Telegraf' jam troveblas en nia "pra-Ekzercaro", la Dua Libro de 1888: Li korespondas telegrafe kun ĉiuj agentoj [DL § 7]. Kiel plej multaj internaciaj vortoj, facile kaj senprobleme formeblaj laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko (la "sultano-vortoj"), ĝi mankas en la Universala Vortaro de 1893, sed aperas iom kaŝite en la Ekzercaro de 1898 kaj pro tio estas Fundamenta de 1905: Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn [FE § 36.4].

Ĝi estas facile analizebla etimologie: kunmetaĵo de la greka radiko graf' (= skribi) kun la prefikso tele- (= je distanco). Du grek-devenaj eroj faris novan vorton tre internacian - ĉio en ordo.

Malsame pri teleregilo: Jen kombino de fremdlingva tele- kun la Fundamentaj eroj reg-il-o. Malnova diskuto de jardekoj temas pri la demando: Ĉu tio eblas? Aŭ ĉu oni rajtas kaj povas kombini nur fremdlingvajn erojn kun aliaj fremdlingvaj - tele'graf-.

La demando ne estas banala, ĉar tiuj fremdlingvaj (ofte grek-devenaj) elementoj svarmegas en multaj lingvoj kaj pro tio ankaŭ en Esperanto. Vd. tiun liston pri grek-devenaj radikoj en la germana, kiu estas pli-malpli sama en Esperanto (antropo-logio, bio-logio, eko-logio, filo-logio ktp.).

La grek-devenan tele- oni kutime nomas prefikso, t.e. afikso metita antaŭ la ĉefan elementon: tele'graf- ("je distanc - skribi"). Foje oni ankaŭ nomas esperantajn erojn kiel ek-, eks-, ge- ktp. "prefiksoj", elementojn kiel er', ul', an' sufiksoj. Sed, ĉu prave? Jen kion la Fundamento havas pri prefiks':

prefikso - préfixe | prefix | Präfix | приставка | przybranka [FE 30, mankas en UV]. {GRAM} — Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu [FE 30].

Kaj jen kion ĝi havas pri la fratino de prefikso, nome pri la postmetita afikso, do pri sufikso:

sufikso - suffixe | suffix | Suffix | суффиксъ | przyrostek [FE 30, mankas en UV]. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu) [FE 30]. La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn [FE 42].

Ambaŭ estas sultano-vortoj, facile adapteblaj internaciismoj kaj pro tio mankas en UV, sed ja aperas en la Ekzercaro. En la difinoj aperas plia termino, nome "vorto". Do ni legu ankaŭ la artikolon pri ĝi (mallongigite tie ĉi):

vort' - mot | word | Wort | слово | słowo, wyraz. {GRAM} — [vorto - mankas en FE 15] — ... Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo [FE 27.5]. ... La montritajn naŭ vortojn [t.e. la tabel-vortoj iu, io, ia, iam ktp.] ni konsilas bone ellerni, ... [FE 30.2]. Se ni aldonas al ili la literon „k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: ... [FE 30.3]. Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: ... [FE 30.4]. Aldonante la literon „ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ... [FE 30.5]. Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: ... [FE 30.6]. ... Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. ... [FE 30.10]. ... la ... vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn [FE 42.9].

Kiel ni vidas, regas sufiĉe granda terminara kaoso (ĉu -ulo vorto aŭ sufikso en tiam-ulo?) [1]. Sed laŭ la Fundamento ekzemple ek-, eks-, ge- ne estas prefiksoj. Prefiksoj estas nur nen- antaŭ la tabel-vortoj (nen-io, nen-iam ktp.) kaj eble k- (kio, kiam), t- kaj ĉ- (ĉiu, ĉie).

Nu, ne tre grave, kiel ni nomas la beston, gravas kiel ĝi bojas. Kaj la specifa eco de ĉiuj niaj Fundamentaj "afiksoj" (krom eble -nj' kaj -ĉj', kiujn mi lasas flanke tie ĉi) estas ... ke ili ne estas afiksoj! Nome ili estas "vortoj" kiel ĉiuj aliaj vortoj ankaŭ. Tiel ilin nomas cetere la 11-a regulo de la Gramatiko: vapor-ŝip-o, vorto kunmetita el tri vortoj, la "finiĝo" -o konsiderata kiel vorto!

La esenca eco estas, ke niaj elementoj kondutas kiel ĉiuj aliaj radikoj ("vortoj") ankaŭ. Ili povas aperi antaŭ aŭ malantaŭ vorto, ekzemple knab'et'o, sed et'burĝ'o. Oni povas ilin libere kombini kun aliaj simil-specaj vortetoj: "Vidante la ĉarman pluŝ-urson ŝi subite re'et'ul'in'iĝ'is kaj gaje ekkriis".

Pri la fremdaj elementoj importitaj de aliaj lingvoj laŭ la 15-a regulo, kiel tele- tio kutime ne eblas. Se ni analize dishakas kunmetitan fremdvorton kiel tele-graf', la elemento graf' (skribi) kolizias kun nia nobelo graf'. Simile ĉe bio-grafo (biografiisto) kaj multaj aliaj.

Ĉu ni do principe kaj tute ne rajtas kombini fremdlingvajn afiksojn kun nia origine esperanta vort-trezoro? Nu, foje la karambolo, la kunpuŝiĝo kun esperantaj radikoj ne okazas, kiel en tele-reg-il-o aŭ tele-vid-il-o, bio-gas-o aŭ eko-turism-o. Eĉ pli: Ĉu en biogaso bio- vere estas (dependa, ne memstara) fremdlingva prefikso kiel en biografio aŭ biologio aŭ ne pli ĝuste simpla mallongigo de biologia gaso, simile kiel aŭtobremso (aŭtomobila bremso, bremso de aŭtomobilo). Ĉu ne same pri ekoturismo (ekologia turismo)? Ĉu la Akademia sepopo, kiu verkis la subnivelan "raporton" eble simple maltrafis la problemon?

Ha, nun fariĝas interesa, sed ho ve!, jam la blogero atingis sufiĉan longon. Do eble pli en esperebla diskuto aŭ iam en plia parto.

------

[1] En Lingva Respondo LR-52 "Pri la vortoj kun pseŭdosufiksoj" de 1911, Zamenhof nomas "pseŭdosufikso" la latin-devenajn finiĝojn -cio kaj -toro en ekzemple civilizacio kaj redaktoro kaj konkludas: "... se iu diras, ke la formoj pseŭdosufiksaj estas kontraŭ-Esperantaj ... mi opinias, ke li eraras. ... laŭ la § 15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ĝia naskiĝo. ... ankoraŭ dum longa tempo multaj el tiuj pseŭdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj, ol la ilin anstataŭontaj vortoj "pure Esperantaj". ...". Eĉ tiun fonton la "Akademia" sepopo ĉirkaŭ Corsetti ne citas en sia "raporto", kvankam ĝi estas facilege trovebla en la libro-forma eldono de la Fundamento, nome en la komentoj de la iama Ak-prezidanto Albault. Ĉu iu el la "Akademianoj" konsultis la libron?

Cetere, pri la zamenhofa "pseŭdosufikso" de 1911 estas simila demando. "pseŭdonimo" - senproblema, ĉar ambaŭ elementoj pure grek-devenaj. "pseŭdonomo" - miksaĵo inter greka prefikso kaj "pure esperanta" vorto. Ĉu ni - lingve - do rajtas diri "pseŭdoakademianoj"?