La teknika kvalito de la tajpitaj slipoj estas tiom malbona, ke parton oni ne povas legi, nur diveni. Mankas indeksoj de la tradukitaj lingvoj, tiel ke oni nur povas serĉi surbaze de Esperanto. Ĉar la terminaro en la nuna formo apenaŭ estas manipulebla kaj ĉar mankas laŭfaka divido, malfacilas juĝi, ĉu la selektitaj terminoj iom regule kaj dense kovras la fakon ekologio. Multajn rilatojn ĝi certe havas al la forstista Lexicon Silvestre. La sekretariino de la iama Terminologia Esperanto-Centro (TEC), sinjorino Ankica Jagnjic, jam en 1990 komencis reklavi gin en komputoran datumbazon. Ni tamen nur posedas provversion de la elektronika dosiero kun apenaŭ dekduo da terminoj en malmulte disvastigita, aparte lernenda pro­gramo.

Jen hazarde elektitaj specimenoj (pro manko de Rusa skribo ni ellasas la Rusajn terminojn):

ARIDECO - RUSA TERMINO

Malfekunda [~o ? nelegebla] pro troa sekeco. /PIV/

a. ARIDITY

g. ARIDITÄT(f)

f. ARIDITE(f)

HERBEJO - RUSA TERMINO

Tipo de herba mezofila vegetaĵaro kaj ilia loĝloko, kutime uzata kiel sovaĝa aù kulturata paŝtejo. /4g+Re2+PIV/

a. MEADOW

g. WIESE(f)

f. PRAIRIE(f)

NOKTA FROSTO - RUSA TERMINO

Nokta aŭ frumatena malplialtiĝo de aera temperaturo sub 0°C printempe aŭ aŭtune, kiam taga kaj meza diurna temperaturo estas jam (ankoraù) pli alta, ol 0°C. /4g/

a. FROST

g. FROST(m)

f. PREMIERE GELEE(f)

POLDERO - По́льдер

Ĉemara protektata per digoj marĉa ebeno, kuŝanta malplialte ol maro. /4g/ ...

Mi jam ofte konsilis rezigni en terminaroj je la „nenatura“ skribo de la enskribo-titoloj nur per majuskloj. Tie ĉi pro tio perdiĝas i.a. la Francaj diakritaj signoj (»aridité« ktp.). En »arideco« termino (substantivo) kaj difino (por adjektivo) ne harmonias. Jen baza eraro, nepre evitenda. La referenco al PIV 1970 estas nepreciza: PIV guste difinas »arida«, ne »~eco«. Por la Germana eblus aldoni la ĝe­neralan, nefakan terminon »Trocken­heit«. En »herbejo« „veget­aĵaro“ (3-a persono singularo) kaj „ilia“ (pluralo) ne harmonias. En mia ekzemplero mankas listo de mallong­igoj (4g ?, Re2 ?). Kial ne traduki la terminon »nokta frosto« Germane per »Nacht­frost«?

La interpunkcio en Esperanto estas aparta problemo kun iom „molaj“ reguloj. Sed kial per komo disigi »pli alta, ol 0°C«? Au ĉu nur temas pri tajp-eraro? Probable ne, se oni vidas la (tute tipan) difino-stilon ĉe »poldero«. Komparu kun la PIV-a difino (la referenco cetere mankas): »Kulturebla tereno gajnita el la maro«. Kial ĝi estas tiom pli klara? Ĉar gi komenciĝas per la decida vorto: »poldero« do estas tereno! Bone, kaj krome gi estas kulturebla kaj gajnita el la maro. Kaj malantaŭ digoj kaj ebena kaj tiel plu. Sed unue gi estas tereno au ebenaĵo (ne »ebeno«). Do unue oni diru ĝin: »Marĉa, ĉemara ebenaĵo sub mar-nivelo, protektata per digoj«. Tamen eĉ post reordigo la difino ankoraŭ estas malbona kaj stile kaj enhave. Stile, ĉar „maro“ aperas dufoje en „ĉemara“ kaj „mar-nivelo“ krome subkomprenite trian fojon en „digoj“. Denove komparu kun la pli konciza kaj pli eleganta PIV-a difino! Almenau „ĉemara“ estas superflua kaj forstrekinda. Enhave, ĉar mankas respondo al la demando „kaj al kio ĝi utilas?“ aŭ „kaj kial ĝi estas grava?“ PIV respondas per »kulturebla«. Ekologia vortaro klarigu la ekologian gravecon de poldero: Restadejo por migrantaj birdoj, rezervejo de tiu au alia specio ktp. Kaj plie: Se la lando malantaŭ la digo nomiĝas »poldero«, kiel nomiĝas la lando inter digo kaj maro? Referenco estus dezirinda. En la Germana »poldero« estas »Pol­der«, »Koog« au »Binnen[deich]­land« (nur la unuan la vortaro de Medvedev indikas). La lando inter digo kaj maro nomigas »Außen­[deich]land«, »Buten­land« oder »Vorland«. Neniujn mi trovis en la mezgranda vortaro germana-Esperanto de Krause 1983. Estus do interesa havi termino-proponon por tiu nocio. Sed tie ĉi la ekologia vortaro silentas.

Ni rigardu lastan instruan ekzem­plon, kiel oni ne difinu:

NITROGENFIKSADO - RUSA TERMINO

Kemia fiksigo de atmosfera nitrogeno far diversaj mikroorganismoj, interalie simbiozaj mikroorganismoj, loĝantaj sur radikoj de kelkaj plantoj.

a. NITROGEN FIXATION

g.

f. NITROGEN FIXATION

Bv. unue pripensi momenton, kial la difino estas mankhava kaj klopodi trovi pli bonan por vi mem.

Miaj rimarkoj estus: 1. »fiksi« estas transitiva, devus esti do »kemia fiks(ad)o« (harmonio inter difino kaj termino!); 2. »far« kontraŭas la Akademian decidon (»fare de«!); 3. mallerta ripeto de »mikroorganis­moj« (stilo! Eble: »fare de diversaj, i.a. simbiozaj mikroorg.«); 4. mikroorg. „loĝas“ (? stilo! Eble: vivas, estas troveblaj); 5. La difino enhave estas multe tro neprezica (»diversaj mikro­org. sur kelkaj plantoj«) kaj same kiel ce »poldero« mankas klarigo pri la graveco de la proceso el ekologia vidpunkto. Komparu la difinon el la Usona vort­aro Webster:

nitrogen fixation (noun) [1890-95]

1. any process of combining atmospheric nitrogen with other elements, as used in the preparation of fertilizers and industrial products.

2. this process as performed by bacteria found in the nodules of leguminous plants, thereby making nitrogenous compounds available to the host plants.

En la Angla do ekzistas du signifoj, teknika (1.) kaj biologia (2.). Klarigo estus dezirinda, ĉu en Esperanto estas same. Eble oni referencu al la teknika signifo. Anstataŭ iu nebula esprimo »kelkaj plantoj« Webster pli klare indikas »leguminous plants«. La »thereby«-frazoparto klarigas la gravecon.

Jen ni ankoraŭ komparu klarigon el Germana leksikono, kiu precize difinas la „diversajn“ mikroorganis­mojn sur „kelkaj“ plantoj:

stickstoffoxidierende Bakterien (Stick­stoffbakterien), Bakterien, die Luft­stick­stoff zu Ammonium (NH3) redu­zieren; leben teils frei in Böden und Gewässern (z.B. Azotobacter), teils in Symbiose mit Pflanzen (Knöllchen­bakterien der Hül­sen­früchtler, Strahlen­pilze bei Erlen und Sanddorn).

Kompreneble dependas de la celo, amplekso kaj „profundeco“ de terminaro, kiom da detaloj oni volas aldoni al difino. Faka terminaro tamen estu pli detala ol ĝenerala vortaro kiel PIV. Minimumo do estu iu detal-riĉeco kiel ce Webster.

Pri la etnolingvaj terminoj mi trovis krome: {en} fixation of nitrogen, {de} Stickstoffbindung f, {fr} fixation f de l’azote au fixation d’azote, {it} fissa­zione dell’azoto. Franca »nitro­gen fixation« tre probable estas malĝusta. Laŭ la modelo de la Latinidaj lingvoj oni kompreneble povas formi la terminon {eo} fiksado de nitrogeno apud »nitrogen-fiksado« (pro klareco prefere kun disigo-streko).

Resume la vortaro ŝajnas al ni nepre prilaborenda pro neglekto de eĉ bazaj reguloj de difinado, grama­tiko, stilo kaj aranĝo. Ĝi nepre ekhavu pli klaran profilon de ekologia termin­aro, traktante ekologiajn aspektojn en la difinoj.

(laŭ la faka periodaĵo Terminoteko 5-a jaro, 1995, n-ro 2 (12), p. 49-52; ĉu la Ekologia Terminaro de post 1990 estis plibonigita kaj daŭrigita mi ne scias; en la reto mi bedaŭrinde ne trovis ĝin.)

Kaj jen komenco de la Esperanta indekso:

absorbeco de pedo - absorbita radialo - adaptado - acidofiloj - adaptaĵo - adapteca radiado - aerobiaj organismoj - aerofitoj - aerizo de edafo (pedo) - agrocenozo - agrokultura sistemo - aklimatizado (alklimatigo) - akva bilanco - akva maldiafaneco - akva (hidrologia) reĝimo - akvodislimo - akvodislimo de subteraj akvoj - akovkolektejo - akvoprovizeco - akvorezervejo - akvotena kapacito de edafo (pedo) - akvujo - albedo - aloĥoroj - aloĥtoloj - alta akvo - altecvegetara zono - altituda zoneco - amasmorto - amfibiontoj - anabiozo - ktp.

Kiel ofte estas kombino el tre fakaj vortoj (anadromaj fiŝoj = (ru) aиадромы, anadromije ... (en) anadromous ... (de) anadrome ... (fr) ... anadrômes, fiŝoj, migrantaj por reproduktiĝi [prefere "por sin reprodukti"] el maro en riverojn) unuflanke, kaj tre ĉiutagaj laikulaj vortoj aliflanke (akvodislimo, akvujo = en ekologia senco ne iu sitelo aŭ kruĉo, sed "konstanta aŭ portempa akumulejo de akvo en naturaj aŭ artefaritaj malaltaĵoj de reliefo", water body, Wasserkörper, pièce d'eau, bassin, reservoir). Kiu faros ĝin facile alirebla por ĉiuj?