Verax skribas:

La libron, kiun ni hodiaŭ prezentas al la esperantistoj, ekestis per kolekto de teknikaj vortoj, kiujn mi eltiris per metoda elekto el la teknikaj artikoloj publikigitaj dum la lastaj jaroj en diversaj esperantaj periodaĵoj, ĉefe en Lingvo Internacia, Internacia Scienca Revuo, Tra la Mondo kaj Matematika terminaro [1], krome en la ĵusaj Germanaj Vortaroj [= la Jürgensen-Vortaroj de 1904]. Al tiu unua kolekto ni aldonis nombron de terminoj, faritajn laŭ la reguloj, kiuj ŝajnas regi en la praktika uzo de la lingvo. Tiel oni trovas en tiu terminaro - krom la terminoj pli kaj pli nuntempe uzataj inter kiuj ni laŭeble prudente elektis - apud formoj de la kemia nomenklaturo, kiuj ŝajnas nun sufiĉe bone establitaj, formojn de la specialaj terminaroj medicina, natur-scienca ktp., al kiuj la uzado devus alveni pli kaj pli. Lasante nin gvidi de tiu tendenco, ni povis kompletigi nian kolekton per granda nombro de utilaj vortoj, kiujn ni formis konforme al la terminologioj de tiuj fakoj.

Pri la novaj nomoj de la zoologio kaj botaniko ni laŭeble alproksimiĝas al la latina nomo, kiu estas internacie konata de specialistoj. Tio cetere estas la maniero, kiun ĝenerale sekvis jam doktoro Zamenhof kaj liaj antaŭuloj (1).

Tra la terminaro ni penis laŭeble plene indiki la latinan nomon (presitaj in kursiva skribo inter parentezoj) post ĉiu zoologia aŭ botanika nomo. Tio povas montri la originon de esperanta vorto kaj ebligi komparon. Dum tiu laboro ni ekkonis, ke ioma konfuzo jam englitis en la nomojn de iuj bestoj kaj plantoj. La konfuzoj plej ofte ekestas pro tio, ke la popola lingvaĵo kutime ne distingas la malsamajn speciojn de la sama familio kun la precizeco necesa por la specialisto, kaj konsideras nur la ĝeneralan nomon. Atenta studo de la latina nomo facile ebligis al ni forigon de tiuj konfuzoj. Por meti sub la okulojn de la leganto samloke ĉiujn nomojn de specioj apartenantaj al la sama familio kaj por pli klare elmontri la distingon, ni indikis en apendico kelkajn el tiuj familioj, kun la nomoj francaj, esperantaj kaj latinaj de la specioj, kiuj formas ilin.

[Pri la aranĝo-principo laŭ vort-nestoj - ne tradukita tie ĉi].

Pri la botanikaj terminoj (classes, cohortes, familles kaj tribus [2]) ni laŭeble restis proksimaj de tiuj, kiujn uzas la angla botanika erudiciulo Lindley en sia internacie konata nomenklaturo, kiu - krom la reguleco - havas la grandegan avantaĝon, ke ĝi facile adapteblas al la esperanta formo. Ekz.: rozaloj, rosales (lat. rosales); rozacoj, rosacées (lat. rosaceae). Por la nomoj de sub-familioj aŭ de tribus ni alprenis la finaĵon ~idoj (lat. ideae). Tiel la nomoj de cohortes finiĝas per ~aloj, tiuj de familioj per ~acoj, tiuj de tribus per ~idoj.

Rilate la zoologion ni alprenis la finaĵon -oidoj por indiki familiojn. Ni tiel evitas la eblan konfuzon kun la vortoj jam faritaj kun la sufikso -idoj (kokidoj, poulets; kokoidoj, gallinacés). La finaĵo -oido iel estas vera sufikso (greka origino [en greka skribo ne redonebla tie ĉi]), kies neceso sentiĝas kaj kiun la finaĵo -forma ne povas anstataŭi. Oni renkontas ĝin krome en geometrio (paraboloido), en kemio (metaloido), en medicino kaj anatomio ktp. en sufiĉe internacia formo.

Ni ne registris en tiu terminaro la derivaĵon kunmetitajn helpe de la sufikso -izi. [... ĉar facile kaj regule mem formebla - arĝentizi argenter ktp.].

Krom la teknikaj vortoj oni trovos en tiu terminaro ankaŭ kelkajn vortojn de la ĝenerala lingvaĵo, pri kiuj ni kredis, ke ni devas registri ilin, ĉar iliaj tradukoj troveblaj en la ĵusaj vortaroj kontrolitaj de d-ro Zamenhof [do en la Germanaj Vortaroj], ne jam troviĝas en la Vortaro franca-esperanta [probable Verax celas la vortaron de Beaufront 1901 (?)]. Ni kredas, ke la francaj esperantistoj ne plendos pri la ebleco trovi ilin en nia terminaro.

Fine ni markis per * teknikajn vortojn, kies uzo ĝis nun estis tre limigita kaj ne jam konfirmita; kelkaj inter ili - ni konscias - devos esti anstataŭigota per pli bonaj, sed ĉiujn oni povas uzi ĝis pli bona ekzistos: la evoluo de la lingvo aŭ konfirmos aŭ anstataŭigos ilin. Multaj ĝis nun trovis nur malvastan uzon pro sia tre speciala karaktero kaj la malmultaj artikoloj de specialistoj, kiuj devis uzi ilin.

Tia, kia ĝi estas, la terminaro tute ne estas kompleta: Ĝi ne povas esperi iam esti tia. [... sekvas laborplano pri plia terminara agado].

*

Ni devas tie ĉi respondi al obĵeto, kiun kelkaj personoj ofte faras kontraŭ teknikistoj. Oni riproĉas al ili, ke ili ne sufiĉe prenas siajn esprimojn el la ĉiutaga lingvaĵo kaj ĉiun momenton kreas novajn vortojn, kies bezono ne senteblas. Ili tiel malutile komplikigas la lingvon, oni diras, per enkonduko de malfacilaĵoj, kiuj ne ekzistas en ĝia baza strukturo [... sekvas argumentoj kontraŭ la "bonlingvistoj" de antaŭ cent jaroj].

*

[Dankoj al] ĉiuj esperantistoj, membroj de la Lingva Komitato: Sinjoroj Boirac (Diĵono), Bein (Varsovio), Bicknell (Bordighera), Dor (Liono), Ellis (Keighley), Hanauer (Frankfurto), Kofman (Odeso), Krikortz (Stokholmo), Meazzini (Arezzo), Schmidt (Pocdamo), Wackrill (Londono), kiuj amike konsentis ricevi malnetojn de tiu ĉi terminaro kaj per sia kompetento helpis al mi. [Speciala danko al] sinjoroj Bourlet, Bricard, Huet, Moch kaj Rollet de l'Isle, kies konsiloj estis tre utilaj por mi. [...].

Ch. Verax,

74, rue Claude-Bernard, Paris

------

(1) Konsulti la botanikajn kaj zoologiajn nomojn, kiuj troviĝas en la vortaroj germanaj, anglaj, francaj ktp.

[La piednoto tiel en la franca originalo, do de Verax. En sia alidirekta, nome esperanta-franca Enciklopedia Vortareto de 1910, reviziita kaj kompletigita inversigo de VTT, Verax nomas tri francajn konsultverkojn: "Gillet et Magne" (t.e. Nouvelle Flore Française. Paris 1863, 618 p.), "Dupiney et Vorrepierre" (= Dictionnaire français illustré et Encyclopédie universelle, Dupiney de Vorrepierre, Calmann Lévy Frères, P., 1879, 2 volumoj) kaj "Larive et Fleury" (do Dictionnaire français illustré des mots et des choses. Paris: Chamerot 1888-1889, 3 volumoj 1036, 1036 kaj 807 paĝoj; la unua vol. A-H estas konsultebla en la reto, bedaŭrinde ne vol. 2 kun mâtin].

------

[1] Bricard, Raoul. Matematika terminaro kaj krestomatio. Paris: Hachette 1905, 59 p. (Kolekto Esperanta aprobita de Do Zamenhof. (2,17.) ). - Pra-versio de VTT aperis en Internacia Scienca Revuo 1904.

[2] Mi tie ĉi kaj en la sekvo intence lasis la francajn originalajn terminojn por peri rektan impreson pri la tiu-epoka, nun ne plu aktuala klasifo.

------

P.S.: Mallongan recenzon, preskaŭ nur mencion oni trovas en Germana Esperantisto 1907, p. 111-112 de P. Chr. (t.e. Paul Christaller).