutimas ellitiĝi je la kvina matene kaj la kinejo situas facile atingebla sur mia kutima vojo al la laborejo.

Ĉ. 90 elcentoj de la spektontoj estas viroj. Mi balanciĝas mian kafon, oranĝ-sukon kaj bulkojn al unu el la lastaj neokupitaj ledaj foteloj en la antaŭhalo de la dua etaĝo.

- "Ĉu libera, ĉu mi rajtas?"
- "Jes, kompreneble", la forta ulo duon-kalva en iu arme-stila jako gruntas.

Mi sinkas en la apog-seĝon, prenas glutaĵon da kafo, tra la vitroj de planko ĝis plafono observas la ekestantan fru-matenan trafik-stopiĝon malsupre sur la kvar lenoj de Seestraße.

- "Amuza ideo, tiel fru-matena film-prezento, ĉu?"
- "Sola ebleco por mi, mi 'stas kuiristo en Pankow. Feka tago de Sankta Valenteno. La buboj venas kun siaj inoj kaj ne havas tempon. Mendas truton kaj post dek minutoj urĝas, kiel longe ankoraŭ daŭros. Probable planas pli gravan ol manĝi ĉi-tage", li raŭkas.
- "Ho, ĉu?"
- "Ja, Berlino 'stas en ordo, sed mi tamen baldaŭ elmigros. Malfermos restoracion en Jordanio."
- "Eh, Jordanio? Ĉu ne iom danĝera, nu, kun la milito en najbara Sirio?"
- "Ne pli danĝera ol Afganio. 'stis tie kun la armeo."
- "Ho, ĉu? Vi jam multe vojaĝis."
- "Jes, junaj kuiristoj ŝanĝu laborejon ĉiun duonan jaron, mia konvinko. Seviljo plaĉis al mi, pli bona ol Barcelono. ... Parizo estas merdo."
- "Ĉu?"
- "Tro kosta. Kaj la hoteloj ... kvar steloj, sed fakte truoj. Damne trafurzitaj litoj."
- "Ah!"
- "Imagu, rekte apud Ejfel-turo ili havas kebab-budon. ... Ĉu ankoraŭ kafo por vi?"
- "Jes, dankon."

Li levas siajn metron naŭdek kaj cent kilogramojn kaj marŝas al la bufedo. Iel li aspektas kiel juna Bruce Willis aŭ kiel ni ŝerce diras Brutzel Willi (Rostanta Vilĉjo), ĉar li tiel bele krad-rostas la aĉulojn.

Ni finas la kafon, li babilas pri Seviljo kaj Parizo, mi hm-hm-as kaj observas la kreskantan kaoson malsupre sur Seestraße, kie la lumĵetiloj de starantaj aŭtoj penetras la frostan humidon de februaro nokto. Fine ni rajtas eniri.

La granda salono estas duone plena. Kelkaj bonvenigas Bruce per unua maten-manĝa biero. La ĉefino salutas nin kaj substrekas, ke ni probable estas la unuaj homoj, kiuj vidos la filmon en Germanio, krom kelkaj gravuloj, kiu havis biletojn por la antaŭtempa prezento.

Pri la filmo mem ne necesas multaj vortoj. Se vi konas la die hard-serion vi scias, kion vi ricevos: bum, bum, paf, paf, eksplod, split, paf, bum, "jipi-jeh, porko-vango!", proksimume 50 luks-aŭtoj, kiuj fariĝas ferorubo kaj ard-okula rusino en leda kombinaĵo sur motorciklo. Resume do, ĉio, kio plaĉas al malgrandaj kaj grandaj buboj.

Kiam mi larĝ-krure kiel bov-gardisto eliras el la bum-bum-ejo la tago heliĝis. La ŝtopiĝo sur la strato dissolviĝis, infanoj rapidas al lernejo kaj kiel dum ĉiu damna labor-tago la homaro hastas duon-dorme kaj roboteske al iuj pli-malpli senc-havaj aktivecoj, kiujn ili nomas profesio.

Mi apogas min al la vitro de la kinejo kaj profunde enspiras la fumon de cigaredo. Fine mi kontente pasumas al la oficejo, faras kafon kaj ordigas iujn paper-staplojn de dekstre maldekstren. "Urĝa respondo necesa". Tio estis antaŭ duona jaro. "Jipi-jeh, porko-vango!" mi ridetas kaj ĵetas ĝin en la rubujon.