Same kiel aliaj bazaj principoj, ekz. la principoj de unueco, de netuŝebleco, de leĝeco, de klareco k.a., ankaŭ la principo de samrangeco estas klarigita plurloke en FdE aŭ pli ĝuste en ĝia Antaŭparolo (miaj substrekoj):
_______________________________________________________________________

[2] Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro » [A 2.1]. Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi [tri] leĝoj [A 2.2]; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto [A 2.3].
________________________________________________________________________

Du frazoj, aŭ frazo kaj du duonfrazoj, en kiuj ni kvarfoje (!) legas la saman informon: "Tri verkoj" estas leĝdonaj. Ĉu ekzistas iu eĉ plej malgranda atentigo, ke unu inter la tri havas malpli altan statuson, ke iu inter la verkoj estas prioritata al la du aliaj? -- Ne! Ĉiuj tri tute samrange estas "leĝoj" por Z kaj estu "leĝoj" por ni.
________________________________________________________________________

... la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro [kaj do al ties "tri verkoj"] [A 3.3].

... ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro [kaj do en ties "tri verkoj"], devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro [kaj do kontraŭ ties "tri verkoj"], devas esti rigardata kiel malbona, ... [A 3.4].

Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel oficialaj [A 3.5] [ĉio alia, eĉ se verkita de Z mem nur "privata"].
________________________________________________________________________

"La supre nomitaj tri verkoj" estas egale oficialaj (nome "leĝoj"), sen iu distingo laŭ la speco "unu pli, alia malpli". La triopo estas unu tutaĵo, kiu kontrastas kun ĉiuj aliaj "privataj" verkoj. La triopo estas nove kunbindita en "unu libro", kiu nomiĝas "Fundamento de Esperanto". Pliajn kvin fojojn (!) la informo estas ripetata, ke la "tri verkoj" estas samrangaj.
______________________________________________________________________

[4] Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj [A 4.1].
______________________________________________________________________

Kaj en la sekvanta alineo ankoraŭfoje la ĉiam sama informo "tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro", kiu havas la titolon "Fundamento de Esperanto". Laŭ mia kalkulo 10 fojojn la sama ideo! Ĉu oni povus ankoraŭ pli klare esprimi ĝin? Ĉu oni iel povas miskompreni tion? Ne kaj ankoraŭfoje NE! --

Kaj tamen la Akademio faris! La tuta "oficiala" vortteorio de Esperanto baziĝas sur malobeo al, lezo, ignorado, forŝovado, rompo de la principo de samrangeco. Notu bone: La teorio de vortfarado, la kerno de Esperanto, ne iu bagatelo kiel "ambaŭ" aŭ "la ambaŭ", kiu ĉefe taŭgas kiel instru-materialo.

Nu, sed tion ni vidos alian fojon en blogero kun kelkaj testdemandoj pri la principo de samrangeco.