Miaj memoraĵoj estas tute malklaraj.Mi vidis nenion, estis ĉio nigra, malhela. Mi aŭdis ke mi parolis Esperante, sed mi tute ne memoras pri io. Mia Dio ! Kion mi diris al la kuracistoj post la opracio kiam mi estis duonvigla ??? Sed mi memoras klare, ke ili diris hungare, ke ili ne komprenas min.
Kaj iom poste mi memoras - mi vidis ankoraŭ nenion -, ke mi demandis de iu Esperante: "Kio estas via nomo ?" Li respondis hungare: "Mi ne komprenas vin" kaj mi ripetis hungare: "Hogy hívnak ?". Li respondis: "Gyulának" Mi pensas, mi trankviliĝis pro la respondo, ĉar mi dormis plue. :-)
Sed kiam mi vekiĝis kaj kuŝis en la lito mi ekmemoris kaj iom hontis. Eble, mi diris stultaĵojn, kaj eble mi devus pardonpeti de Gyula - kiu estis la malsanultransportisto - kaj ankaŭ de la kuracistoj. Mi esperas, mi ne malkaŝis mian tutan sekreton.:-)) Sed feliĉe - aŭ ne :-) - ili tute ne komprenis min.