Mi volus informi, ke hodiaŭ mi pagis mian dujaran PRO-membrecon, kio i.a. ebligas ankaŭ al nepagantaj Ipernitianoj libere elŝuti el mia paĝo ĉiujn materialojn. Jam plurfoje mi ricevis peton pri transsendo de kantotekstoj, aŭ pri ebleco elŝuti al la komputilo miajn kantojn aŭ videojn.

Mi esperas, ke ĉi-tiu decido iom aktivigos min kaj mi provos pli aktualigi mian paĝon kaj aldoni novajn. laŭeble interesajn aŭ uitilajn dosierojn.

Lastatempe mi estas plene okupata per prizorgado de la Ipernity-paĝo de Esperanto-Muzeo en Svitavy (http://www.ipernity.com/home/181031), do la mian paĝon mi sekve de tio sufiĉe neglektis ......