La sistemo de aerigo en okazo de fajro kun siaj kilometroj da tuboj kaj miloj da aer-klapoj, "la mondvaste plej granda tiuspeca kaj mirakla atingaĵo de germana inĝeniera arto" (aŭ io tia) ne jam funkcias kaj certe ne funkcios post tri semajnoj, kiam oni volos solene malfermi la novan flug-havenon Berlin-Schönefeld (BER) je la 3-a de junio 2012. 10.000 gravulojn el la tuta mondo oni invitis, la kancelierino Merkel volis saluti ilin kaj jubili pri germana akurateco kaj fidindeco, ktp. k.t.p.

"Ne sufiĉe sekura sen funkcianta kontraŭfajra sistemo. Ni ne povas riski enlasi milojn da homoj en la halegojn sen aktiva aeriga sistemo". Kia pedanta detalo, aero en la haloj. Nu, tiaj estas germanaj burokratoj. Dum leviĝas la kutima nacia fek-ŝtormo el sud-okcidenta Germanio (Bavario, Ŝvabio) pri la malkompetentaj, ĉiam festenantaj kaj bankrotaj berlinanoj, dum la manpleno de politikistoj, kiuj antaŭ jaroj misdecidis pri la ejo de la nova flug-haveno, estas "tre surprizitaj" kaj anoncas "severajn konsekvencojn" por la planestroj, la averaĝa berlinano faras tion, kion li ĉiam faras en tiaj situacioj, li levas la ŝultrojn kaj ŝercas: "Eble ili simple falĉu la herbon en Tempelhof, tio probable sufiĉos kiel flughaveno por la venontaj jaroj".

Resume: Ĉio laŭ la kutima fluo de la aferoj ĉi-urbete, ĉio en ordo, no pasa nada. Se vi hazarde planis flug-vojaĝon al Berlino meze de aŭgusto eble informiĝu, kien oni flugos vin kaj ĉu la flugo entute okazos. Probable vi alteriĝos en Tegel en la nordo, de kie vi bezonas ĉ. 30 minutojn al la urbo-centro dum de Schönefeld en la sud-oriento facile povas esti horo, depende de la trafikilo (la promesita rapidtrajno de la nova flug-haveno al la urbo-centro ankoraŭ iom - ehem - malfruas ...). Se tio estas tro aventure por vi, simple venu per boato. Ĝis nun oni ne raportis pri problemoj tiurilate.

Tago de la malfermita pordo en BER: Venonta semajnfino 12-a kaj 13-a de majo. Ĝi ja okazos kaj se vi ŝatas grandajn duon-konstruejojn vi certe bone amuziĝos. Se vi apartenis al la 10.000 invititaj gravuloj dum la venontaj tagoj vi ricevos afablan leteron, ke bedaŭrinde ... kaj aero en la haloj ... kaj ... ne, oni ne planas ripeti la festenon en aŭgusto. Oĥ! Snuf!