Pri ĝi ni legas de Otto Haszpra en Budapeŝta Informilo okt. 1981, p. 13: "Fine de majo 1981 okazis en Talinn, Sovetunio, internacia simpozio "The Optimization of Rural Landscapes" (Optimumigo de agraj pejzaĝoj). La resumoj de la prelegoj aperis en aparta kajero "Optimization of Rural Landscapes, Abstracts, eldonita komune de IUCN Committee on the Eco-Development of Cultural Landscapes - CECL -, Ministry of Agriculture of the Estonian SSR kaj Estonian Nature Conservation Society, Tallinn 1981). ... Ĉefine troviĝas kvinlingva "Naturprotekta Terminaro", kiu prezentas la vortoj de la "Multilingual Dictionary of Conservation Terms ...". Tamen oni ripetis nur la anglajn, germanajn kaj rusajn vortojn, forlasinte la francajn kaj hispanajn, kaj aldoninte la Esperantajn kaj estonajn. Kvankam la vortmaterialo ne estas tro ampleksa (ĉ. 140 vortoj), tamen ĝi signifas rekonon al Esperanto fare de seriozaj sciencaj medioj. ..."

Pri la Multlingva Glacia Terminaro, menciita en la sama kajero vd. tie ĉi.

Pri "Multlingva Difina Ekologia Terminaro" de Medvedev kaj Gudskov legu tie ĉi.

Kiu posedas ekzempleron de la citita kajero?