Estimataj samideanoj, mi atentigas vin pri tiu paĝo de Ipernity
Si vi vizitas ĝin, vi vidos, ke hodiau, la ligo al la spaco de Mielo aperas en tiu montrila paĝo...
Tio okazas, pro la fakto ke ŝi ricevis multajn reagojn.
Do, ni nepre reagu plej eble ofte en la spacoj de niaj samideanoj, ĉu ne? Tial ke la aliaj uzantoj de Ipernity sin demandos per kia stranga lingvo ni parolas...
================================================
Mi aldonos, ke ni ankaŭ devus, ne ĉiam sed ofte, redakti artikolojn dulingvajn. Verki unue esperantlingve, poste enmeti la tradukon al nia gepatra lingvo..
(kaj tia internacia kaj pridiskuta dialogo montras bone kio povas esti la avantagoj kaj virotj de Esperanto!)
La lingvo, nia lingvo estu de ĉiuj, tio estas de maksimume da homoj, ĉar ni ĉiuj homoj estas egalrajtaj, ĉu ni naskiĝis Oriente au Okcidente, ĉu ni naskiĝis en riĉa au malriĉa familio, KTP...
Oni sciu, ke la statistikoj, pri kiu mi atentigis la reton, okazas semajne. Do tio povas ŝanĝi... Eble la diskuto pri Tibeto estis "popolara" dum iun pasinta semajno??
Mi ne scias...
Do, mi esperas, ke ni pli kaj pli videblos kaj vekos la scivolemon de aliaj uzantoj...
Sign-in to write a comment.