Mi tie ĉi ne volas prezenti ĉiujn argumentojn, sed nur instigi vin al kelkaj simplaj konsideroj.

Kio la Fundamento ne estas?

FdE priskribas mem, kio ĝi estas kaj kio ĝi ne estas:

"La « Fundamento de Esperanto » tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto [A 5.1]."

Kio la Fundamento do estas?

"Sed la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, [...], de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, [...] [A 5.4]. La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco [de Esperanto] [A 5.5]."

FdE do estas "konstanta gvida dokumento" aŭ "konstanta kontrolilo" pri "ĝusta" Esperanto, kiu havas "eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco" (A 4.6). Ĝi dokumentas, fiksas la ĝisnunan "silentan interkonsenton de ĉiuj esperantistoj" pri ĝusta Esperanto (A 3.3, A 2.1) en skriba formo. Gramatikon, Ekzercaron kaj Universalan Vortaron Zamenhof "rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj" (A 2.2). Kaj plue "li esperas, ke [...] ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto" (A 2.3).

Baza leĝo do, alivorte (lingvo-) konstitucio, kiu difinas la ĝeneralan, komunan interkonsenton de la esperantistoj pri ĝusta kaj malĝusta Esperanto.

Nu bone, sed kiel tio rilatas al la Kromdeklaro?

La nomformo "Vaŝington" estas uzata en la 1a eld 1894 de la Ekzercaro kaj idente en la definitiva 2a rev. eld. 1898, kiu fariĝis la Fundamenta, en jena frazo pri la nombroj kaj pli konkrete la dato:

"Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua [FE 12.19 - mia substreko]."

Ĝi estas skribita en la sama skribo kiel ĉiuj aliaj vortoj, do ne elstarigita kiel iu fremda elemento ekz. per kursivoj (en la tuta esperanta teksto de FdE ne ekzistas iuj fremdaj elementoj). Ĝi estas transprenita en adaptita formo el la Dua Libro (1888), nia "pra-Ekzercaro":

"Georgo Vaŝingtono estis naskita la dudek duan Februaron (aŭ: je l’ dudek dua Februaro) de l’ jaro mil sepcent tridek dua [DL 3.6 - mia substreko]."

La nomformo "L. ZAMENHOF." estas la subskribo de la Antaŭparolo (A 11.3), skribita nur per majuskloj.

Kiel probable estas,

  • ke Z en "la" baza verko pri la ĝusteco de Esperanto uzis "nomformon nur parte esperantigitan", do vorton en iel neĝusta Esperanto?
  • ke Z en la fundamento de la lingvo uzis vorton en iel neplena Esperanto, sen averti nin per aparta skribo aŭ noto, ke temas pri vorto iel ekster ĝusta Esperanto?
  • ke Z adaptis la fremdlingvan formon "Washington" nur duone al la lingva sistemo de Esperanto - anstataŭ aŭ lasi ĝin en la - facile rekonebla - fremda formo aŭ adapti ĝin plene per aldono de apostrofa streketo?
  • ke Z reverkis FE 1894 surbaze de DL 1888, tamen intence ŝanĝinte multajn lingvo-detalojn, kaj ke (nur) la ŝanĝo de la formo Vaŝingtono (1888) al Vaŝington (1894) laŭaserte ne estu intencita? Ne intencita, kvankam la uzo de propraj nomoj sen o-markilo kaj sen apostrofo fariĝis jam kutima en Esperanto en la kvin ĝis ses jaroj, kiuj pasis depost DL 1888?

Ne, ne, estas tre, tre neprobable, ke la klarigo de la Kromdeklaro 2013 trafas. La klarigo de Albault en OA 8 de 1974 multe pli forte konvinkas.

Konsekvenco: Se ni kun OA 8 akceptas, ke propraj nomoj ne nur povas malhavi la o-markilon laŭ R 16, sed ankaŭ la apostrofon, la formoj Zamenhof kaj Vaŝington estas plene esperantigitaj. Tial ni aŭtomate scias, kiel akcenti ilin laŭ R 10, nome Zamenhóf kaj Vaŝingtón, tute same kiel Zamenhóf' kaj Vaŝingtón' (kun apostrofoj) aŭ Zamenhófo kaj Vaŝingtóno. Kaj same Ŝillér-o, Ŝillér' (kun apostrofo), Ŝillér (sen apostrofo). Ke en la germana oni malsame akcentas la unuan silabon (Schíller), ne gravas. La germana havas siajn regulojn, kaj Esperanto siajn proprajn.

Se la nomoj estas nur "parte esperantigitaj", kiel ni akcentu ilin?

Plia konsekvenco: La klarigo de la "licenca ellaso de la apostrofo ĉe propraj nomoj" ankaŭ solvas la longan diskuton pri virinaj nomoj je -a, kiel en Marta (traduko de Z el la pola): Martáo → Martá' (kun apostrofo) → Martá (sen apostrofo). Kaj same Martináo → Martiná' (kun apostrofo) → Martiná (sen apostrofo), Renatáo → Renatá' (kun apostrofo) → Renatá (sen apostrofo) k.t.p.