- Nu, en Universala Vortaro (UV 1883) probable, ĉu?

- Ne, tie ne, alikaze mi ja ne demandus.

- Tiukaze verŝajne en la lecion-finaj vortlistoj de §§ 5 - 42 de la Ekzercaro (FE 1898)?

- Denove maltrafo! Divenu plu!

- Hm, laŭ nia listo de evidenteco aŭ "kaŝiteco" trie do en FE ekster la lecion-finaj vortlistoj de §§ 5 - 42, precipe do en la ekzemplo-frazoj, ĉu tie?

- Jes, en la infana serĉ-ludo "varma - malvarma" mi dirus "varmiĝas" (vi alproksimiĝas). Sed kie precize? Ĉu ekzemplo-frazo kiel "Ŝi volas danci [FE 20]"?

- Hm?

- Nu, mi ne longe plu torturu vin: Inter la frazaro de FE estas kelkaj iom specialaj kaj apartaj eroj, nome la "Ekzercoj de legado" en §§ 2 - 4. §§ 2 kaj 3 aspektas tiel:

Al. Bá-lo. Pát-ro. Nú-bo. Cé-lo. Ci-tró-no. Cén-to. Sén-to. Scé-no. Scí-o. Có-lo. Kó-lo. O-fi-cí-ro. Fa-cí-la. Lá-ca. Pa-cú-lo ... [FE 2].

Per tio oni do lernu la ĝustan prononcon de la literoj A, B kaj C kaj kiel distingi ilin de similaj sonoj:

A: Al.

B: Bá-lo. Pát-ro. Nú-bo.

C: Cé-lo. Ci-tró-no. Cén-to. Sén-to. Scé-no. Scí-o. Có-lo. Kó-lo. O-fi-cí-ro. Fa-cí-la. Lá-ca. Pa-cú-lo

Ĉ: Ĉar. ... ktp. ĝis

KV: Ak-vo. Ko-ké-to. Li-kvó-ro.

CK: Pac-ká-po.

Kaj tie do, la dua vorto de § 2 estas "Bá-lo". Kaj tio estas cent-elcente ĉio, kion la Fundamento diras pri la danc-kunveno: "Bá-lo", ne pli, ne malpli. Tre simpla, eble la plej simplaj sonoj de la mondo, kiujn infanoj unue lernas: ba. Tial ĝi enestas FE 2. Sed ĝi ne estas tradukita, nek ie en FE, nek en UV. Tio kompreneble ne estas iu sensacia malkovro. Jam la samtempuloj vidis tion kaj oficialigis ĝin en la Unua Oficiala Aldono (1909) al la Universala Vortaro (kaj poste ankoraŭfoje en la Sepa 1958) [*].

§§ 2 kaj 3 FE kune enhavas 213 tiajn prononc-ekzercojn, § 4 pliajn, kiuj tamen estas skribitaj laŭregule (Citrono. Cento. Sceno. Balau. Ŝanceli ktp.). Inter ili troviĝas pluraj surprizoj, ekzemple la faka termino "sofismo" [FE 4, mankas en UV] kaj tiaj strangaj kunmetaĵoj kiel "Pac-ká-po" - kio ajn tio estu.

-----

[*] Kück en OLEO 2008 klarigas: "La unua aldono aperis en 1909. Kvar jarojn antaŭe la Fundamento estis akceptita kiel leĝo de Esperanto kadre de la Bulonja Deklaracio. La unua aldono ampleksas 806 lingvoelementojn. Aliĝas 55 lingvoelementoj, kiuj jam aperis en la Fundamento aŭ Antaŭparolo al ĝi. ... La listo de la per la unua aldono oficialigitaj vortoj laŭaspekte similas al la Universala Vortaro ...: De la Esperanto-vorto estas donita nur la radiko. Sekvas tradukoj en la francan, anglan, germanan, rusan kaj polan ... . " Kaj tio fariĝis el "Bá-lo" [FE 2] en la 1-a OA:

bal' - bal | ball, dancing | Ball (Tanz) | балъ | bal.

Kück daŭrigas (p. 14). „Krome estas deklaritaj Fundamentaj [per la 7-a OA 1958] la jenaj 47 radikoj (interkrampe: numero de la oficiala aldono, en kiu la koncerna radiko estas listigita): ... “bal' (1)“; ...“.