L

Ll - l | l as in “line“ | l | л | l [FG alfabet]. — Nomoj de la literoj: … lo ... [FE 1]. — lo [OA 7] = nomo de la litero l, deksesa litero de la Esperanta alfabeto. — Rim.: [Lingva Respondo 56 (1893): Pri la nomoj de la literoj]. La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. - Esperantisto, 1893, p. 32.

l’, la - article défini (le, la, les | the | der, die, das (bestimmter Artikel) | членъ опредѣленный (по русски не переводится) | przedimek określny (nie tłomaczy się). — la - article défini (le, la, les) | the | bestimmter Artikel (der, die, das) | членъ опредѣленный (по русски не переводится) | przedimek określny (nie tłómaczy się) [FE 5]. — Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo) [FE 27.4]. — [DL 1888]: La vorto „la“ estas nomata „artikulo“ {nun: artikolo}; ĝi estas uzata tian, kian {de 1888: tiam, kiam} ni parolas pri objektoj konataj. Anstataŭ „la“ oni povas ankaŭ diri „l' “, se ĝi ne estos malbonsone [DL 1.7].

labirint’ [OA 1] * labyrinthe | labyrinth | Labyrinth | лабиринтъ | labirynt.

labor’ - travailler | labor | arbeiten | работать | pracować. — labori - travailler | labor, work | arbeiten | работать | pracować [FE 13]. — [AK] work, labour.

laboradi — Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese [FE 13.2].

laboro ― ... ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj [A 1.1]. — ... kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, ... [FE 20.8]. Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron [FE 33.14].

laborema ― Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema [FE 41.12].

per’labor’ - gagner par son travail | gain | verdienen, erarbeiten | заработывать | zarabiać. — [AK] earn one’s living.

pri’labor’ - labourer | elaborate, cultivate | bearbeiten | обработывать | obrabiać.

laboratori/o. [OA 8] Laborejo, destinita por teknikaj aŭ sciencaj esploroj, operacioj, eksperimentoj. — A. laboratory, F. laboratoire, G. Laboratorium, H. laboratorio, I. laboratorio, P. laboratório.

laĉ’ - lacs | lace | Schnur | шнуръ | sznur. — [AK] {fr} lacet, cordon | lace (boots, stays, etc.) | sznurek.

lac’ - las, fatigué | weary | müde | усталый | zmęczony. — laca - las, fatigué | weary | müde | усталый | zmęczony [FE 40]. — Lá-ca [FE 2].

lacigi ― Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin [FE 40.6].

lacert’ - lézard | lizard | Eidechse | ящерица | jaszczurka. {ZOO}

lad’ - tôle, fer-blanc | tinned iron | Blech | жесть | blacha. — [AK] tinned iron. — Rim.: La angla traduko de UV kaj la angla AK estas identaj (!?).

laf’ - lava | lava | Lava | лава | lawa. {GEO}

lag’ - lac | lake | See (der) | озеро | jezioro. — lago - lac | lake | See (der) | озеро | jezioro [FE 35]. ― La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj [FE 35.18].

lag’et’ - étang | pond | Teich | прудъ | staw.

Laik’ [OA 3.1] layman | laïc | Laie | laico | leigo | laico | laik.

lak’ - vernis | varnish | Lack, Firniss | лакъ | pokost. {KEM} — [AK] lakier.

lake’ - laquais | lackey | Lackei, Bedienter | лакей | lokaj.

laks’ - flux du ventre | looseness | Durchfall | поносъ | rozwolnienie. {MED} — [AK] diarrhée | diarrhoea, looseness (of bowels).

lakt’ - lait | milk | Milch | молоко | mleko. — lakto - lait | milk | Milch | молоко | mleko [FE 10]. — [AK] milk (subst.). ― Lakto estas pli nutra, ol vino [FE 10.15].

lakt’um’ - laite | soft-roe, milt | Milch der Fische | молоки | mleczko (ryb). — [AK] spawn, milt.

— [Lingva Respondo 1908: Pri la vorto “laktumo”]. Mi tute konsentas kun vi, ke “lakto” kaj “laktumo” havas inter si preskaŭ nenion komunan, kaj ni havus plenan rajton uzi por “laktumo” ian vorton tute memstaran. Sed ĉar en multaj lingvoj por ambaŭ diritaj vortoj estas uzata la sama radiko, kaj ĉar la vorto “laktumo” estas ne malpli oportuna, ol ĉia tute memstara vorto, kaj ĉar tiu vorto jam troviĝas en la “Fundamento de esperanto”, tial ekzistas absolute nenia neceseco, ke ni forĵetu la oportunan vorton jam konatan kaj devigu la Esperantistojn lerni novan vorton. (Respondo 37 b, La Revuo, 1908, Majo).

lam’ - boiteux | lame | lahm | хромой | kulawy.

lam’baston’ - béquille | crutch | Krücke | костыль | kula (do chodzenia).

lama-o (pastro) [OA 2]

Lamen-o Z, [OA 4] lame(lle) | lamina | Lamelle, Plättchen | lamina | lámina (metálica) | làmina {legu: lámina} | lámina {legu: làmina} | maldika kaj mallarĝa plato.

Lament-i Z, [OA 4] se lamenter | to lament | jammern, wehklagen {2012: wehklagen (ark.), ankaŭ lamentieren} | lamentarsi | lamentarse | lamentar-se | gemegar.

lamp’ - lampe | lamp | Lampe | лампа | lampa.

lampir’ - verluisant | glow-worm | Leuchtkäfer | свѣтлякъ | świetlik. {ZOO}

lan’ - laine | wool | Wolle | шерсть | wełna. — lano - laine | wool | Wolle | шерсть | wełna [FE 34].

bellana ― Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj [FE 34.15].

lanc’ [OA 1] lance | lance | Lanze | копье | lanca.

lanĉ/i [OA 9] 1 Enuzigi (ŝipon, veturilon k.s.) je la unua fojo: lanĉi ŝipon (= enakvigi ĝin unuafoje post la konstruado); lanĉi sateliton. 2 Prezenti (varon, verkon, ideon k.s.) je la unua fojo al publika uzado: lanĉi gazeton; lanĉi romanon; lanĉi kampanjon; lanĉi novan vorton.

land’ - pays | land, country | Land | страна | kraj. — lando - pays | land, country | Land | страна | kraj [FE 32]. — ... ĉiu regnano ... devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, ... [A 3.1]. ― Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn [FE 32.10]. Malamiko venis en nian landon [FE 33.13]. Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava [FE 34.12]. La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo [FE 37.4]. En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj [FE 38.2].

lang’ - langue (organe) | tongue | Zunge | языкъ (органъ) | język (narząd). {ANAT} — [AK] tongue (organ of speech).

lantern’ - lanterne | lantern | Laterne | фонарь | latarnia.

lanug’ - duvet, poils follets | down, fluff | Flaumfeder | пухъ | puch, puszek. — [AK] down, fluff (of feathers).

lap/o. [OA 8] Specio de arktio kun alkroĉiĝemaj globaj kapituloj (Arctium lappa). — A. burdock; F. bardane, glouteron; G. Klette; H. bardana, lampazo; I. bardana, lappa; P. bardana, pegamassa.

lapis-o [OA 2] pierre infernale | lunar caustic | Höllenstein — [RE 1888].

lard’ - lard | lard | Speck | сало | sadło. {KUIR} — [AK] bacon.

larĝ’ - large | broad | breit | широкій | szeroki. — larĝa - large | broad | breit | широкій | szeroki [FE 33].

mallarĝa ― Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo [FE 33.2]. Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo [FE 38.6].

laŭ’larĝ’ - à travers | across, in width | quer | поперекъ | poprzek. — [AK] der Breite nach, quer.

larik’ [OA 1] meleze | larch tree | Lärchenbaum | лиственница | modrzew. {BOT}

laring’ - larynx | larynx | Kehle | гортань | krtań. {ANAT}

larm’ - larme | tear (to shed a) | Thräne {de 1901: Träne} | слеза | łza. — [AK] tear (subst.) (shed a).

larv’ - larve | chrysalis | Larve | личинка | poczwarka, liszka. {ZOO}

las’ - laisser, abandonner | leave, let alone | lassen | пускать, оставлять | puszczać, zostawiać. — lasi - laisser, abandonner | leave, let alone | lassen | пускать, оставлять | puszczać, zostawiać [FE 37]. — [AK] laisser, abandonner. — ... se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe ... [A 4.3]. — Ŝteliston neniu lasas en sian domon [FE 37.15].

laser/o. [OA 9] Aparato por produkti radion, konsistantan el elektromagnetaj ondoj (ekz. lumo) kun tre mallarĝa spektro kaj sama fazo: la radio de lasero povas esti tre mallarĝa kaj tre intensa.

last’ - dernier | last, latest | letzt | послѣдній | ostatni. — lasta - dernier | last, latest | letzt | послѣдній | ostatni [FE 29].

Later-o, [OA 4] côté (géom.) | side (geom.) | Seite (Geom.) | lato (geom.) | lado (geom.) | lado | flanc, costat | rekta linio limanta geometrian figuron.

latitud/o. [OA 8] La angula distanco, norden aŭ suden, inter unu loko kaj la ekvatoro. — A. latitude, F. latitude, G. geographische Breite, H. latitud, I. latitudine, P. latitude

Lat-o Z, [OA 4] latte | lath | Latte | assicella, panconcello | lata, tabla delgada (empleada en la construcción) | ripa | llata | longa, mallargha kaj maldika peco el ligno, uzata en la {“la“ mankas en Kajero I} konstruado.

latun’ [OA 1] laiton | brass | Messing | латунь | mosiądz.

latvo [OA 8]

laŭ - selon, d’après | according to | nach, gemäss | по, согласно | według. — laŭ - selon, d’après | according to | nach, gemäss | по, согласно | według [FE 11]. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [FE 11.3]. Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro [FE 26]. Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn [FE 25].

laŭ’larĝ’ - à travers | across, in width | quer | поперекъ | poprzek [UV larĝ’]. — [AK 1914] laŭ’larĝ’e - der Breite nach, quer.

laŭ’long’ - le long | along | entlang, der Länge nach | вдоль | wdłuź. [UV long’]

laŭb’ - tonnelle, berceau | arbor, summerhouse | Laube | бесѣдка | altanka. — [AK] arbour, summerhouse.

laŭd’ - louer, vanter | praise | loben | хвалить | chwalić. — laŭdi - louer, vanter | praise | loben | хвалить | chwalić [FE 41]. — laŭd’i - louer | to praise | loben | хвалить | chwalić [UV i]. — Láŭ-di [FE 3]. Laŭdi [FE 4].

laŭd’ - louange [UV ind’]

laŭd’ind’ - digne de louange [UV ind’] ― Via ago estas tre laŭdinda [FE 41.10].

laŭr’ - laurier | laurel | Lorbeer | лавръ | wawrzyn, laur. {BOT} — [AK] laurel (tree).

laŭreat-o [OA 2]

laŭt’ - haut (parler) | loud | laut, hörbar | громко | głośno. — [AK 1914] laut.

lav’ - laver | wash | waschen | мыть | myć. — lavi - laver | wash | waschen | мыть | myć [FE 15]. — [AK] myć, prać. — Lá-vi [FE 3] — Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon ... [FE 15.3]. Mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro [FE 18.17].

lavita — Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita [FE 25.2].

lavisto ― Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo [FE 36.11].

lavistinedzo ― Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo [FE 36.11].

lavang’ - lavanche, avalanche | avalanche | Lawine | лавина | lawina. — [AK] avalanche.

lavend’ [OA 1] lavande | lavender | Lavendel | лаванда | lawenda.

lazur’ [OA 1] * azur | azure | Lasur | лазурь | lazur.

lecion’ - leçon | lesson | Lektion | урокъ | lekcya. — leciono - leçon | lesson | Lektion | урокъ | lekcya [FE 20].

led’ - cuir, peau (des bêtes) | leather | Leder | кожа | skóra. — [AK] кожа (выделанная) | skóra (wyrobiona).

leg’ - lire | read | lesen | читать | czytać. — legi - lire | read | lesen | читать | czytać [FE 9]. — Lé-gi [FE 2]. Legi [FE 4]. ― Mi legas libron [FE 9.10]. La patro ne legas libron, sed li skribas leteron [FE 9.11]. Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj [FE 14.16]. Mi legas [FE 16.1]. Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas [FE 20.1].

legado — Ekzerco de legado [FE 2] [FE 3] [FE 4]. Rim: La titoloj „Ekzerco de legado“ mankas en FE, 2-a eld. 1898

kaj estis aldonita por la reeldono en la F-to en 1905.

leganto — Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro » [A 4.2].

nelegeble ― Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble [FE 41.4].

tralegi — Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni [FE 31.22].

leĝ’ - loi | law | Gesetz | законъ | prawo. {JUR} — [AK] prawo, ustawa.

legat-o [OA 2]

legend’ - légende | legend | Sage | легенда | legenda.

legi’ - légion | legion | Legion | легіонъ | legjon. {MIL}

Legitim’ [OA 3.2] to legitimize, to establish the identity | légaliser | legitimieren | legalizar, legitimar | legitimar | legittimare, legalizzare | legitymowac.

legom’ - légume | legume | Gemüse | овощь | jarzyna, warzywo. {KUIR} — [AK] {en} vegetable (eatable).

lek’ - lécher | lick | lecken | лизать | lizać.

lekant’ - paquerette | daisy | Gänseblume | маргаритка | złocień pospolity {BOT}. — [AK 1914] marguerite (petite ~) | marguerite | (weisse {legu: weiße}) Gänseblume.

Lekci’ [OA 3.2] lecture | conférence, cours, leçon, lecture | Lektion, Vorlesung | leccion | --- {portugala traduko mankas} | lezione | prelekcja.

leksikon’ - lexicon | lexicon | Lexicon | лексиконъ | słownik. — [AK] {fr} lexique.

leks-o [OA 2] houx | holly | Stechpalme

Lens-o, [OA 4] lentille (opt.) | lens (optics) | Linse (Glas) | lente (ott.) | lente | lente | lente, lens {ĝuste nur: lent. Kaj lente kaj lens estas eraraj}.

lent’ - lentille | lentil | Linse | чечевица | soczewka. {KUIR}

lentug’ - lentille, rousseur | freckle | Sommersprosse | веснушка | pieg. {ANAT} — [AK] tache de rousseur.

leon’ - lion | lion | Löwe | левъ | lew. ― leono - lion | lion | Löwe | левъ | lew [FE 5]. ― Leono estas besto [FE 5]. Leono estas forta. La dentoj de leono estas akraj. Al leono ne donu la manon. Mi vidas leonon. Resti kun leono estas danĝere. Kiu kuraĝas rajdi sur leono? Mi parolas pri leono [FE 7].

leontod’ - dent de lion | dandelion | Hundeblume | одуванчикъ | kaczyniec {BOT}. — [AK 1914] Löwenzahn (Pflanze) | lwi ząb (roślina).

leopard’ - léopard | leopard | Leopard | леопардъ | lampart. {ZOO}

lepor’ - lièvre | hare | Hase | заяцъ | zając. {ZOO}

lepr’ - lèpre | leprosy | Aussatz | проказа | trąd. {MED}

lern’ - apprendre | learn | lernen | учиться | uczyć się. — lerni - apprendre | learn | lernen | учиться | uczyć się [FE 9]. ― Bonaj infanoj lernas diligente [FE 9.6]. Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron [FE 9.7]. ― La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, ... [FE 40.12]. La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn [FE 42.9].

lernanto ― Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus [FE 20.12].

lern’ej’ - école | school | Schule | школа | szkoła, uczelnia. ― La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo [FE 40.12].

ellerni — ... por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla ... [A 5.4] ― La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj [FE 30.2].

lernolibro — La « Fundamento de Esperanto » tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto [A 5.1]. Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, ..., kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte ... [A 5.3]. ... por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, ... [A 5.4]. ... tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, ... [A 8.3]. ]. ― Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni [FE 31.22].

tralerni ― Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni [FE 31.22].

lert’ - adroit, habile, agile | skilful | geschickt, gewandt, geläufig | ловкій | zręczny. — lerta - adroit, habile | skilful | geschickt, gewandt | ловкій | zręczny [FE 25]. — [AK 1914] geschickt, gewandt.

lerte ― Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi [FE 25.9]. Mi saltas tre lerte [FE 40.4].

nelerta — Li estas nelerta kaj naiva provincano [FE 37.10].

nelerte — Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe ... [A 4.3].

lesiv’ - lessive | lie, buck | Lauge | щелокъ | ług. {KEM} — [AK] {en} lye, buck (for bleaching).

letargi’ [OA 1] lethargie | lethargy | Lethargie, Schlafsucht | летаргія | letarg.

leter’ - lettre, épître | letter | Brief | письмо | list. — letero - lettre, épître | letter | Brief | письмо | list [FE 9]. ― La patro ne legas libron, sed li skribas leteron [FE 9.11]. Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn [FE 18.4]. Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron [FE 34.14]. Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble [FE 41.4]. Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro [FE 42.3]. El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. [FE 42.8]

leŭkemi/o. [OA 9] Speco de sangokancero, karakterizata de tro rapida produktado de blankaj sangoĉeloj, kiuj ofte estas nematuraj aŭ misformitaj.

leŭtenant’ - lieutenant | lieutenant | Lieutenant | поручикъ | porucznik, lejtnant. {MIL} — [AK] поручик, лейтенант.

lev’ - lever | lift, raise | aufheben | поднимать | podnosić. — levi - lever | lift, raise | aufheben | поднимать | podnosić [FE 22]. — [AK 1914] lever, ramasser | heben. ― La falinta homo ne povis sin levi [FE 22.6]. Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo [FE 34.13].

lev’il’ - levier | leaver, lever | Hebel | рычагъ | dźwignia. — Le-ví-lo [FE 3].

levkoj’ - giroflée | stock-gillyflower | Levkoje | левкой | lewkonja. {BOT} — [AK] wall-flower, gilly flower.

li - il, lui | he | er | онъ | on. — li - il, lui | he | er | онъ | on [FE 9].

li’a - son, sa | his | sein | его | jego.

lian’ - liane, liène | liana | Liane | ліяна | ljana. {BOT} — [AK] {en} liana (bot.)| лиана.

Libano [OA 8]

libel’ - demoiselle (ins.) | dragon fly | Libelle | стрекоза | konik polny. {ZOO} — [AK] libellule.

liber’ - libre | free | frei | свободный | wolny.

liberal-a [OA 2]

Liberio [OA 8]

Libio [OA 8]

libr’ - livre | book | Buch | книга | księga; książka. — libro - livre | book | Buch | книга | księga, książka [FE 6]. — Kie estas la libro kaj la krajono? ― La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro [FE 6]. De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. Mi legas libron. ― La patro ne legas libron, sed li skribas leteron [FE 9]. Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj [FE 14]. Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni [FE 31]. Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn [FE 37]. Li venigis al si el Berlino multajn librojn [FE 39].

libr’o’ten’ant’o - teneur de livres | bookkeeper | Buchhalter | бухгалтеръ | buchalter. — [AK] {en} book-keeper.

kovr’il’ (de libr’o) - enveloppe | envelop | Umschlag, Hülle | обертка | okładka. [UV kovr’] — [AK 1914] kovr|il| (de libro) - a cover | Umschlag, Hülle, Decke, Deckel | обложка, обёртка. — Rim.: En angla kaj germana AK nur „kovr|il|“, sen „(de libro)“.

lice’ [OA 1] lycee | high-school | Lyzeum | лицей | liceum.

licenc/o. [OA 8] 1. Permeso, donita de registaro aŭ grava organizaĵo al unu el ties anoj, plenumi difinitan socian agadon (presi, instrui, prediki, vendi tian aŭ tian varon, konduki aŭton ...). 2. Escepta malobeo al gramatika aŭ poezia regulo. — A. license, permit; F. licence, permis; G. Erlaubnis, Erlaubnisschein, Lizenz; H. licencia, permiso; I. licenza, permesso, patente; P. licença.

lien’ - rate | spleen | Milz | селезенка | śledziona. {ANAT}

lift-o [OA 2] ascenseur | lift | Lift

lig’ - lier | bind, tie | binden | связывать | wiązać. — ligi - lier | bind, tie | binden | связывать | wiązać [FE 27]. — [AK] wiązać, łączyć.

kunligado ― Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; ... [FE 27.5].

lign’ - bois | wood (the substance) | Holz | дрова | drzewo, drwa. — ligno - bois | wood (the substance) | Holz | дерево, дрова | drzewo, drwa [FE 31]. ― Ligno estas bona brula materialo [FE 31.16]. La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn [FE 37.14].

ligna ― La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn [FE 37.14].

lignaĵisto ― La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn [FE 37.14].

lignisto ― La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn [FE 37.14].

liken’ - dartre, lichen | tetter | Flechte | лишай | liszaj. {MED} {BOT} — [AK] dartre (méd.), lichen (bot.) | lichen (bot.).

likv/o. [OA 8] Substanco, kiu diference de solidoj kaj gasoj alprenas la formon de la ĝin entenanta ujo, sed praktike konservas la saman volumenon ĉe kunpremado: la tri statoj de la materio estas gaseco, likveco kaj solideco. — A. a liquid, F. un liquide, G. Flüssigkeit, H. un líquido, I. un liquido, P. líquido.

likvid’ - liquider | liquidate | abrechnen, liquidiren | ликвидировать | likwidować.

likvor’ - liqueur | liquor | Liqueur {2012: Likör} | ликеръ | likier. {KUIR} liqueur (a cordial). — Li‑kvó‑ro [FE 2].

lili’ - lis | lily | Lilie | лилія | lilja. {BOT}

lim’ - limite, borne | limit | Grenze | граница | granica. — [AK] limite, confins, frontière.

lim’ig’ - restreindre | limit | beschränken | ограничивать | ograniczać. — [AK] {en} limit (vb.).

limak’ - limaçon, escargot | snail | Schnecke | улитка | ślimak. {ZOO}

limf/o. [OA 9] Senkolora aŭ flaveta likvo, kiu cirkulas en la korpo, portas nutraĵojn, oksigenon kaj blankajn sangoĉelojn al la ĉeloj, kaj forportas forigendajn materialojn.

limonad’ - limonade | lemonade | Limonade | лимонадъ | lemoniada. {KUIR}

lin’ - lin | flax | Flachs | ленъ | len.