1. La Tria Listo de Rekomendataj Landnomoj el 2009 (OI 12) eksplicite traktas nur la elementon "Jordanio". Ĝi jam aperis en la Dua Rekomendo pri Landnomoj el 1989 (OI 9), kiun la Tria "anstataŭas". Tiu formo trafe spegulas la ĝeneralan uzadon. Ĉar ekzistas neniu grava kaŭzo devii de ĝi, oni uzu ĝin (unueco pli gravas ol ĉiu ŝajna aŭ eĉ vera "ĝusteco", pli gravas ol ĉiu personaj preferoj aŭ kapricoj).

2. La Dua Listo el 1989 dokumentofine enhavas ĉapitron "Ŝtatnomoj", kiu bedaŭrinde mankas en la Tria el 2009. La subĉapitro Ĉ. havas la titolon "Propraj nomoj de dinastioj". Tie estas notita:

Ĉ. Propraj nomoj de dinastioj
(kun tradukoj al A[ngla], F[ranca] H[ispana])
Haŝima - Hashemite - hachémite - hachemito (-a)
Saŭda - Saudi - saoudite - saudito (-a)

La formo "Saŭda" (ŭ kun hoketo) ne plu estas rekomendata de AdE de 2009. En la Tria Listo troveblas nun "Sauda Arabujo/Sauda Arabio" (u sen hoketo). El tio sekvas, ke la formo kun "ŭ" el 1989 de 2009 estas malrekomendata.

La formon "Haŝima" la Tria Listo ne plu traktas. Kio estas konkludenda el tiu fakto aŭ alivorte, kiel ni devas interpreti la lastan frazon de la unua alineo el la Rekomend(ar)o 2009, nome "Tiu ĉi nova versio anstataŭas la malnovan."? Ĉu same malrekomendo kiel en la okazo de "Saŭda" (kun hoketo)? -- Laŭ mi ne. En 1989 AdE rekomendis la formon "Haŝima". En 2009 ĝi revokis tiun rekomendon. Rezulto estas, ke pri la nomo de tiu araba dinastion nun (denove) ekzistas neniu volo-esprimo de AdE, nek rekomendo, nek malrekomendo. La "konkurado" pri la esperantigo de "Hashemite - hachémite - hachemito" denove estas malfermita kaj ankaŭ la formo "Haŝima" estas allasita.

Oni povas eĉ demandi, ĉu la akademianoj en 2009 rajtis nuligi la rekomendon de siaj antaŭuloj el 1989. Alie ol oficialigoj, rekomendoj principe estas ŝanĝeblaj. Pri "Saŭd-" -> "Saud-" do ne povas esti dubo. Sed AdE ne ŝanĝis la pli fruan rekomendon (ekz. de "Haŝima" al "Haŝemida"), sed ĝi volis nuligi, forigi ĝin, sen rekomendi ion alian.

Tio ne estas tio, kion la Fundamento volas. FdE volas atingi unuecan uzadon de Esperanto. Dubaj okazoj tial estu unuecigitaj. Por atingi tion AdE disponas pri diversaj rimedoj: La plej forta estas oficialigo, t.e. aldono al FdE. Per ĝi vorto (kombinaĵo el senco kaj formo) fariĝas "eterne ĝusta", do neniam plu ŝanĝebla Esperanto. Restas nur neplua uzado, t.e. arkaiĝo (A 8, A 10.4). Malpli forta estas "toler-deklaro". Formo estas ne plu rigardata kiel malĝusta, ĝi libere konkurencas kun oficiala (= Fundamenta) formo (ekz. -io kun -ujo de 1974). Rekomendo estas antaŭŝtupo de aldono al FdE. Se la esperantistoj akceptas kaj sekvas la rekomendon, ekestas interkonsento, ke la rekomendata formo estas "ĝusta". Se la interkonsento fariĝas sufiĉe ĝenerala, la senco-formo-kombinaĵo fariĝas "matura" en la senco de A 7 kaj AdE povas aldoni ĝin (kaj aldonu ĝin) al FdE por krei klarecon (A 3.3).

Ĉiuj kapricaj, surprizaj, ukaz-similaj decidoj estas malpermesataj al AdE. Ĝi devas motivigi siajn decidojn, doni argumentojn surbaze de la valor-sistemo de FdE (A 9). Io tia komplete mankas pri "Haŝima". La plimulto de akademianoj en 2009 sen iu motivo klopodas detrui komencintan evoluon de unuecigo pri la nomo de la araba dinastio. Anstataŭ krei klarecon, ĝi semas dubojn, nome pri la demando, ĉu AdE ekde nun malrekomendas la formon "Haŝim-".

Rezulte la "anstataŭas"-frazo ne povas atingi sian celon. Ĉiuj rekomendoj el 1989, kiuj ne estas eksplicite anstataŭigitaj per novaj rekomendoj kaj ilin ne kontraŭas (ekz. Saŭd- -> Saud-) restas daŭre validaj. La redakcia (do neoficiala) noto en la Dua Rekomendaro ("Atentu, ke la ĉi-sekva dokumento el la jaro 1989 ne plu validas.") estas malĝusta kaj nenion ŝanĝas. Ĉar la formo "Haŝim-" do daŭre estas oficiale rekomendata kaj ĉar ĝi almenaŭ estas tiel bona kiel alternativaj formoj kiel "haŝemida" aŭ io simila, ne ekzistas kialo ne uzi ĝin. Unueco pli gravas ol personaj preferoj.

3. La Dua Rekomendaro 1989 havas jenan ĉapitron, kiu mankas en la Tria Rekomendaro:

B. Teritorioj regataj de diversaj estroj
(kun la UNo-traduko al A.F.H.)
duk-io - duchy - duché - ducado
emir-io - emirate - émirat - emirato
princ-io - principality - principauté - principado
reĝ-io - kingdom - royaume - reino
sultan-io - sultanate - sultanat - sultania

En la Tria estas nur unu ekzemplo, nome "Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj". El la tri penseblaj formoj emirlando, emirujo kaj emirio la Rekomendaro 2009 - malsame kiel tiu de 1989 - do nun rekomendas la formon kun "-lando". Ĉar estas nenio okulfrape malĝusta, "ŝoka" pri ĝi, la esperantistoj akceptu kaj sekvu tiun rekomendon. Kompreneble estus dezirinde, ke ĝi estus ne nur implicita, sed eksplicita ("la nomojn de teritorioj nomataj laŭ ĝiaj estroj oni formu per "-lando", ekz. duklando, emirlando, princlando, reĝlando, sultanlando k.s."). Sed miaopinie tiu (superkonciza) vol-esprimo ankoraŭ sufiĉas.

4. Restas la demando, ĉu oni redonas en Esperanto la prepozicion kutiman ekz. en la angla Hashemite Kingdom of Jordan, franca Royaume hachémite de Jordanie, hispana Reino Hachemita de Jordania kaj aliaj lingvoj. Tiu uzado ne estas internacia. En la germana ekz. estas Haschemitisches Königreich Jordanien (apozicio sen preprozicio) kaj simile en aliaj ĝermanaj lingvoj, ekz. en la nederlanda Hasjemitisch Koninkrijk Jordanië. Aliaj lingvoj uzas ankoraŭ aliajn solvojn, ekz. la rusa adjektivan formon ("Jordania") Иорда́нское Хашими́тское Короле́вство kaj sammaniere en la pola Jordańskie Królestwo Haszymidzkie kaj aliaj lingvoj. Ĉar neniu "ĉiea" internacia formo, "kutima al ĉiuhoma logiko" ekzistas, sed simple diversaj kutimoj, gravas ĉefe la esperanta kutimo.

Ankaŭ pri ĝi ni trovas modelojn en la Tria Rekomendaro pri Landnomoj de 2009, nome "Demokratia Respubliko [nenio] Kongo", "Respubliko [nenio] Kongo". Kaj denove: Ĉar ne ekzistas grava kialo kaj ĉar tiuj modeloj ne estas vere "ŝokaj" aŭ "skandalaj" (ili simple sekvas la modelojn de la ĝermanaj lingvoj, kiujn de jardekoj imitas Esperanto pri tiu detalo), la esperantistoj simple sekvu ilin. Simile ja ankaŭ estas ekz. pri urboj: "la urbo Parizo" ("la ville de Paris"), "Meksik-urbo" (ciudad de México") k.t.p. -- Afero finita. Eble nekutima uzado por parolantoj de la angla, franca, hispana kaj aliaj lingvoj, sed, nu ja, tradicia Esperanto. Ne diskutu, lernu ĝin. Lernante la rusan aŭ polan, vi ja ankaŭ ne diskutus, ĉu estas "senchava", "logika", internacia", ke tiuj lingvoj uzas adjektivan formon en tiuj okazoj. Do kial vi arogas al vi la rajton fari tion pri la solvo de Esperanto?

Resumo: Haŝima Reĝolando Jordanio - kial ne?