"La primitiva radikaro de Esperanto devenas de la latina, ĝermana, slava kaj greka familioj de la ariaj (hind-eŭropaj) lingvoj laŭ tre malegala proporcio:
1. latinaj etimoj - 84%
2. ĝermanaj etimoj - 14,0%
3. slavaj etimoj - 1,5%
4. grekaj etimoj - 0,5%"
Fonto por tiu aserto same mankas kiel difino de tio, kio laŭ Mattos estas la "primitiva radikaro de Esperanto". Plie mankas difinoj, kio estas ekzemple "latina etimo" kontraste al "slava etimo".
Jen mi notis en transskribo ĉiujn rusajn vortojn, kiuj povus esti eblaj etimoj de la korespondaj esperantaj el la vortaro Rusa-Esperanta (RE 1889) de Zamenhof, troveblajn sur p. 38. Estas la sama, kie ni ankaŭ jam trovis nian tre maloftan vorton fademo.
Estas 47 rusaj (kap-) vortoj sur RE 1889, p. 38. La nombro de la malsupraj, same rusaj vortoj estas 16, do ĉirkaŭ triono. Jes, evidente ili originas en iuj latinidaj lingvoj aŭ la malnova greka kaj la rusa de la epoko de Zamenhof akceptis ilin. Sed ĉu ili penetris Esperanton rekte el tiuj lingvoj aŭ ne simple tra la rusa? Ĉu la asertitaj 1,5% de Mattos aŭ ĉu tamen multe pli alta proporcio?
Rusa |
Esperanto |
komento |
deism |
deism’ |
deism’, sed di’ist’ (!) |
deist |
di’ist’ | |
dekan |
fakultat’estr’ |
franca decan, germ. Dekan |
deklamirovat |
deklam’ | |
deklaracija |
deklaraci’ | |
dekoracija |
dekoraci’ | |
delikatnij |
delikat’ | |
delfin |
delfen’ | |
demagog |
demagog’ | |
demokrat |
demokrat’ | |
demon |
demon’, diabl’ | |
departament |
departement’ | |
depeŝa |
depeŝ’, telegram’ | |
depo |
ten’ej’ |
franca depot [pron. depo] |
deputat |
deput’at’ | komprenita kiel kunmetaĵo! |
despot |
despot’ |
Sign-in to write a comment.