"Ĉirkaŭ 1901 [Louis] De Beaufront entreprenas kompiladon de Esperanto-Franca vortaro (1902), kiu havos plurajn eldonojn [1]. Kiel bazon, li prenas, same kiel por siaj antaŭaj eldonaĵoj la Universalan Vortaron, sed ĉi-foje, ..., 'pri ĉiu duba punkto [li] konsultas Zamenhof aŭ proponas al li novan radikon. Estis la unua fojo, kiam Zamenhof estis devigata konfronti detale la sencon de la vortoj en sia lingvo kun tiu de la vortoj en okcidenta lingvo, kaj el tiu fekunda komparado eliris multaj bonaj rezultoj. [2] ... Okaze de tiu diskutado Zamenhof ekzemple konsentis redoni al la vorto ĉikani ties etimologian signifon konatan ne nur en la franca sed ankaŭ en la angla kaj germana; li poste ekuzis klaĉi por la alia signifo.

Sekve, la vortaro de De Beaufront havas konsiderindan teorian valoron por la studado de la semantika evoluo de nia lingvo ...", Albault konkludas en sia "Ĝenerala Enkonduka Notico" al la libro-forma eldono de la Fundamento (1963) [3], ne nur pro tiu enkonduko nepre preferinda al la interreta.

Fakte Albault referencas ne al iu letero el 1901-1906, sed al la komenta konkludo de Waringhien, metita inter diversaj dokumentoj. La ĉefa estas diversaj leteroj de Beaufront al Carlo Bourlet, kunigitaj sub n-ro 7 (p. 22-23).

Ekzemplo:

"Pri fid mi atendas, ke la doktoro [Zamenhof] bone difinu al mi la diferencon disde konfid (1901-07-04)".




Fakte, en la UV de 1893 ni trovas por la franca:

fid' - se fier, kaj konfid' - se fier, se confier, do dufoje "se fier".

Ĉe Beaufront en la 4-a eld. 1904 ni legas jenajn precizigojn:

fid, se fier (compter sur l'appui, la force de ...)

konfid, avoir confiance, se fier (avoir foi en quelqu'un). Ex.: Mi plene konfidas al li, ĉar li estas honesta kaj sindona, j'ai pleine confiance en lui, car il est honnête et dévoué.

krome kunmetaĵojn (fidebla, memfido, tromemfida unuflanke, konfidema, konfidato, konfidatesto aliflanke). Bela progreso de leksikologia klareco inter 1893 kaj 1901! Ĝi ankaŭ eniris la "Akademiajn Korektojn" de 1914, same fulm-rapide troveblajn en la Albault-aj eldonoj de 1963 kaj 1991:

fid' - se fier, compter sur, avoir foi en

La "compter sur" evidente estas rekte prenita el la parenteza klarigo trovebla ĉe Beaufront.

Dua ekzemplo:

En la grupo "Kiel diri en Esperanto?" oni demandis pri (ne-) transitiveco de "fumi". En eĉ ne minuto ni povas doni la klasikan respondon de Beaufront (p. 43):

fum, fumer (trans.). fumiĝi, fumer (intrans.) dégager de la fumée. fumado, action de fumer (du tabac, de l'opium, etc.). fumaĵi, fumer (les viandes, le poisson). fumaĵiĝi, s'enfumer. fumilaĵo, fumigatoire.

En 1901 cigaro do fumiĝis, ne fumis. Ĉu tio ankoraŭ estas nia nuna respondo, estas alia afero. Sed ni almenaŭ havas elir-punkton.




Tria ekzemplo:

Antaŭ jaro ni demandis: "Ĉu oni povas ofendi leĝon?", t.e. ĉu oni povas ofendi nur personon kiel en la germana, rusa kaj pola aŭ ankaŭ abstraktaĵon kiel en la franca kaj angla. Ni venis al la konkludo, ke ĝusta interpreto de la malklara artikolo pri ofend' en la UV estas laŭ la germana, rusa kaj pola kompreno. Kaj nun vidu, kion Beaufront instruas (p. 123):

ofend, offenser, blesser (qqn. dans sa dignité)

La UV havas por la franca nur la plursignifan "offenser". La aldona precizigo de Beaufront signifas "vundi (iun en lia digno)" kaj do perfekte konfirmas, kion ni konkludis pro aliaj argumentoj.

Kvara ekzemplo:

Antaŭ monato ni iom rakontis pri plet', kiun la UV tradukas francen per nura plursignifa plateau. Beaufront tamen klarigas:

plet, plateau (pièce plate, mais non la surface plate d'un terrain, qui est plataĵo).

Do, "plata peco, sed ne la plata surfaco de tereno, kiun oni nomas plataĵo". Tre detala senambiguiga klarigo, kiun la Akademiaj Korektoj 1914 mallongigis al "plateau (ustensile)" (ilo).

Kvina ekzemplo:

kamlot, camelot (étoffe)

La aldona precizigo kaj malambiguigo (étoffe) (ŝtofo, teksaĵo) de Beaufront (p. 68) precize tiel eniris la postan Akademian Korekton.

Resumo

Ĉu multaj el niaj problemoj pri ĝusta interpretado de la UV do estas solvita, la solvo konata jam de duona jarcento kaj forgesita nur pro tio, ke multaj nuntempuloj preferas senhelpe ĉirkaŭmusklaki en la reto kiel Ak-prezidanto anstataŭ konsulti libron? Bedaŭrinde ni tute certe ne scias, ĉar ni ne havas dokumentojn, kiuj respondas la demandon: Kiom da Zamenhof estas en Beaufront? Mankas nome la leteroj, per kiuj Zamenhof respondis la demandojn de Beaufront. Nur escepto-kaze ni scias, ĉu iu donitaĵo estas zamenhofa aŭ tamen bofronta. Malgraŭ tio, la vortaro Esperanto-franca de 1901 / 1904 estas ege interesa kaj profite konsultebla cele al senambiguigo de francaj tradukoj en la UV. Kaj feliĉe niaepoke ne plu ekzistas la elturniĝo, "sed ĝi nur pene estas alirebla". Jen ĝi, nur unu klako for.

------

P.S.: Samepokan recenzon de Paul Fruictier oni trovas en Lingvo Internacia 7-a jaro, n-ro 3 (marto) 1902, p. 46. Sur p. 66 de la sama jarkolekto oni informas, ke "La Vortaro Esperanto-Franca de S-ro L. de Beaufront jam devis reeldoniĝi, ĉar la unua eldono estis elvendita dum la unua monato (1500 ekz.)." [?!?]

------

[1] Beaufront, L[ouis] de [pseŭd. de Louis Chevreŭx]
Dictionnaire Esperanto-Français
1-a eld. Paris: Hachette, 1902 [1901], xii, 209 p.15x10 cm (la enkonduko portas la daton 1902-01-01)
2-a rev. eld.: 1902, xi, [1], 209 p. 15x10 cm
3-a rev. eld.: 1903
4-a rev. plil. eld.: 1904, xv, [1], 220 p. 15x10 cm (la Google-libro)
5-a eld.: 1905
6-a eld.: 1907

[2] Albault tie ĉi en piednoto 20 referencas al Waringhien. Gaston (ed.). Leteroj de Zamenhof. Vol. I (1901-1906), Paris: SAT 1948, p. 22.

[3] Fundamento de Esperanto, 9-a eld. 1963, p. 17 (senŝanĝe samloke 10-a eld. 1991).