U, Ŭ

Uu - ou | u as in “bull“ | u | у | u [FG alfabet]. — Nomoj de la literoj: … u ... [FE 1]. — u [OA 7] = nomo de la litero u, dudekkvina litero de la Esperanta alfabeto. — Rim.: [Lingva Respondo 56 (1893): Pri la nomoj de la literoj]. La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. - Esperantisto, 1893, p. 32.

Ŭŭ - ou bref (dans l’allemand „laut“) | u as in “mount“ (used in diphtongs) | kurzes u | у (краткое) | u (krótkie) [FG alfabet]. — Nomoj de la literoj: … ǔo ... [FE 1]. — ǔo [OA 7] = nomo de la litero ǔ, dudeksesa litero de la Esperanta alfabeto.

Rim.: [Lingva Respondo 69 (1889): Elparolado de ŭ ]. En la sono la a kaj la ŭ devas esti aŭdataj klare ĉiu aparte, sed ili faras unu silabon, ĉar efektive la litero ŭ ne estas vokalo. Tiel ekzemple la vorto laŭdi devas esti elparolata laŭ-di. - La Esperantisto, 1889, p. 23.

Rim.: [Lingva Respondo 70 (1893): Elparolado de ŭ kaj j ]. Kelkaj amikoj ne bone komprenas kaj ne regule uzas la literojn u, ŭ, i kaj j. Laŭ ilia opinio (esprimita eĉ en kelkaj lernolibroj) la literoj u kaj i kune kun antaŭirantaj vokaloj faras “duoblan vokalon” ili sekve elparolas au kiel , ei kiel ej k. t. p. Tio ĉi estas eraro. En nia lingvo ne ekzistas duoblaj vokaloj, sed ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale kaj ĉiam aparte. Sekve oni devas legi “ba-la-u, pra-u-lo, tro-u-zi, de-i-ri, kre-i, hero-i-no” kaj ne “ba-laŭ, praŭ-lo, troŭ-zi, dej-ri, krej, heroj-no” (kiel faras multaj germanoj, havantaj tiun ĉi kutimon en sia lingvo). La literoj u kaj i devas ĉiam esti elparolataj klare kaj aparte, kiel ĉiu alia litero.

Sed ekster u kaj i en nia lingvo ekzistas ankoraŭ la literoj ŭ kaj j, kies elparolado estas simila al la elparolado de u kaj i, sed pli mallonga kaj ne prezentanta silabon (kiel konsonanto); se ili staras post vokalo, ili estas elparolataj kun ĝi en unu silabo kaj tial faras impreson de duobla vokalo. La literoj ŭ kaj j ĉiam ankaŭ estas elparolataj aparte, sed ili ĉiam estas konsonantoj, tute egale, ĉu ili staras antaŭ vokalo aŭ post vokalo. Sekve oni devas legi “ja-ro, jus-ta, kra-jo-no, fraŭ-lo, Eŭ-ro-po, foj-no, paj-lo” kaj ne “i-a-ro, i-us-ta, kra-i-o-no, fra-u-lo, E-u-ro-po, fo-i-no, pa-i-lo”. Se ni la germanajn vortojn Saite, Traube volus skribi per ortografio Esperanta, ni devus skribi Zajte, Traŭbe. La vorto laŭta ekzemple estas dusilaba kaj ne trisilaba, sed ne pro la kaŭzo ke estas kvazaŭ duobla vokalo, sed nur ĉar ŭ estas konsonanto (dum u estas vokalo). - Esperantisto, 1893, p. 15.

Rim.: [Lingva Respondo 56 (1893): Pri la nomoj de la literoj]. La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. - Esperantisto, 1893, p. 32.

u - marque l’impératif | ending of the imperative in verbs | bezeichnet den Imperativ | означаетъ повелительное наклоненіе | oznacza tryb rozkazujący. — u - marque l’impératif | ending of the imperative in verbs | bezeichnet den Imperativ | означаетъ повелительное наклоненіе | oznacza tryb rozkazujący [FE 7].

uj’ - qui porte, qui contient, qui est peuplé de; ex. pom’ pomme ― pom’uj’ pommier; cigar’ cigare ― cigar’uj’ porte-cigares; Turk’ Turc ― Turk’uj’ Turquie | filled with; e. g. ink’ ink ― ink’uj’ ink-pot; pom’ apple ― pom’uj’ apple-tree; Turk’uj’ Turkey | Behälter, Träger (d. h. Gegenstand worin ... aufbewahrt wird, ... Früchte tragende Pflanze, von ... bevölkertes Land); z. B. cigar’ Cigarre ― cigar’uj’ Cigarrenbüchse; pom’ Apfel ― pom’uj’ Apfelbaum; Turk’ Türke ― Turk’uj’ Türkei | вмѣститель, носитель (т. е. вещь, въ которой храниться..., растеніе несущее ... или страна заселенная...); напр. cigar’ сигара ― cigar’uj’ портъ-сигаръ; pom’ яблоко ― pom’uj’ яблоня; Turk’ Турокъ ― Turk’uj’ Турція | zawierający, noszący (t. j. przedmtot, w którym się coś przechowuje, roślina, która wydaje owoc, lub kraj, względem zaludniających go mieszkańców; np. cigar’ cygaro ― cigar’uj’ cygarnica; pom’ jabłko ― pom’uj’ jabłoń; Turk’ turek ― Turk’uj’ Turcya. — uj - qui porte, qui contient, qui est peuplé de; ex. pomo pomme ― pomujo pommier; cigaro cigare ― cigarujo porte-cigares; Turko Turc ― Turkujo Turquie | containing, filled with; e. g. cigaro cigar ― cigarujo cigar-case; pomo apple ― pomujo apple-tree; Turko Turk ― Turkujo Turkey | Behälter, Träger (d. h. Gegenstand worin... aufbewahrt wird,... Früchte tragende Pflanze, von... bevölkertes Land); z. B. cigaro Cigarre ― cigarujo Cigarrenbüchse; pomo Apfel ― pomujo Apfelbaum; Turko Türke ― Turkujo Türkei | вмѣститель, носитель (т. е. вещь, въ которой храниться...; растеніе несущее... и страна, заселенная...); напр. cigaro сигара ― cigarujo портъ-сигаръ; pomo яблоко ― pomujo яблоня; Turko Турокъ ― Turkujo Турція | zawierający, noszący (t. j. przedmiot, w którym się coś przechowuje, roślina, która wydaje owoc, lub kraj, względem zaludniających go mieszkańców; np. cigaro cygaro ― cigarujo cygarnica; pomo jabłko ― pomujo jabłoń; Turko turek ― Turkujo Turcya [FE 20].

cigar’uj’ - porte-cigares | [angla mankas] | Cigarrenbüchse | портъ-сигаръ | cygarnica [UV uj’] ― cigarujo - porte-cigares | cigar-case | Cigarrenbüchse | портъ-сигаръ | cygarnica [FE 20 uj’]. — ... skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo [FE 40.15].

ink’uj’ - ink-pot [UV uj’] — inkujo ― Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo [FE 34.9].

monujo ― En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon [FE 40.18].

paperujo ― En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon [FE 40.18]; pli grandan paperujon mi portas sub la brako [FE 40.18].

plumujo ― Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, ... [FE 40.16].

sablujo ― Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo [FE 34.9].

sanigilujo [FE 42.13].

sanilujo [FE 42.13].

pom’uj’ - pommier | apple-tree | Apfelbaum | яблоня | jabłoń [UV uj’]. — pomujo -pommier | apple-tree | Apfelbaum | яблоня | jabłoń [FE 20 uj’].

patr’uj’o - enu’o je la patr’uj’o - regret de la patrie | a longing for one’s fatherland | Sehnsucht nach dem Vaterlande | тоска по родинѣ | tęsknota za ojczyzną [G 14] —patrujo - Morti pro la patrujo estas agrable [FE 20.23].

Germanujo ― La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo [FE 40.19].

Hispanujo ― Mi vojaĝas en Hispanujo [FE 26.5]. ― Mi vojaĝas en Hispanujon [FE 26.6].

Rusujo ― Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj [FE 37.9]. La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo [FE 40.19].

Turk’uj’ - Turquie | Turkey | Türkei | Турція | Turcya [UV uj’]. — Turkujo - Turquie | Turkey | Türkei | Турція | Turcya [FE 20 uv’].

Rusujano ― Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj [FE 37.9].

— Rim.: [OA 8] C.3. La sufikso -io

La Akademio, konsiderante, ke la Lingva Komitato, kiam ĝi en 1922 malkonsilis la enkondukon de la sufikso -io por formi landnomojn, bazis sian decidon sur la konstato de la tiama uzado;

konstatante, ke nuntempe, malgraŭ tiu oficiala malkonsilo, la uzado de tiu sufikso -io ne malkreskis, sed male disvastiĝis;

memorante la vojon, indikitan de Zamenhof en la Antaŭparolo al la Fundamento por ebligi senrompan evoluon de la lingvo, kaj konsistantan en la propono de formo nova, uzebla paralele kun la malnova formo;

opinias, ke la okazo de la sufikso -io apud la Fundamenta -ujo por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj estas ĝusta apliko de tiu Zamenhofa metodo;

kaj, nuligante la antaŭan malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne ŝanĝante ĝin al rekomendo, lasas al la ĝenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo.

RIM. Pri tiu teksto, el 43 membroj de la Akademio voĉdonis 41; ne voĉdonis 2; la demandon pri -io jesis 33 kolegoj, neis 5, sin detenis 3.

ul’ - qui est caractérisé par telle ou telle qualité, telle façon d’être; ex. bel’ beau ― bel’ul’ bel homme; mal’jun’ vieux ― mal’jun’ul’ vieillard | person noted for...; e. g. avar’ covetous ― avar’ul’ miser, covetous person | Person, die sich durch... unterscheidet; z. B. jun’ jung ― jun’ul’ Jüngling; avar’ geizig ― avar’ul’ Geizhals | особа отличающаяся даннымъ качествомъ; напр. bel’ красивый ― bel’ul’ красавецъ; avar’ скупой ― avar’ul’ скряга | człowiek, posiadający dany przymiot; np. riĉ’ bogaty ― riĉ’ul’ bogacz. — ul - qui est caractérisé par telle ou telle qualité; ex. bela beau ― belulo bel homme | person noted for...; e. g. avara covetous ― avarulo miser, covetous person | Person, die sich durch... unterscheidet; z. B. juna jung ― junulo Jüngling | особа, отличающаяся даннымъ качествомъ; напр. bela красивый ― belulo красавецъ | człowiek, posiadający dany przymiot; np. riĉa bogaty ― riĉulo bogacz [FE 37].

avar’ul’ - miser, covetous person | Geizhals | скряга [UV ul’]. ― avarulo - miser, covetous person [FE 37 ul’].

bel’ul’ - bel homme | красавецъ [UV ul’]. — belulo - bel homme | красавецъ [FE 37 ul’].

garanti’ul’ - otage | hostage | Geissel {2012: Geisel} | заложникъ | zakładnik [UV garanti’].

jun’ul’ - Jüngling [UV ul’]. ― junulo - Jüngling [FE 37 ul’]. ― La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj [FE 39.14].

malĝentilulino ― „Jes, patrino“, respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon [FE 21.2].

mal’jun’ul’ - vieillard [UV ul’]. ― Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis [FE 39.4].

malnoblulo ― Li estas mensogisto kaj malnoblulo [FE 37.22].

malsaĝulo ― Malsaĝulon ĉiu batas [FE 37.20].

malsanulo ― Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo [FE 39.5]. malsanulo [FE 42.13].

malsanulejo [FE 42.13].

malsanulisto [FE 42.13].

malsanemulo [FE 42.13].

malsanulido [FE 42.13].

malsanulino [FE 42.13].

malsanulista [FE 42.13].

neulo — Ne-ú-lo [FE 3]. Neulo [FE 4].

paculo — Pa-cú-lo [FE 2].

riĉ’ul’ – bogacz [UV ul’]. ― riĉulo – bogacz [FE 37 ul’]. ― La riĉulo havas multe da mono [FE 37.19].

sanulo [FE 42.13].

sanulaĵo [FE 42.13].

tiamulo — Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu) [FE 30.10].

tieulo — Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu) [FE 30.10].

timulo ― Timulo timas eĉ sian propran ombron [FE 37.21].

traulo — Tra-ú-lo [FE 3].

virgulino ― Preĝu al la Sankta Virgulino [FE 37.23].

ulan-o [OA 2] {MIL}

ulcer’ - ulcère | ulcer | Geschwür | язва | wrzód, owrzodzenie. {MED}

ulm’ - orme | elm | Ulme, Rüster | вязъ | wiąz. {BOT}

uln’ - aune | ell, yard | Elle | локоть | łokieć. {MEZ} — [AK] aune (mesure de longeur) | ell (cloth measure).

ultimat-o [OA 2]

um’ - suffixe peu employé, et qui reçoit différents sens aisément suggérés par le contexte et la signification de la racine à laquelle il est joint | this syllable has no fixed meaning | Suffix von verschiedener Bedeutung | суффиксъ безъ постояннаго значенія | przyrostek, nie mający stlałego znaczenia. — um - suffixe peu employé, et qui reçoit différents sens aisément suggérés par le contexte et la signification de la racine à laquelle il est joint | this syllable has no fixed meaning | Suffix von verschiedener Bedeutung | суффиксъ безъ постояннаго значенія | przyrostek nie mający stlałego znaczenia [FE 31]. ― La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo [FE 42.9]. ― Mi volonte plenumis lian deziron [FE 42.10]. ― En malbona vetero oni povas facile malvarmumi [FE 42.11].

aer’um’ –aérer | expose to the air | lüften | провѣтривать | przewietrzać [UV aer’].

am’ind’um’ - courtiser | court, make love | den Hof machen | любезничать | umizgać się [UV am’].

brul’um’ - inflammation | inflammation | Entzündung | воспаленіе | zapalenie [UV brul’].

buŝ’um’ - muselière | mouth-basket | Maulkorb | намордникъ | kaganiec [UV buŝ’]. — [AK] {en} muzzle.

buton’um’ - boutonner | button | zuknöpfen | застегивать | zapinać [UV buton’].

gust’um’ - goûter, essayer | taste | kosten, schmecken | отвѣдывать | kosztować, próbować [UV gust’].

kalkanum’ [OA 1] * talon (chauss.) | heel (of a shoe) | каблукъ | Absatz | obcas. {rigardebla kiel la Fundamenta radiko kalkan’ kun la sufikso -um’}

kol’um’ - faux-col | collar | Kragen | воротникъ | kołnierz [UV kol’]. ― Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo [FE 35.13]. La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn [FE 42.9]. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo [FE 42.10].

komun’um’ - commune, paroisse | community, parish | Gemeinde | община | gmina [UV komun’].

kruc’um’ - crucifier | crucify | kreuzigen | распинать на крестѣ | ukrzyżować [UV kruc’].

lakt’um’ - laite | soft-roe, milt | Milch der Fische | молоки | mleczko (ryb) [UV lakt’].

lot’um’ - lotir | allot | verloosen | разыгривать | rozegrać [UV lakt’].

mal’varm’um’ - se refroidir | catch cold | sich erkälten | простудиться | przeziębić się [UV varm’]. — malvarmumi - En malbona vetero oni povas facile malvarmumi [FE 42.11].

man’um’ - manchette | ruffle | Manschette | манжета | mankiet [UV man’]. — Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo [FE 35.13]. La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la ... vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo [FE 42.10].

mastr’um’ - faire le ménage | keep house, husband | wirthschaften | хозяйничать | gospodarzyć [UV mastr’].

naz’um’ - pince-nez | pince-nez | Pince-nez, Nasenklemmer | пенсне | binokle [UV naz’].

palpebr’um’ - cligner, clignoter | twinkle | blinzeln | моргать | mrugać [UV palpebr’].

plen’um’ - accomplir | accomplish | erfüllen | исполнять | spełniać [UV plen’]. — plenumi - accomplir | fulfil, accomplish | erfüllen | исполнять | spełniać.) [FE 31 um’]. — Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro [FE 31]. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo [FE 42]. ― Mi volonte plenumis lian deziron [FE 42.10].

vent’um’ - éventer | fan | fächeln | вѣять | wiać [UV vent’].

umbilik’ - nombril | navel | Nabel | пупъ | pępek {ANAT}.

unc’ - once | ounce | Unze | унція | uncya {MEZ}. — [AK] once (mesure de pesanteur).

ung’ - ongle | nail (finger) | Nagel (am Finger) | ноготь | paznokieć. {ANAT} — Un-go [FE 3].

ung’eg’ - griffe, serre | claw, clutch | Kralle | коготь | pazur.

uni/o [OA 9] 1 Unuiĝo de landoj, kiuj konsentas pri komunigo de la tuto aŭ parto de sia regpovo. Tia unuiĝo povas esti interŝtata (ekz. Eŭropa Unio en 1992) aŭ unuŝtata (ekz. Sud-Afriko en 1910). 2 Asocio. Kultura, sindikata aŭ partipolitika organizaĵo, forme analoga al unio 1, konsistanta el regionaj societoj.

uniform’ - uniforme | uniform | Uniform | мундиръ | mundur, uniform. {MIL} — [AK] uniform (dress) | форма, мундир.

Unik’ [OA 3.1] unique | unique | einzig | unico | unico | unico | --- {pola traduko mankas}.

unison’ [OA 1] * unisson | unison | Gleichlaut | унисонъ | unison.

univers’ - univers | universe | Weltall | вселенная | wszechświat.

universal’ - universel | universal | allgemein | всеобщій | ogólny, uniwersalny. — [AK] всеобщий, универсальный. — la «Universala Vortaro» [A 2.1]. ... [tiuj samaj eraroj], kiuj sin trovis en la unua eldono de la «Universala Vortaro» [A 4.2]. — UNIVERSALA VORTARO DE LA LINGVO INTERNACIA ESPERANTO [UV, titolo].

universitat’ - université | university | Universität | университетъ | uniwersytet.

unu - un | one | ein, eins | одинъ | jeden. — unu - un | one | ein, eins | одинъ | jeden [FE 11]. — 1 [FG 4] ― ... estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo [A 1.1]. ... tiam aŭtoritata komitato, ..., havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj [A 1.2]. ... la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, ... [A 3.3]. ... trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon [A 4.6]. — Unu vidvino havis du filinojn [FE 11.1]. La pli juna filino, ..., estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [FE 11.3]. Du homoj povas pli multe fari ol unu [FE 12.1]. Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn [FE 12.2]. Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj [FE 12.12]. Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro [FE 14.12]. En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki [FE 15.1]. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki ... [FE 19.5]. “Jes, patrino”, respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon [FE 21.2]. unutaga (= kiu daŭras unu tagon) [FE 27.8]. Mi veturis du tagojn kaj unu nokton [FE 29.6]. Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon [FE 31.7]. La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj [FE 37.11]. Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [FE 38.3]. ... unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis [FE 39.11]. Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto [FE 41.17]. Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon [FE 41.18]. El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. [FE 42.8]. — Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, ... [UV, enkonduko 2].

unu’a – first [FG 4 en]. — unua - Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro » [A 4.2]. Leĝan sankcion ili [= la ideoj] ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita [A 13.2]. Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua [FE 12.13]. La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj [FE 12.15]. Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino [FE 17.7]. Oni ne forgesas facile sian unuan amon [FE 18.19]. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (...), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon ... [FE 27.3]. unuataga (= kiu estas en la unua tago) [FE 27.9].

unuataga - unuataga (= kiu estas en la unua tago) [FE 27.9].

unu’e - firstly [FG 4 en]. — unue ― Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon [FE 14.6].

unuj ― El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj [FE 12.5].

unu’o ― (l’) unité | [angla mankas] | [germana mankas] | единица | jednostka [FG 4].

unueco - ... estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj ― se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero ― povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga [A 3.6]. La «Fundamento de Esperanto» devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco [A 5.5]. ... tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata ... [A 8.3]. Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la « Fundamento » gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ... [A 9.1]. 1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo [A 11].

unufoja — ... li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto [FE 22.7].

unu’nombr’ - singulier | singular | Einzahl, Singular | единсвенное число | liczba pojedyńcza [UV nombr’]. {GRAM}

unutaga - unutaga (= kiu daŭras unu tagon) [FE 27.8].

dek unu ― Li havas dek unu infanojn [FE 12.11].

dek-unua — Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua [FE 12.13].

kvindek-unua ― La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro [FE 12.14].

ŭo [OA 7] = nomo de la litero ŭ, dudeksesa litero de la Esperanta alfabeto

ur’ - ure, bœuf sauvage | ure-ox, wid-bull | Auerochs | зубръ | żubr. {ZOO} — [AK] aurochs, ure.

uragan’ [OA 1] * ouragan | hurricane | Orkan | | huragan.

urb’ - ville | town | Stadt | городъ | miasto. — urbo - ville | town | Stadt | городъ | miasto [FE 14]. ― Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj [FE 14.3]. La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo [FE 25.12]. Mi konas neniun en tiu ĉi urbo [FE 28.9]. Li loĝas ekster la urbo [FE 31.12]. Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron [FE 37.7]. La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj [FE 37.11].

urbanoj ― Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj [FE 37.3].

antaŭ’urb’ - faubourg | suburb | Vorstadt | предмѣстье | przedmieście.

samurbanoj ― La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj [FE 37.11].

urĝ’ [OA 1] être urgent | be urgent | dringend sein | быть спѣшнымъ | być naglącym.

urin’ - uriner | piss | pissen {2012 prefere: urinieren} | мочиться | urynować.

urn’ - urne | urn | Urne | урна | urna.

urogal’ - coq de bruyère | wild cock | Auerhahn | глухарь | głuszec. {ZOO}

urs’ - ours | bear (animal) | Bär | медвѣдь | niędźwiedź. {ZOO}

urtik’ - ortie | nettle | Nessel | крапива | pokrzywa. {BOT}

Urugvajo [OA 8]

us - marque le conditionnel (ou le subjonctif) | ending of conditional in verbs | bezeichnet den Konditionalis (oder Konjunktiv) | означаетъ условное наклоненіе | oznacza tryb warunkowy. — us - marque le conditionnel (ou le subjonctif) | ending of conditional in verbs | bezeichnet den Konditionalis (oder Konjunktiv) | означаетъ условное наклоненіе (или сослагательное) | oznacza tryb warunkowy [FE 19].

Uson/o. [OA 9] Lando en Nord-Ameriko, inter Atlantiko kaj Pacifiko, inter Kanado kaj Meksiko. Internacia landokodaĵo: US.

uter’ - matrice | matrix | Gebärmutter | матка (анат.) | macica. {ANAT} — [AK] utérus | matrix (anat.), uterus.

util’ - utile | useful | nützlich | полезный | pożyteczny. — [AK] useful {nenion ŝanĝas aǔ aldonas}. — U-tí-la [FE 3]. — ... ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj ― se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero ― povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga [A 3.6].

mal’util’ - nuisible | noxious | schädlich | вредный | szkodliwy. — [AK] harmful.

utopi’ [OA 1] * utopie | utopia | Utopie | утопія | utopja.

uvertur’ [OA 1] * ouverture (mus.) | overture | Ouverture | увертюра | uwertura.

uz’ - employer | use | gebrauchen | употреблять | używać. — uzi - employer | use | gebrauchen | употреблять | używać [FE 16]. — [AK] employer, se servir de, user de | use, employ (vb.). — ... kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo [A 7.1]. ― Ci skribas (anstataŭ „ci” oni uzas ordinare „vi”) [FE 16.2]. Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa [FE 20.21]. [Ili] povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ... [FE 27.3]. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, ... [FE 28.2]. ... en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon „n” ... [FE 28.3]. Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion „je” [FE 29.1]. Anstataŭ la vorto „je” ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio [FE 29.3]. ... ni povas ĉiam uzi la akuzativon [FE 29.8]. Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas [FE 29.10]. La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon [FE 34.1].

uzadi — ... sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la «Fundamento» [A 7.1]. ... ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova [A 8.1]. Sed estas bone uzadi la vorton „je” kiel eble pli malofte [FE 29.2].

uzado — Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj [FE 27.2]. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo ..., povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ... [FE 27.3].

uzanto — ... trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, ... [A 4.6].

uzata — La artikolo „la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj [FE 27.1]. Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo [FE 32.6].

uzateco — Kiam ... tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon [A 1.2]

uz’aĵ’ - outils | furniture | Geräthschaft {de 1901: Gerätschaft} | утварь | sprzęt.

tro’uz’ - abuser | abuse | missbrauchen | злоупотреблять | nadużywać [UV tro]. — Tro-ú-zi [FE 3].

Uzur-o, [OA 4] usure (fin.) | usury | Wucher | usura | usura | usura | usura (fin.).

uzurp’ - usurper | usurp | usurpiren | беззаконно захватывать | uzurpować. — [AK] узурпировать, беззаконно захватывать.