En la februara numero de la retrevueto, kiun mi redaktas en la retejo de Ĉeĥa E-Asocio

(celante iom instigi esperantistojn pli ofte uzi Vikipedion), vi povos legi pluajn interesaĵojn por iom agrabligi la nunajn frostajn vesperojn:

Ni vojaĝos kune al Malto kaj sekve eĉ al Pacifiko al la originaj loĝantoj de Nauru, la plej malgranda insula ŝtato en la mondo. Ni malkovros ion el la historio de la mistera ordeno de templanoj, konatiĝos kun muzika verkaro de Felix Mendelssohn-Bartholdy kaj sekvos spurojn de kuraĝa polusa esploristo William Speirs Bruce. Ni konatiĝos kun pluraj pensoj de la ĉina filozofo Ĝuangzio nomata Platono de taoismo, ekscios, kial komputila viruso Esperanto portas sian nomon kaj ekvidos diversajn historiajn kaj nuntempajn "vizaĝojn" de telefono.

Ni ekscios, kiuj famuloj apartenis al vegetaranoj, kaj kiuj estas la nunaj membroj de Akademio de Esperanto. En la rubriko "Bonvenon en Ĉeĥio" ni konatigos vin kun eksterordinara virino d-rino Vlasta Kálalová Di Lotti, alinomata ankaŭ Albert Schweitzer di Lotti, kaj invitos vin al ĉarma mezepoka burgo Zvíkov (ankaŭ pere de esperante dublita filmeto). Ni aŭdos sonregistraĵon pri Maĉupikĉuo, unu el la sep novtempaj mondmirakloj, kaj spektos interesan filmeton Filozofio de libereco. Fine ni povos esplori ligilojn al interesaj retpaĝaroj pri Esperanto-kulturo.

Mi invitas vin je vizito ĉi-tie:

http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/la-6-a-numero-de-la-vikirevuo-mozaiko-aperis.html

Espereble vi trovos iun temon laŭ via intereso kaj plaĉo.

Viaj reagoj kaj ideoj helpos min plibonigi enhavon de la sekvaj numeroj!