Vapor-lokomotivoj ne plu fajfas, vagonaroj ne plu grincas, homoj ne plu hastas. Peza silento kaj soleco kovras polvajn platformojn. Jen kaj jen malnova afiŝo atestas pri pli viglaj tagoj. Varmego dancetas super feraj vojoj, kiu plu neniun transportas. Melankoliaj memoroj pri juneco kaj io perdita. Dolĉa kor-malvasto - saŭdado.

Ĝuu la fotojn de perditaj stacidomoj en Brazilo en la galerio de Fernando Pita, el kiu mi prenis la apudan foton.