La demando

Precipe Plena Ilustrita Vortaro (PIV 1970, 2002, 2005) distingas inter „fundamentaj“ kaj „oficialaj“ vortoj (t.e. lingvo-elementoj). Al la „fundamentaj vortoj“ apartenas laŭ tiu tradicio ĉiuj esperantaj lingvo-elementoj troveblaj en unu el la kvar partoj de la Fundamento laŭ la stato de 1905, troveblaj do en la Universala Vortaro (UV), la Ekzercaro, la Antaŭparolo aŭ la Gramatikoj. Kontraste oni parolas pri „oficiala vorto“, se temas pri lingvoelemento, „kiun la Akademio de Esperanto aŭ la antaŭa Lingva Komitato decidis aldoni al la Universala Vortaro“.

Tiu tradicia distingo inter fundamentaj kaj oficialaj vortoj insinuas, ke la fundamentaj havus pli altan interpretan kvaliton ol la oficialaj. Ĝi kreas la impreson ĉe la publiko, ke la oficialaj lingvo-elementoj, do tiuj, kiujn Lingva Komitato aŭ Akademio aldonis al la UV post 1905, havus nur duan rangon malantaŭ la fundamentaj, sed ne estus samrangaj. Tiu ĝenerala impreso estas fortigita pro la fakto, ke ĝis hodiaŭ ekzistas nur libroforma eldono de la Fundamento laŭ la stato de 1905, kio en la kazo de la UV signifas laŭ la stato de 1893. Ne ekzistas libro-forma eldono de la Fundamento laŭ la stato de 2007, nome Fundamento, en kies UV estas integrita ĉiuj vortelementoj aldonitaj al la UV per la naŭ Oficiala Aldonoj kaj la tri unu-elementaj aldonoj (tamen ja ekzistas la reta datum-bazo "Akademia Vortaro", kiu kunigas kaj UV 1893 kaj la naŭ OA). Ĉu do la klasika vort-trezoro de UV 1893 havas pli altan rangon ol la inter 1909 kaj 2007 al UV 1893 / 1905 aldonita vort-trezoro?

Kion diras la Fundamento pri tiu demando?

Nur la Antaŭparolo tuŝas la temon en du frazoj:

- Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel «Aldonon al la Fundamento» [A 7.2].

- ... ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata [A 10.4].

Ni supozu, ke la iama Lingva Komitato kaj posta Akademio de Esperanto estus tiu "aŭtoritata (centra) institucio". Ĝi do "enkondukos novajn vortojn en la vortaron oficialan", kaj per oficaliga decido "pligrandigas la ĝisnunan fundamenton", do tiun de 1905.

La vorto-senco estas tute klara: La novaj vortoj fariĝas parto de la Fundamento, kiu per tio - kompare al la komenca stato de 1905 - fariĝas pli ampleksa.

Tiu kompreno de la Antaŭparolo ankaŭ harmonias kun la plano de Zamenhof pri la Fundamento kaj precipe pri UV. Li volis fiksi nur komencan minimumon kaj lasi la kompletigon al la evoluo kaj la "vivo". Ja la ĉefa kialo de la Fundamento estas trovi ekvilibron inter stabileco ("absoluta", "severa" "netuŝeblo") kaj ebleco al "konstanta riĉigado" [A 6.3-4]).

Konsekvencoj

La konsekvencoj de tiu interpreto estas evidentaj.

1. La lingvo-elementoj aldonitaj al la Universala Vortaro fare de Lingva Komitato aŭ Akademio inter 1909 kaj 2007 fariĝis Fundamentaj; laŭ ilia interpreta valoro ili estas tute samrangaj al la lingvo-elementoj enestantaj en la Fundamento jam en 1905.

2. La lingvo-elementoj aldonitaj per la OA al la Fundamento inter 1909 kaj 2007 per enkonduko en la oficialan vortaron ekhavas la saman statuson de "netuŝeblo" kiel la lingvo-elementoj, kiuj enestis jam en 1905.

3. La tradicia distingo inter "fundamentaj" kaj "oficialaj" vortoj estas erariga. Ĝi indikas nur, kiam lingvo-elemento fariĝis fundamenta. Ĉar la Fundamento estas lingvo-konstitucio ("leĝo"), la preskriba, "kvazaŭ-jura" karaktero de la lingvo-elementoj enkondukitaj per OA estas tute sama por ĉiuj elementoj, sendepende kiam ili estis enkondukitaj en la vortaron oficialan, ĉu jam en 1905, ĉu erst en 2007, ĉu iam inter tiuj jaroj.

4. Ni ne disponas pri aktuala libro-eldono de la Fundamento. Ni disponas nur pri libro-eldono de la Fundamento je stato de 1905. Ĝi estas malkompleta, ĉar mankas ĉiuj vortoj aldonitaj al UV inter 1909-2007.

5. Plej multaj interpretoj de la Fundamento sin bazas sur malĝusta, nome malaktuala dokumentaro, nome sur la Fundamento laŭ la stato de 1905, dum ili devus bazi sin sur la Fundamento laŭ la stato de 2007. Estas kvazaŭ - ekzemple - germana juĝejo bazus juran decidon sur la Civila Kodo de 1900 anstataŭ sur la multege ŝanĝita versio de 2011.

Novaj demandoj ekestantaj pro tiu interpreto

Se la supre skizita interpreto estas ĝusta - kaj mi tre petas viajn komentojn, ĉu mi ion pretervidis aŭ pro iu kialo eraras - ekestas pliaj demandoj, precipe

ĉu Akademia decido povas nuligi la fundamentecon de lingvo-elemento aldonita al la origina Fundamento de 1905 aŭ al iu el la postaj versioj?

Aŭ ĉu male regas la principo "unu fojon enkondukitan en la Fundamento, por ĉiame parto de la Fundamento"?