Pro aliaj urĝaj laboroj ĉi-foje iom malfrue mi aperigis la en la nova jaro la unuan numeron de MOZAIKO, vikipedia magazino de interesaĵoj.

Ĉi-foje vi povos legi en ĝi pri Kanado, Interlingvao, Mumio, Vajango, Mustafa Kemal Atatürk, Antropozofio, Pendolino, fondinto de Vikipedio Jimmy Wales kaj Saŭno. Vi povas enrigardi Bazan legoliston de E-literaturo kaj kadre de Invito al Ĉeĥio aŭskulti novajn sonregistraĵojn de la rakontoj de Karel Čapek kaj viziti la urbon Prostějov kun aktiva E-klubo. Vi povos aŭskulti ankaŭ artikoleton pri Glacimonto kaj prelegon de Claude Piron "Esperanto havas animon".

Mi invitas vin elkore al vizito kaj legado, esperante, ke iu temo kaptos vian atenton.

Ligilo: http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/vikimagazino-mozaiko-n-ro-5.html