Haupenthal estas konstanta recenzanto por la german-lingva reta publikigaĵo "Informationsmittel (IFB) : digitales Rezensionsorgan für Bibliothek und Wissenschaft" (http://ifb.bsz-bw.de), recenza organo por bibliotekoj kaj scienco. Tie aperis liaj tri paĝoj kiel pdf-dosiero en la germana.

Multan spacon Haupenthal dediĉas al la aspekto "senakribia" (ne sufiĉe zorga, skrupula, fidinda). Sub tiu titolo kolektiĝas kritikoj pri formalaĵoj (ortografio, mankanta kontrol-legado fare de la eldonejo, mankantaj indeksoj, kaosa listo de referencita literaturo, eraroj pri datoj, personoj, faktoj - el la fratoj de Zamenhof fariĝis liaj filoj ĉe Künzli ktp.). Per "misproporcia" Haupenthal celas, ke la komenco estas superflue kaj troe longa, la fino tro rapid-kura. La aldonaĵoj laŭ li estas superfluaj, ĉar ekzemple jam tradukitaj antaŭ cent jaroj (sed ĉu facile akireblaj?). La prezento fare de Künzli sekvas la konatajn vojojn; entute fakuloj apenaŭ ekscias ion novan, Haupenthal opinias.

Ĉu Haupenthal pravas? Mi ne scias. Mi ĝis nun ne tenis la libron de Künzli en la manoj. Oni ne forgesu, ke Haupenthal probable apartenas al la ĉ. 10 plej bonaj vivantaj konantoj pri Zamenhof. Ĉu, kio por li eble estas bone kaj delonge konataj faktoj, por aliaj eble estas interesaj? Oni ankaŭ konsideru la fonan idearon de Haupenthal, nome, ke Esperanto, same kiel aliaj planlingvoj probable formortos, ke la homaranismo de Zamenhof ne trovis eĥon ĉe samtempuloj, nek entuziasmas nuntempulojn, ke Zamenhof malsukcesis en sia profesio kaj finance dependis dum jaroj de sia bopatro. Maleksplicite Haupenthal do insinuas, kial entute verki pri tia randa, malsukcesinta figuro kiel Zamenhof. "Okupi sin pri tiu lingvo [= Esperanto] kaj eĉ pri ĝia aŭtoro restos afero de malmultaj esoteruloj", Haupenthal konkludas.

Malesperiga recenzo. Ĉu prava? Mi ne scias.