Jen la artikolo en la Apudmeta Inventaro. Mi tie ĉi ŝanĝas la aranĝon por pli facile ekvidigi la kernon:

  1. estim' - estimer | esteem | schätzen | уважать | poważać.
  2. estim' - estimer | [angla mankas] | schätzen | уважать | powaźać [UV mal’].
  3. estimi - estimer | esteem | schätzen | уважать | poważać [FE 10 mal’].
  4. estimi - estimer | esteem | schätzen, achten | уважать | szanować [FE 26].

Linio 1. estas la enskribo en la Universala Vortaro (UV 1893). 2. estas la artikolo pri mal' en la UV; estim' servas kiel ekzemplo por klarigi mal': estim' - mal'estim' apud bon' - mal'bon'. Nur la angla iras propran vojon: "denotes opposites; e. g. alt' high ― mal'alt' low". Hm, kial?

Linioj 3. kaj 4. apartenas al la Ekzercaro [FE 1898]. Ni do saltis en la tempo kaj retroviĝas kvin jarojn pli malfrue. Ĉe la artikolo pri mal' en § 10 de la Ekzercaro nun ankaŭ la angla havas la ekzemplon de estim' (kaj de bon' - mal'bon'; la ekzemplo de alt' - mal'alt' forfalis): "denotes opposites; e.g. bona good ― malbona evil; estimi esteem ― malestimi despise". Per tio ĉiuj kvin lingvoj nun uzas la samajn ekzemplojn.

En la (supozeble) lasta ŝtupo de prilaboro, en § 26 FE, al la germana traduko estas (prave) aldonita "achten". La Akademiaj Korektoj (1914) akceptis tion, eĉ inversigis "achten, schätzen" (ĉefa signifo laŭ tio do "achten", nur duarange "schätzen"). Nur nun, kiam FE prezentas ekzemplo-frazon, la pola anstataŭigas "poważać" per "szanować". Akademia Korekto pri tio ne ekzistas kaj mi bedaŭrinde nenion povas diri pri la ŝanĝo. La ekzemplo-frazo en § 26 cetere estas (preskaŭ) nia titolo:

- Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus [FE 26].

Ĉar estim' ja servas pro klarigi mal' ni ankaŭ havas du seriojn de mal'estim'. Ili estas identaj, nur la angla, mankanta en UV 1893, en FE 1898 estas aldonita:

  • mal’estim’ - mépriser | [angla mankas] | verachten | презирать | gardzić [UV mal’] ―
  • malestimi - mépriser | despise | verachten | презирать | gardzić [FE 10 mal’].

Kaj FE 33 fine ankoraŭ prezentas frazo-ekzemplon por malestimi:

― Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon [FE 33].

Nekredeble, kiom unu sola vorto povas malkaŝi, ĉu ne? Kiu ŝatas, povas postsekvi en la diversaj eldonoj de la Ekzercaro, kiam prezice la ŝanĝoj okazis. Estas kiel Albault instruis al ni antaŭ preskaŭ duona jarcento (Fundamento, 9-a eld. 1963): En la unua eldono de la Ekzercaro de 1894, p. 9 ankoraŭ 'stas la stato de la UV 1893, t.e. je mal' ni trovas en la angla la ekzemplon de alta - malalta. Sed en la 2-a eld. 1898 ni trovas la staton de la Fundamento de 1905 kun bona kaj estimi. Jen la senŝanĝa 3-a eld. 1900 en la kolekto de inkunabloj, p. 9. Inter 1894 kaj 1898 Zamenhof do modernigis la Ekzercaron. Estas la sama periodo, kiam okazis la reform-diskuto en Esperantisto en 1895. Ĝi devigis lin ankoraŭfoje detale trakribri la tutan vort-materialon. Kvankam li pluevoluigis § 26, li tamen lasis la aliajn trov-lokojn, kiel ili estis en 1893 kaj 1894. Pro tio ni de 1905 havas nekoheran Fundamenton. Se estas duboj, ni prefere (sed ne blinde) baziĝu sur la pli moderna FE 26 anstataŭ la en 1898 jam malaktuala UV 1893.