Historio estas eble mia plej ŝatata vorto, mi ĉiam serĉas la historion pri ĉio kion mi ekscias, pri urbo(j) kie mia(j) amiko(j) loĝas...Hodiaŭ post ne dormemo mi volis serĉi ion en la reto sed mi ne sciis pri kio kaj mi ekpensis pri la 26an de novembro: Ĉu io speciala okazis ĉi-tage en la historio? Mi pensis: "Eble ne, ĉar mi neniam aŭskultis pri gravaj okazintaĵoj dum tiu tago!"

Mi skribis la vortojn en la gugloserĉilo kaj alklakis, mi eniris en la hispanlingvan vikipedion kaj ek! mi trovis multajn okazintaĵojn! El tio mi multe lernis "Mi nur scias ke mi nenion scias". Mi multe pli devas lerni kaj studi historion por pli bone koni kaj kompreni la realan kaj nuntempan situacion de nia mondo, des pli ĉar mi naskiĝis en unu el la malmultaj ankoraŭ ekzistantaj "socialismaj" landoj kaj tie la ideologia kaj historia vidpunktoj multfoje estas tute malsamaj dela kapitalismaj landoj.