La unuan registron de bazilisk' ni trovas en la vortaro Esperanto-germana de Hermann Jürgensen (EG)[1], "aprobita de Z", dum ĝi mankas en la para vortaro germana-Esperanta. En EG ni legas: "bazilisk-o, Basilisk". Kiel ni vidis jam ĉe la ekzemplo de respektive, tiu informo ankaŭ ĉi-okaze ne multe helpas.

La samtempulo Boirac notis en sia inventario de 1909:

Bazilisk'o - (zool.) speco de fabla lacerto - basilic.

do nur la mitologian signifon plus franca traduko plus iu nekohera fak-indiko "zool." (ĉe "fabla" ni atendas "mitologio").

Du jarojn poste, en 1911, Kabe atribuis du signifojn al bazilisko en sia difin-vortaro de 1911:

Bazilisk-o 1. (Zool.) Amerika lacerto (Basiliscus americanus). - 2. Fabela drako, kies rigardo mortigas.

Tiel restis ĝis PIV 2005 (egalas al ePIV 2012), nur la intersekvo estas ŝanĝita:

bazilisk/o [OA 1]
1 Fabela serpento, kiu mortigis per nura rigardo.
2 G. (Basiliscus) de lacertuloj el la fam. de igvanedoj, kun haŭta kresto sur la dorso k la kapo. angviso, igvano, lacerto.

Nia elir-punkto, la germana Basilisk tamen ankoraŭ havas (kaj havis en 1909) du pliajn signifojn:

3 (heraldiko) Blazona estaĵo, kun miksitaj trajtoj de koko, serpento kaj drako.
4 (milit-aferoj) Speco de 15-jarcenta kanono kun aparte longa tubo kaj alta traf-precizo, uzitaj precipe kontraŭ remparoj kaj aliaj fortikaĵoj.

La heraldikan signifon jam notas nia heraldika terminaro [2], la signifon de mez-epoka kanono, mi ne ankoraŭ trovis ie. La senco-transiro de la malnov-greka fabela estaĵo al heraldiko ne estas tre surpriza. En blazon-scienco bazilisko simbolas la reĝon de la serpentoj, do diablon, kiu estas la estro de la reformacio (!). Bildigo do de herezo kaj de la Antikristo. Ĉar la spiro de bazilisko laŭtradicie estas venene mortiga, ĝi krome estas simbolo de pesto kaj morto. Fine oni komprenis ĝin kiel alegorio de la elpelo el la paradizo, pro la biblie asertita rolo de la serpento en tio.

Ankaŭ la transpreno de la nomo por sia-epoke timitaj kaj aparte efikaj kanonoj estas facile komprenebla. Same kiel la estaĵo en la greka mitologio ankaŭ la nove disvolvitaj kanonoj kvazaŭ mortigis per nura rigardo kaj ilia "spiro" estis venene mortiga.

La Heraldika Terminaro instruas, ke bazilisko kovras ankaŭ signifon 3 en la franca, angla, germana kaj rusa (la polan ĝi ne havas). Kaj pri la tre specifa termino de mez-epoka kanono mi ne dubas, ke estas same. Tamen leksikografie estas neniu detaliga progreso de post Kabe 1911. Ĝis hodiaŭ mankas difinoj 3 kaj 4 en PIV. Kia stagnado!

------

[1] Mi povas kontroli nur en la 2-a eld. (EG II), ĉar mankas al mi EG I.
[2] Starodubcev, Nikolaj N.: Illjustrirovannyj slovar po geralʹdike - 1005 terminov na russkom, ukrainskom, anglijskom, ėsperanto, francuzskom, nemeckom, latinskom jazykach / Nikolaj Starodubcev. Doneck : "Doneččina" , 1996, 345 p.
Heraldika terminaro, 1005 terminoj en la rusa, ukraina, angla, Esperanto, franca, germana kaj latina. ISBN 5-87420-084-8 - 1996, n-ro 36, p. 19.