I.

Estas facilaj demandoj, ĉar la Fundamento plurloke eksplicite respondas ilin. Sufiĉas legi la Antaŭparolon (miaj substrekoj):
_______________________________________________________________________

... la aŭtoro de Esperanto [Z] decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn [Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro - FG, FE, UV], kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro [A 3.3]. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem [A 3.4]. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel oficialaj [A 3.5]; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj - se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero - povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga [A 3.6].
_______________________________________________________________________

Tio estas nur ripeto kaj detaligo de la preskribo el la "Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo", la t.n. Bulonja Deklaracio (BD 1905). Tie ni legas en inversigita sinsekvo:
_______________________________________________________________________

[BD 4.3] La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.
[BD 4.2] Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan.
[BD 4.6] Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.
______________________________________________________________________

Rezulto do: Zamenhofa uzado ("stilo") estas nur rekomendata modelo, imitinda nur, se ĝi efikas unuecige (plej supera principo de FdE, A 1.1 kaj multloke). Ĝi neniam povas ŝanĝi aŭ eĉ nuligi (nuligado estas plej akra formo de ŝanĝo) regulon aŭ modelon de la Fundamento mem, kiu ĉiam havas prioritaton.

Kial tio estas senchava? Ĉar homo povas erari, sed FdE ne eraras. Ĝia enhavo estas laŭdifine, t.e. laŭ interkonsento de la esperantistoj, senerara, "eterne ĝusta" Esperanto.

La Antaŭparolo klarigas tion jene:
_____________________________________________________________________

"Tiujn ĉi tri verkojn [FG, FE kaj UV] la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj [A 2.2]" [kursivoj en la originalo, substrekoj de mi]
_____________________________________________________________________

El la vortumo "almenaŭ konscie" sekvas, ke nekonscie Z tamen eble ja "pekis" kontraŭ la "leĝoj" de FG, FE kaj UV.

La "ideo" (principo), ke "la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li [Z], sed al tiu ĉi libro" (A 3.3) estas la instruo el la sorto de Volapuko. Ties inventinto Schleyer rezervis al si persone ĉiujn prilingvajn demandojn - defio, kiun li ne povis mastri (nek povus mastri iu alia homo). Kontraste al Schleyer, tre realisme kaj saĝe agis Zamenhof. En la Bulonja Deklaracio li skribis:
_____________________________________________________________________

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco [nome jam en la Unua LIbro (UL 1887)] rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas « nenies propraĵo », nek en rilato materiala, nek en rilato morala [BD 3.1].
Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj [BD 3.2]; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo [BD 3.3].
______________________________________________________________________

Nu, kaj la plejplej "plej bona kaj talenta verkisto" de Esperanto estas ... Zamenhof. Li estas la numero 1 inter la "spiritaj mastroj".

Konsekvenco el la ĝisnunaj konstatoj estas hierarkio de aŭtoritateco de l' fontoj, nome:
  1. Bulonja Deklaracio (BD - deviga)
  2. Ties "anekso", la Fundamento de Esperanto kun ĉiuj oficialaj aldonoj (FdE 2007 - deviga)
  3. La verkaro de Zamenhof (Z - rekomendata, se ĝi efikas unuecige)
  4. La plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj (rekomendata, se ili efikas unuecige); al ili ankaŭ apartenas rekomendoj kaj aliaj tekstoj de AdE, kiuj ne estas oficialaj aldonoj (la oficialaj aldonoj apartenas al ŝtupo 2, nome FdE)
  5. Ĉiuj aliaj esperantistoj.
II.

Ni apliku tiujn ekkonojn al la detaldemandeto pri "ĉu ambaŭla ambaŭ?".

1. Unue ni devas trovi ĉiujn trafojn en la tuta FdE, do ekz. ne nur tiujn en UV. Tiu "principo de samrangeco" de FG, FE kaj UV ofte estas malrespektata, kaj estis tia en la pasinteco eĉ ankaŭ de AdE, ĉar mankis verko facile konsultebla, kiu enhavas tiajn informojn. Ili nun estas troveblaj en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK II):
_____________________________________________________________________

ambaŭ - l’un et l’autre | both | beide | оба | obaj [UV]. — ambaŭ - l’un et l’autre | both | beide | оба | obaj [FE 11]. — [AK] l’un et l’autre, tous deux — [RE]. — ... ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili [FE 11.2].
_____________________________________________________________________

Rezulto: Kiel tre ofte, FdE ne prezentas rektan respondon al nia demando.

2. Due ni serĉas en la verkaro de Z. Ni jam scias, ke Z en 1906 (plurfoje) uzis la formon "la ambaŭ" en teksto pri la tiama Centra Oficejo. Plej gravaj por lingvaj demandoj estas liaj Lingvaj Respondoj (LR), ĉar en ili li eksplicite okupiĝis pri neklaraj detaloj pri "ĝusta" Esperanto (kaj ne nur uzis la lingvon por esprimi sin pri iuj aliaj temoj). Kaj fakte ekzistas LR pri precize nia temo el 1911 (ankaŭ ĝi estas notita en BK II):
_____________________________________________________________________

LR 121 A (1911) [Pri „ambaŭ“]: „Ambaŭ“ signifas: “ĉiuj du”, t.e. ĝi estas uzata anstataŭ “ĉiuj”, kiam ni parolas nur pri du personoj aŭ objektoj. Tial la konjunkcian uzadon de “ambaŭ” en la frazo “ni loĝas en Londono ambaŭ en somero kaj en vintro” mi trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri: “kiel en somero, tiel ankaŭ en vintro”, aŭ “ne nur en somero, sed ankaŭ en vintro”). Kvankam mi ofte uzis la formon „la ambaŭ“, tamen mi opinias nun, ke pli logike estas uzi la vorton “ambaŭ” sen artikolo. [LR 121 A. Respondo 54, Oficiala Gazeto, Dec. 1911:4:6 (39), p. 221].
_____________________________________________________________________

Rezulto: Malgraŭ la uzado de "la ambaŭ" en 1906, Z poste (nome en 1911) rekomendis uzi la vorton "ambaŭ" sen artikolo.

3. Ĉar la rekomendoj de Z estas ne devigaj, sed nur "imitindaj" [BD 4.6] kiel "modeloj" [A 3.6], se ili plifortigas la unuecon de Esperanto, ni devas ankoraŭ esplori la uzadon ĉe la "plej bonaj verkistoj" (BD 3.3). Tio antaŭ ĉio estas rekomendoj de AdE kiel institucia posteulo de Z. Rekomendo de AdE aŭ ĝia antaŭulo LK (1905-1948) pri la temo tamen ne ekzistas. Tio nun estas facile konstatebla en la kolekto de ĉiuj Akademiaj decidoj en BK III (aperonta).

La sekva (sub-) ŝtupo en la "hierarkio de aŭtoritareco" estas la gvidaj gramatikoj kaj vortaroj. Se ni ekz. kontrolas en PIV 2005, ni trovas du rimarkojn en la artikolo pri ambaŭ, kiuj estas nenio alia ol parafrazo de LR 121 A de 1911. PIV 2005 do akceptas la rekomendon de Z kaj mem proponas ne uzi la artikolon antaŭ ambaŭ. Se ni daŭrigos nian esploron en aliaj konsultverkoj (ekz. en PAG kaj PMEG) aŭ lernolibroj, ni ĉie trovos tiun saman rezulton. La uzo de jardekoj estas tre unueca (ambaŭ sen artikolo).

Rezulto: Ekzistas (silenta) komuna interkonsento de la esperantistoj, ke ambaŭ sen artikolo estas ĝusta Esperanto. Miaopinie ĝi estas tiel nedisputita, ke AdE eĉ povus aldoni la regulon al FdE por krei klarecon.

Respondo al la demandoj:

1. La uzado de "la ambaŭ" fare de Z el 1906 ne estas "leĝdona" por ĝusta Esperanto.
2. Estas ĝuste diri "... mia rilato al ambaŭ komitatoj" (sen la artikolo la). Tiu formo estas la nuntempe ĝenerale kaj komune akceptita formo; la formo kun la artikolo estas niaepoke malrekomendinda kaj evitinda arkaismo.
3. Vd. supre en parto I.