Andy Անդրանիկ's articles

  • Ho Maria!, fratino Act

    - 06 Dec 2008 - 2 comments
    "Sister Act": Jen unu el miaj ŝatataj filmoj pro la koruso kaj la komedio! Mi multe ŝatas la korusajn kanzonojn, kaj certe tiu ĉi koruso estas bona kaj tre sprita, mi multe ĝuas ĝin!

  • Nova Kanto! leginda priesperanta poemo.

    - 02 Dec 2008 - 2 comments
    Jen belega esperantisma poemo kiun mi legis unuafoje en 2005 kiam mi aĉetis la Fundamentan Krestomation. De tiu tempo ĝi estas unu el miaj plej ŝatataj priesperantaj poemoj. NOVA KANTO Ho! eksonu nova kanto Pri la lingvo Esperanto, Pri ligil' internacia, Revo nia, amo nia! Kreitaĵ' la plej mirinda, Vere estas ĝi laŭdinda De verkistoj, de poetoj, En poemoj kaj odetoj,…

  • Eklezio de Zamenhof de la homaranoj de la modernaj tagoj

    - 30 Nov 2008 - 6 comments
    Hieraŭ mi parolis kun amiko pri tiu ĉi temo kaj mi dum iom longa tempo mi ne emis verki pri tio ĉar mi estis iom dubema. Tamen mi decidis verki! De longa tempo mi esploras pri religioj, sektoj kaj ideologioj kiuj ne estas tre konataj (aliaj jes) kaj kiuj nuntempe kreskadas pli ol kutime pere de la misiioj kaj senlacaj misiistoj ĉefe en triamondaj landoj. Unue mi volas klarigi ke tio nur estas hipotezo, sed objektiva! Jam frue en la pasinta jarcento multaj sektoj aperis kaj ili gajnis…

  • Langotordiloj en esperanto!?

    - 27 Nov 2008 - 3 comments
    De iom longa tempo mi parkerigis kurtan langotordilon en esperanto (bedaŭrinde mi forgesis eron de la langotordilo) , de tiu tempo mi ŝatas uzi ĝin ĉar kelkaj homoj surpriziĝas kiam ili aŭskultas ke tio ekzistas en lingvo parolata de "neniu homo". Mi ege scivolas xu ekzistas eldonaĵo pri langotordiloj aŭ en la reto ekzistas paĝo pri ili. Mi dankas al ĉiuj kiuj informos min!

  • Historio: mia plej ŝatata vorto!

    - 26 Nov 2008 - 2 comments
    Historio estas eble mia plej ŝatata vorto, mi ĉiam serĉas la historion pri ĉio kion mi ekscias, pri urbo(j) kie mia(j) amiko(j) loĝas...Hodiaŭ post ne dormemo mi volis serĉi ion en la reto sed mi ne sciis pri kio kaj mi ekpensis pri la 26an de novembro: Ĉu io speciala okazis ĉi-tage en la historio? Mi pensis: "Eble ne, ĉar mi neniam aŭskultis pri gravaj okazintaĵoj dum tiu tago!" Mi skribis la vortojn en la gugloserĉilo kaj alklakis, mi eniris en la hispanlingvan vikipedion kaj ek! mi trovi…

  • Bela tajvana kantistino!

    - 24 Nov 2008
    Jolin Caj (Tsai) estas tre bela kantistino el Tajvano, mi multe ŝatas ŝiajn kanzonojn! Ankaŭ vi ĝuu ŝin! Mia plej ŝatata kanzono: "Amo, Amo, Amo" es.youtube.com/watch?v=QD4LYG-TP0I

  • Alia lingvo malaperis, la ejaka

    - 19 Nov 2008
    La ejaka, origina lingvo el la centra regiono de Alasko, ĵus mortis kun ĝia lasta parolanto, 89jara virino nomata Marie Smith Jones. Dum 15 jaroj ŝi estis la sola parolanto de tiu lingvo, io kion ŝi alfrontis kun granda respondeco komplilante vortaron en kunlaboro kun la Alaska Universitato. Danke al ŝi la lingvo ĝis certa punkto ne tute mortis ĉar ĝi restos por ĉiam en la registro de la homara memoro. Domaĝe ke en aliaj okazoj tio ne povis okazi. fonto: www.labrujulaverde.com

  • Al la fratoj!

    - 17 Nov 2008 - 4 comments
    Jen bela poemo verkita de Zamenhof en la frua komenco de la movado (1889). Laŭ mi ĝi restas tre aktuala kaj plena de eperantisma fervoro. Tamen kelkaj esperantistoj konsideras ĝin religieca kaj ne multe ŝatas ĝin. Tute male, mi kiu dum longaj jaroj vivis en religiaj medioj mi estas tre idealisma kaj kiel diras emblemo "Esperanto: pli ol lingvo, idealo". Forte ni staru, fratoj amataj, por nia sankta afero! Ni bataladu kune tenataj per unu bela espero! Regas ankoraŭ nokto sen luno,…

  • Memoroj de la Infanec', ĉu Fantomoj de la Pasintec'?

    - 13 Nov 2008
    Mia infaneco! Kiel komenci? Kion diri? Kion silenti? Tiu ĉi temo estas oftege analizata kaj debatita kaj de kubanoj kaj de "eksterlandanoj" kiuj laŭ ilia politika pensmaniero prijuĝos. Tamen mi, kvankam malferma kontraŭkomunisto eĉ en Kubo mem, mi ne rakontos el ia ajn politika vidpunkto. Nur el mia propra vivosperto. Mi naskiĝis en Kubo en 1985 kiam ankoraŭ malgraŭ la kreskanta ekonomia krizo de Sovetunio ĝi subtenis Kubon kaj al ni mankis nenio. Ki am mi estis kvinjara infano la…

  • Bela teksto tradukita al 802 lingvoj!

    - 13 Nov 2008
    La Sanktaj Bahaaj Skriboj estas multegaj, pli ol cent volumoj nur de Bahá'u'lláh. Multaj el ili ankoraŭ ne estis tradukitaj kaj restas en la persa aŭ araba lingvoj. Tamen ekzistas multaj verkoj de la Profeto kiuj estas tradukitaj al multaj lingvoj. Kiel ekzemplo tiu ĉi suba tekstero kiu estas en 802 lingvoj de la mondo. Estu malavara en prospero kaj danka en mizero Estu inda je la Fido de via najbaro kaj alrigardu lin kun vizaĝo luma kaj amika. Estu tre…

  • Mi malŝatas la anglan!

    - 11 Nov 2008 - 17 comments
    “Ligas min al Esperanto amikeco, Ĉar dum mia vivo mi akiris multoble pli da veraj amikoj per Esperanto ol per mia denaska lingvo" William Auld Antaŭ ol komenci mi volas pardonpeti al la anglalingvaj kaj/aŭ angloŝatantaj ipernity-aj esperantistoj kiuj ofte vizitadas mian paĝon. Kiam mi diras ke mi malemas (por ne diri malami) la anglan estas en la plej radikala senco de la vorto. Jen eta historia skizo: Mi…

  • 12an de novembro: Naskiĝtago de la Gloro de Dio!

    - 10 Nov 2008
    "La tago alproksimiĝas kiam ĉiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon. Kiam tio estos atingita, ĉiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ eniros en sian propran domon..." Bahá'u'lláh La 12an de novembro estos la naskiĝtago de la Fondinto de la Bahaa Kredo, Bahá’u’lláh (pr. baha’ ola’) -La Gloro de Dio-. Li estas la Profeto plej universala pro lia misio kaj mesaĝo: la unueco, amo kaj justeco; tamen ne multe konata ekster la tutmonda 6-miliona bahaa k…

  • En un Hospital Japonés (hispanlingvaj ŝercoj pri japanaj nomoj)

    - 08 Nov 2008 - 2 comments
    Mi bedaŭras ke mi ne povas traduki tiun ĉi ŝercaĵon por nehispanparolantoj ĉar ĝi perdos la humuran signifon. Sed mi invitas/defias humurajn esperanto-p arolantojn fari la samajn ŝercojn per uzado de esperantaj vortoj: Ek! Clínca: Aki Temato * Director de la Clínica: Dr. SEKURO KETEKURA * Medicina preventiva: Dra. TAMUMAL KELOSEPAS * Urgencias: Dr. TAKURADO YAMIMMO * Neumología: Dra. TUTOSE MUFUEHTE * Laboratorio: Dra. TEMIRA TUKAKA…

  • Neciklopedio: libera de enhavo en Esperanto!

    - 16 Oct 2008 - 2 comments
    Mia unua artikolo en mia blogo temis pri vikipedio kaj ĝia graveco por nia komunumo. Kaj jen mi volas prezenti alian al ĉiuj kiuj antaŭe ne sciis pri ĝi same kiel mi Antaŭ nelonge kaj tute hazarde mi trovis interesan vikion nomata Neciklopedio! Ĝi estas tre amuza ĉar temas pri ŝercoj, humuro kaj parodio, ĝis nun, ĉefe el nia verdeta mondo. Jen ĝia sinprezento: Bonvenon al la Neciklopedio kiu estas enciklopedio libera de enhavo en Esperanto! ( Vikipedio estas parodio…

  • 12an de oktobro: Tago de la Hispaneco.

    - 11 Oct 2008 - 6 comments
    Morgaŭ estos celebrata en Hispanio , Nacia Tago, Tago de la Hispaneco. Tiu tago memorigas kiam Kristoforo Kolumbo finfine elŝipiĝis en novan kontineton, la onta Ameriko. Iom poste komenciĝis la konkero de tiuj teritorioj malkovritaj unue de Kolumbo kaj poste de aliaj hispanoj kune kun la katolika eklezio. Ĉu hispanlingvaj amerikaj landoj ankaŭ devas celebri ĝin? Kion celebri? Ĉu la konkero de la "Nova Mondo" de Hispana Imperio? Ĉu la barbara amasmurdado kontraŭ amerikaj indiĝenoj? Kial ne pa…

  • La 10an de Oktobro 1868: La plej glora dato de la kuba historio

    - 09 Oct 2008 - 2 comments
    La 10an de oktobro de la jaro 1868 estas unu el la tagoj plej memorindaj kaj gloraj por la kuba popolo. Ĝi estas la referenc-tago por la komenco de la sendependentismaj bataloj kontraŭ la hispania kolonio por libera kaj suverena Patrio. Dum tiu ĉi tago, Carlos Manuel de Céspedes, Patro de la Kuba Patrio, ekribeliĝis kontraŭ la Hispana Krono en lia bieno “La Demajagua”: “Civitanoj – diris Céspedes–, ĝis tiu ĉi momento vi estis miaj sklavoj. Ekde nun, vi estas tute liberaj kiel mi. Kubo bezon…

  • Mi kaj la eŭska lingvo!

    - 01 Oct 2008 - 12 comments
    Okaze de la Internacia Kino-Festivalo San Sebastián (Eŭskio) mi vojaĝis per aŭtomobilo de Madrido al Euskal Herria (Eŭskio). Tiu ĉi eta lando en la hispana nordo tre ravis min. Ĝia naturo estas tre bela, verdega kaj la arkitekturo malsamas al la resto de la lando. Ankaŭ la lingvo diferenciĝas de la aliaj iberiaj lingvoj. La eŭska lingvo aŭ vaska ne similas al la aliaj kio ĉarmis min multe kaj mi decidis eklerneti la lingvon por almenaŭ diri kelkajn vortojn en la vendejoj kaj trinkejoj. Sed, kia…

  • Ĉu Esperanto postvivos la 21-an jarcenton?

    - 12 Sep 2008 - 12 comments
    Laŭ Unesko la duono de ĉiuj lingvoj parolataj en la tuta mondo ( ĉ. 6.000) estas grave minacataj kaj multaj el ili malaperos je la fino de la 21a jarcento i.a. pro la usona globaliĝo, malriĉeco de la landoj kiuj ne povas evoluigi iliajn lingvojn pere de amaskomunikiloj, eldonado ktp; malagnoskado de la registaroj de lokaj lingvoj. Multaj el ĝiaj parolantoj estas dulingvuloj kaj multfoje ne instruas la lingvon al la idaro ĉar la unua estas "pli grava ol la dua". Esperanto ankaŭ apartenas al la gr…

73 articles in total