I. Blogeroj al libro

Temas pri tiu ĉi pdf, "Kvindeksep blogeroj pri la Fundamento", Berlino 2012, 270 p. en formato A4. Baze temas pri nura kopio de la blogeroj el la rubriko "0. Fundamento de Esperanto" de mia spaco, al kiuj mi aldonis enkonduketon kaj dorsan resuman varb-teksteton.

Intertempe alvenis unuaj reagoj. Pluraj skribis "dankon, interesa materialo". Unu pli detale reagis:

"La tuto pliboniĝus, se vi preparus ĝin kiel libro-eldonon. Tiu-kaze oni tamen forigu la babilaĉadon ĉirkaŭantan [la blogerojn]. Lingve oni ankaŭ devos glatigi iom. Referencojn al la faka literaturo oni devos enmeti."

Pri la tria punkto mi plene konsentas: Ĉiam oni povas kaj devas fajli la lingvaĵon, sarki erarojn kaj elegantigi mallertajn esprimojn. Sed kion pri la aliaj atentigoj?

II. Blogeroj kontraŭ libroj

Blogeroj, do html-dosieroj, estas du-dimensiaj, libroj unu-dimensiaj. Sub la teksta surfaco de blogero kuŝas multe pli granda fona informo, al kiu oni referencas per ligiloj. Se mi ekzemple parolas pri iu persono tute sufiĉas klarigi "la germana esperantisto Max Butin (1888-1960)". Se leganto volas scii pli pri Max Butin, li aŭ ŝi simple klakas sur la ligilo kaj trovas abundon de pliaj informoj. Simile estas, se mi referencas al iu libro, ekzemple al la vortaro Rusa-Esperanto de Zamenhof de 1889. Kiu volas kontroli, ĉu mi ĝuste citis, simple klakas sur la ligilo kaj legas la originalon.

En libro la ligiloj malaperas, la nomitaj eblecoj kaj travideblo mankas. Mi devus aŭ en la teksto aŭ en piednoto klarigi, kiu estis Max Butin aŭ citi la koncernan teksteron de mia fonto. Du-dimensian tekston oni devus pene imiti per la limigitaj eblecoj de unu-dimensia, nur-sekvenca prezent-maniero tipa por libro. La konsekvenco estus pli-malpli kompleta reverkado, sen ke oni gajnus ian plion da informoj. Do kial oni faru? pdf-dosiero kontraŭe konservas la ligilojn, kondutas do simile kiel html-paĝo.

III. Blogeroj, specifa tekst-speco

Blogero kaj ĉapitro en libro ankaŭ malsamas pro alia aspekto. Blogero devas esti laŭeble konciza kaj mallonga, alikaze oni ne legas ĝin. Pro tio oni formetas ĉiujn aldonajn, nekernajn informojn al la dua ebeno per ligiloj (vertikala disigo de la teksto, vd. sub II.), sed ankaŭ horizontale disigas. Tio signifas, blogero ne emas trakti iun temon komplete, sed nur enkonduki al temo kaj instigi al diskuto. Estas la specifaĵo de blogero, ke oni konservas argumentojn, aspektojn por la - espereble okazonta - diskuto. Blogero laŭdifine estas provizora, nekompleta. Pro tio la komentoj kaj reagoj estas nepraj kaj ne disigeblaj (krom kompreneble simplaj reagoj de la tipo "tre interesa").

Al ĉapitro en libro oni ne povas same kaj tuje reagi. Ĝi do devas dekomence alstrebi komplete kaj iom sisteme trakti temon. Eble oni povas diri, ke blogero redonas dialogon iom kiel en televizia diskuto, dum libro redonas rezulton. Ankaŭ tiu aspekto necesigus kompletan reverkadon. Mi - ekzemple - devus integriĝi la multajn valorajn komentojn pri la rusa aŭ pola, kiujn legantoj donis en reagoj, en miajn tekstojn. Sed denove: kion oni gajnus? Kiom da homoj legus tian libron kompare kun la homoj, kiuj sekvis kaj sekvas mian blogon?

IV. Ĉu aldoni referencojn al la faka literaturo?

Nu, parte tiuj referencoj ekzistas, nome per la ligiloj, forfalantaj en libro (vd. sub II.). Sed estas ankoraŭ alia aspekto. Al kiu leganto helpas, se mi referencas ekzemple al "Ciliga, Paul. Universala Vortaro kaj Oficialaj Aldonoj. En: Franca Esperantisto n-ro 183, majo 1959, p. 51-52". Probable ekzistas eĉ ne dek homoj en la mondo, kiuj povus kaj pretus havigi al si la nomitan artikolon por kontroli miajn asertojn. En blogo mi simpli povas aldoni skanaĵon de la du paĝoj kaj meti ligilojn al ili. Nun ĉiu povas mem kontroli, ĉu mi miskomprenis Ciliga kaj miscitas lin. Legantoj ne simple devas kredi al mi. Kontraste, la nura referenco en libro miaopinie grandparte estas nehelpa, ĉar la artikolo fakte neatingebla por legantoj. Do kial perdi sian tempon per tiaj referencoj?

V. Resumo

Blogeroj kaj ĉapitroj en libro estas malsamaj komunikaj rimedoj. Ambaŭ havas specifajn trajtojn kaj "regulojn". Oni ne simple povas je 1:1 transigi tekstojn el unu komunika mondo al la alia, sed devas pene adapti ilin, sen ke oni gajnus ion pri la traktita temo mem. Pli da homoj oni atingas per blogeroj. Ili pli bone respegulas la nuntempajn lego-kutimojn. Unuflanke koncizeco pri la kerna mesaĝo, aliflanke abundaj eblecoj profundigi sur la dua ebeno, se - kaj nur se - leganto interesiĝas pli detale.

Mi daŭre antaŭĝojas viajn reagojn, komentojn, korektojn kaj kritikojn, do vian - de mi alte aprezitan - "babilaĉadon".