De iom longa tempo mi parkerigis kurtan langotordilon en esperanto (bedaŭrinde mi forgesis eron de la langotordilo) , de tiu tempo mi ŝatas uzi ĝin ĉar kelkaj homoj surpriziĝas kiam ili aŭskultas ke tio ekzistas en lingvo parolata de "neniu homo". Mi ege scivolas xu ekzistas eldonaĵo pri langotordiloj aŭ en la reto ekzistas paĝo pri ili. Mi dankas al ĉiuj kiuj informos min!