La homoj vivis en paradizo. Iam ili gustumis de la arbo de ekkono. Sekvis elpelo, mizero, malsato, penegoj. La revojo al paradizo tamen estas facila. Ili nur devas kredi al la savanto kaj obei al liaj leĝoj por atingi eternan vivon en ĉiela paradizo.

La homoj vivis en paradizo. Estis senklasa pra-socio. Iam ili komencis dividi la laboron inter si. Sekvis elpelo, klasa socio, ekspluatado de homo fare de homo, malegaleco, mizero, malsato, penegoj. La revojo al paradizo tamen estas facila. Ili nur devas krei senklasan, komunistan socion kaj eterne regos justeco en monda paradizo.

Dekkvarjara Claude Piron vivis en paradizo. Izole kaj memlerne li akiris Esperanton. Konceptojn por kiuj mankis vortoj al li, li mem kreis per kunmeto de bazaj vortoj. Sufiĉis por korespondi kun la frato. Iam li vizitis francan Esperanto-grupon. Estis la elpelo. La homoj parolis tute alian Esperanton, laŭaserte aĉan, iuspecan francan kun o-finaĵo. La revojo al la knaba lingvo-paradizo tamen estas facila. Oni nur devas maksimume eluzi la kunmetajn, elinternajn latentojn de la lingvo, forpuŝe de la eleksteraj. Eterne regos senklasa lingvo-paradizo, egala por eŭropanoj kaj ekster-eŭropanoj, por kleruloj kaj homoj kun limigita edukado. Regos lingva justeco ne nur inter nacioj, sed interne de nacioj ankaŭ inter sociaj tavoloj - perfekta lingva egaleco.

Eĉ pli: Tiu bela revo, tiu promeso de saviĝo el lingva neegaleco estas - ĉiam laŭ la profetaĵo de Piron - ne nur verŝajna, sed neevitebla. La parol-konduto de la "amasoj" liaopinie jam nun montras tiudirekten. Estas ne nur malsaĝe, sed senutile kontraŭstari tion. Tiuj, kiuj tamen faras, agas pro malhonestaj kialoj: Ili volas gardi sian superecon, siajn lingvajn avantaĝojn, betoni la diferencojn inter supro kaj malsupro. Aŭ ili tiel agas, ĉar ili havas psikan difekton, suferas de aŭtoritata edukado, kiu ne lasis sufiĉan spacon al fantazio, aŭ estas kompatindaj pedantoj timemaj, por kiuj nepras emocia sekureco en strikte nocie ordigita mondo. Precipe forta tiu tendenco - daŭre laŭ la broŝuro - estas ĉe francoj pro ilia eduk-sistemo. Sed francoj bedaŭrinde forte influis Esperanton, precipe la plej malbon-fara Gaston Waringhien, kiu neniam komprenis la esencon de Esperanto.

La konsekvenco de tiuj ideoj estas evidentaj:

Ekzistas tiuj, kiuj komprenis la neeviteblan kuron de la historio post legado de 111 paĝoj, surbaze de "senduba", "science bazita" prognozo. Ili estas progresemaj kaj nomas sin bonlingvuloj. Ili havas la sanktan taskon, plirapidigi la destinon de la internacia lingvo.

Ĉiuj aliaj estas reakciaj aŭ psike malsanaj. "Argumentojn" ili surtabligas nur por gardi sian superecon aŭ kaŝi sian timemon. Racian kernon tiuj ŝajn-argumentoj ne povas havi, ĉar pri la eterna vero en la sankta skribo de Piron ne eblas sane dubi. Tion faras nur hereziuloj, idiotoj aŭ malamikoj de la popolaj amasoj: Poetoj kulpas!

Ĉiu historia atingo de la Esperanto-Movado valoras neniom, precipe ne vortaroj skribitaj en la malluma periodo antaŭ la apero de la sankta skribo kaj certe ne PIV. Pro tio oni ankaŭ ne devas esplori aŭ eĉ nur koni la historion, sufiĉas studo de 111 paĝoj.

-----

Claude Piron. La bona lingvo. 1-a eld. Vieno / Budapeŝto 1989, en la jaro do, kiam alia "science pruvita" ideologio kolapsis sub la martel-batoj kontraŭ la Berlina Muro. Kia bonŝanco, ke tiom da frustritaj kredantoj, kiuj subite perdis sian ideologian grundon, trovis novan, esence tre similan instruon. Se ne monda regno de senklasa socio, tiam almenaŭ monda regno de senklasa internacia lingvo. De la eta ruĝa libro de Maŭ Zedong al la simil-kolora de Claude Piron.