Ĝis nun ni konis nur la resumon de la decido en Esperanto Triumfonta de 1923-04-22. Intertempe ni trovis la plenan tekston de 1923-05-12 en Belga Esperantisto. La koncerna parto tekstas:

Lingva Komitato
Cirkulero al la membroj
Parizo, 12 majo 1923.
Kara kolego,
Antaŭ la 31 marto 1923 la L. K. kalkulis 73 anojn. [...] -- 59 voĉdonoj valoris.

Pri la lingvaj demandoj
[...]
Pri la formoj: Jezu’ (kontraŭ Jesu [OA 3 de 1921]) kaj ark’ (kontraŭ arĥ [tiel sen apostrofo]) 34 ilin aprobas; sed la plimulto ne ŝajnas sufiĉa por fina decido; ni do daŭrigos doni la 2 formojn en « Oficiala Radikaro » (kaj plie: Jesuito, apud Jezuito) — La ĝenerala uzado decidos.

[aliaj temoj pri elektoj kaj ofico-daŭro]
Via tre fidela Th. Cart, Prez. de la L. K.
[Belga Esperantisto Maj.-Jun. 1923:9:5-6 (99-100), p. 75]

La nesufiĉa-vortumo referencas al la decido-preparaj notoj de Grosjean-Maupin (GM) en la cirkulero de 1923-02-25, per kiu la demandilo estis dissendita al la LK-anoj. GM kontraŭ la klara preskribo de la Fundamento (A 10.4 kaj plurloke) opiniis, ke LK / AdE rajtas forstreki aŭ ŝanĝi vortojn aldonitaj al la Vortaro Oficiala post 1905 per OA fare de LK. Tial li ekz. pri la vortoj je –arĥ- / -ark- demandis:

„Ĉu ne estus preferinde, doni en Oficiala Radikaro nur unu formon (anarkioanarĥio) — kiun?“,

t.e. „kiun [formon lasi en la Vortaro Oficiala, kiun forstreki]?“. Fono estis OA 3 de 1921, kiu oficialigis (= aldonis al la Fundamento) naŭ vortojn en du formoj kun -arĥ- kaj -ark- laŭ la donita ekzemplo anarĥio / anarkio (kaj pliajn ĥ/k-parojn kiel ekz. kateĥiz- / katekiz-).

Surbaze de tiu prepara cirkulero Cart interpretas la rezulton de la voĉdonado tiel, ke „la plimulto ne ŝajnas sufiĉa por fina decido [pri la demando, kiun formon forstreki]" kaj konkludas: "ni do daŭrigos doni la 2 formojn“.

Laŭ la tiama statuto (art. 22 de la Regularo [1]) necesis kaj sufiĉis malaproba triono de la (en 1923 73-ana) "Komitato" por resendi decido-proponon al AdE. La blokiga kvorumo do estis triono de 73, t.e. 25 voĉoj aŭ inverse por dutriona plimulto necesis 50 aproboj, dum nur 34 jesis. Saĝe la tiamaj LK-anoj do rifutis la provitan lezon de la Fundamento fare de la direktoro pri la Komuna Vortaro Grosjean-Maupin en la arĥ/ark-demando kaj venas al Fundament-konforma rezulto: nur "pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj" (A 10.4).

Pri Jesu' (OA 3) / Jezu' (nur propono) la situacio estis alia. Tie ne temis pri forstreko, sed pri aldono. Miksante la temojn Cart nebuligas la faktojn kaj avar-vorte submetas la formon Jezu' al la sama konkludo "daŭrigi doni la 2 formojn". -- Ĉar la formo Jezu' tiam tamen ankoraŭ ne estis en la Fundamento, LK ne povis ion "daŭrigi"!

Kaj por pligrandigi la konfuzon: En la resumo en ET de 1923-04-22 klare tekstas:

"... ni [Cart] povas anonci:
1. ke la formoj ... Jezu’, ... fariĝis definitive oficialaj. ..."

Surbaze de tio, ni konkludis, ke la formo Jezu' ja estis aldonita al FdE. Sed tri semajnojn poste (12an de Majo), Cart skribas, ke la necesa plimulto por oficialigo de la formo Jezu' ne estis atingita. Kio do?

Sed Cart faras eĉ plian paŝon: En parentezo li skribas "kaj plie: Jesuito, apud Jezuito". La vorto jezuit' (minuskle kun -z-) estas Fundamenta de OA 1 de 1909. Ĝi tute ne aperis en la prepara cirkulero nek en ties voĉdonilo, t.e. la membroj de LK decidis nur pri la formo nova Jezu' apud la formo Jesu', aldonita al FdE du jarojn antaŭe per OA 3, ne ankaŭ pri la formo nova jesuit' apud jezuit' (OA 1)!

******

Kaj nun mia simpla demando al vi: Ĉu en 1923 la formo "jesuit-" (kun -s-) estis aldonita al la Fundamento apud la formo "jezuit-" (kun -z-) de OA 1 (1909)? Kaj ĉu la formo Jezu' estis aldonita aŭ ne?

Alivorte: Ĉu Cart trafe redonas la rezulton de la decido de LK, se li skribas en parentezoj "kaj plie: Jesuito, apud Jezuito"? Aŭ ĉu tio estas nur lia privata opinio / deziro?

Klare estas, la situacio kreita de OA 1 jezuit- (kun -z-) kaj OA 3 Jesu- (kun -s-) estas malkontentiga. Dezirinde estus aŭ ambaŭ per -z- aŭ ambaŭ per -s-.

Ĉu la respondo al "ĉu aldonita jes aŭ ne?" dependas de tio, kiel oni devas kompreni la demandon? Se la demando estis pri konkretaj unuopaj vortformoj la respondo devas esti NE, ĉar la LK-anoj eĉ ne estis demanditaj pri "jesuit-". Se la demando estis pli ĝenerale pri principo de grupoj de vortoj, la respondo povas esti JES. Sed ĉu ĝi estas sufiĉe klara (A 3.3)? Ĉu oni rajtas konkludi, ke se la LK-membroj voĉdonas por Jezu' apud Jesu', ili ankaŭ volas aldoni "jesuit-" apud "jezuit-" al FdE (ĉar senchava tio ja estus, eĉ se neniu ilin demandis pri tiu vorto)?

Aŭ ĉu la neatingo de dutriona plimulto simple signifas, ke la demando estis resendita al AdE kaj tie neniam plu traktita, tiel ke ni ĝis hodiaŭ vivas kun jezuit- kaj Jesu-?

Agrablan cerbumadon - kaj ne retenu viajn ideojn, sed sciigu ilin al ni sube!

P.S.: Se vi volas, vi kompreneble ankaŭ povas simple demandi la nunan "Akademion". - Tie oni certe scias (eble) ... nu bone, eta ŝerco nur.

*****

[1] Art. 22 Regularo (neŝanĝita de 1912):
XIII. Decidoj de la Akademio.
22. La decidoj de la Akademio, kiuj koncernas oficialigon de lingvaj novaĵoj, estas konigataj al la anoj de la Lingva Komitato, por konsulto.
Pri ili, ĉiu ano de la Komitato devas voĉdoni. Se ili ne estas malaprobitaj de pli ol unu triono de la Komitato, ili fariĝas oficialaj.
Se pli ol unu triono de la Komitato malaprobas la decidon, ĝi estas denove pridiskutata de la Akademio.