La indonezia (Bahasa Indonesia) estas normigita formo de la malaja kaj apartenas al la aŭstronezia lingvaro parolata plejparte en Indonezio, kie ĝi estas oficiala. Plej parenca estas la malaja parolata en Malajzio (Bahasa Melayu). Ĝi estas tre malfermita lingvo, kiu adaptis multajn internaciismojn kaj fremdvortojn el la nederlanda, do el la lingvo de la iama kolonia administracio, el la angla, sed ankaŭ el la portugala, el sanskrito, el la araba, ĉina kaj regionaj lingvoj parolata en Indonezio. Ofte ekzistas „propre malajaj“ vortoj paralelaj. Jen ekzemploj de p. 14:

asterisk’o, asterik (*)

asterioid’o, asteroid

astm’o, asma, sakit bengek

astr’o, bintang

astragal’o, tulang ankel, mata kaki

astrologi’o, astrologi

astronaŭt'o, astronot

astronomi’o, astronomi

~at, akh. m. partisip pasif kini, mia kon~o, kenalan saya [...]

ataŝe’o, attache, atase, kedutaan besar [...]

ateism’o, ateismo, tak pe caya Tuhan ktp.

Pro la preskaŭ volapukece riĉa sistemo de afiksoj en la indonezia, radikoj internacie rekoneblaj foje estas iom kaŝitaj en kunmetitaj vortoj, ekzemple deklam’i, mendeklamasikan; deklar’i, mendeklarasikan; dekor’i, mendekor.

Ĉe bazaj vortoj kiel propozicioj aŭ tabel-vortoj kaj tre oftaj vortoj la verketo faras la paŝon de simpla vortlisto al vortaro notante kaj derivaĵojn kaj eĉ frazeologion: ĉi’a, ~maniere, ~vetere (la nekonsekvenca uzo de la tildo tiel en la originalo); ĉi’o, Mi volas aŭ ~on aŭ nenion, Ne~o brilanta estas diamanto, Pli ol~o (tiel), ~potenca, ~pova, ~taŭga (tildo tiel). Simile ekzemple ĉe „de“, „da“ ktp., sed ankaŭ ĉe dat’o, Kiun ~on ni havas?, freŝ~a; daŭri, longe~a.

Eĉ interjekcioj troveblas: „, konj. atau, alternatif, Jes ~ ne? aŭ ... aŭ, ataŭ ini atau itu“; „aŭ!, auh! oh!“ kaj romantikaj maloftaĵo kiel „aŭbad’o, obade, lagu pujian“ (peco verkita por esti kantata honore al amatino je tagiĝo, kp. serenado), eĉ la portugala „saŭdad’o, nostalgia, kenangan“ ne mankas.

Gratulon al la esperanta unuenaskito de grava lingvo, daŭran kreskon kaj maturiĝon!