Tute ne eblas prezenti la tutan kaĉon en artikoleto sufiĉe mallonga por Ipernity. Ni do limigu nin al la uzo aŭ neuzo apud la (miaregionaj) kvar sezonoj de la jaro. Jen la enskriboj el la Apudmeta Inventaro. Kiel ni vidas, ĉiuj kvar sezonoj aperas kaj en la Universala Vortaro de 1893 (UV) kaj en la Fundamenta Ekzercaro de 1894 / 1898 (FE). La unua parto antaŭ la longa streko ĉiam estas UV, poste sekvas la enskribo en la lecion-finaj vort-listoj de FE. Post plia longa streko sin trovas ekzemplo-frazo(j) el FE, fine la koresponda(j) ekzemplo-frazo(j) el la Dua Libro de 1888 (DL). DL mencias nur printempon kaj someron, sed ne aŭtunon kaj vintron.

printemp' - printemps | spring time | Frühling | весна | wiosna. — printempo - printemps | spring time | Frühling | весна | wiosna [FE 39]. — Prin-tém-po [FE 2] — En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas [FE 39.8]. — [DL 1888] La printempa suno fluidigis la neĝon kaj la glacion [DL 13.2].

La tradukoj en UV kaj FE estas identaj (kaj ĝustaj), FE kiel kutime konkretigas, ke temas pri substantiva radiko. FE 2 estas „Ekzerco de legado“, ĉio en ordo. Sed nun venas la ekzemplo-frazo: „En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas“. Kio estas tio? Ĉu ne en Eŭropo en ĉiu printempo, do ne en iu speciala printempo glacio kaj neĝo fluidiĝas? La frazo staras izole, do ne en rakonto. La sekva estas: „Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana [FE 39.9]“, do „venigu la [al mi konatan, mian] kuraciston“. Klare, ankaŭ eblus „venigu kuraciston“, nome iun, egale kiun. Sed kio pri printempo, glacio kaj neĝo? Ĉu „restaĵo“ el la inversigita frazo en DL § 13.2? „La printempa suno fluidigis la neĝon kaj la glacion.“ El fluidigis fariĝis fluidiĝas. Ankaŭ tiu frazo staras izole. Ambaŭ cetere estas laŭvortaj tradukoj el la germana: Im [= In dem] Frühling schmelzen das Eis und der Schnee - Die Frühlingssonne schmilzt das Eis und den Schnee. Sed en Esperanto? Ĉu somero helpos?:

somer' - été | summer | Sommer | лѣто | lato. — somero - été | summer | Sommer | лѣто | lato [FE 34]. ― En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo [FE 34.6]. En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj [FE 38.4]. [DL 1888] Mi en la somero faros veturon, ĉu vi volas min akompani? [DL 17].

Ĉio en ordo, ĉu? En [ĉiu] somero ni veturas per [iuj] diversaj veturiloj, kaj en [ĉiu] vintro ni veturas per [iu] glitveturilo. En [ĉiu] somero ni trovas [ian] malvarmeton en [iuj] densaj arbaroj. Ankaŭ DL 17 estas ĝusta: La ombro parolas al la protagonisto, la instruitulo, kaj invitas lin fari komunan vojaĝon: „Mi [ombro] en la [venonta] somero faros veturon“ ..., do en iu specifa, precize difinita somero, nome en la venonta somero.

aŭtun' - automne | fall (of the year) | Herbst | осень | jesień. — aŭtuno - automne | autumn | Herbst | осень | jesień [FE 32]. ― Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn [FE 32.10].

Sed, ho ve!, aŭtuno: En la UV la usonismo „fall“, en FE ŝanĝita al la brita formo „autumn“. Kaj kvankam en ĉiu aŭtuno multaj birdoj flugas en pli varmajn landojn, la frazo parolas pri „en la aŭtuno“, same kiel en la germana (im Herbst = in dem Herbst). Hm, hm, Lazaro, kio estas tio?

vintr' - hiver | winter | Winter | зима | zima. — vintro - hiver | winter | Winter | зима | zima [FE 16]. ― En la vintro oni hejtas la fornojn [FE 16.20]. En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo [FE 34.6].

Denove duba: „En la vintro ... (im Winter), anstataŭ „en [ĉiu, iu ajn] vintro“. La enskribo pri „la“ ne multe helpas, ĝi estas preskaŭ identa en UV 1893 kaj FE 1898:

l’, la - article défini (le, la, les | the | der, die, das (bestimmter Artikel) | членъ опредѣленный (по русски не переводится) | przedimek określny (nie tłomaczy się). — la - article défini (le, la, les) | the | bestimmter Artikel (der, die, das) | членъ опредѣленный (по русски не переводится) | przedimek określny (nie tłómaczy się) [FE 5].

Sed § 27 FE 1898 traktas ĝin iom pli detale - kaj malsimile kiel § 1 DL 1888. Zamenhof uzis la lastan eblecon ankoraŭ iom fliki:

„La artikolo „la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo) [FE 27.1-4]."

Tamen, tio ne koheras kun § 1 de la Gramatikoj (la germana estis jam fin-fiksita en 1891 per la Trompeter-lernolibro). Tie ni trovas pliajn indikojn – bedaŭrinde malsamajn. En la franca: „La uzo de la artikolo estas la sama kiel en la franca aŭ germana. ...“.

Nu bone, sed la franca kaj germana ne uzas la difinan artikolon idente: „la France – Frankreich“, „en automne – im Herbst“.

En la rusa Gramatiko eĉ pli vasta, nome „en la germana, franca kaj aliaj lingvoj“. Tiu „kaj aliaj“ kompreneble estas tute maltaŭga kiel difino. En angla, germana kaj pola ... nenio.

Dekomence malklara bazo, parte kontraŭdiraj reguloj pri la artikolo. Restis do nur Lingvaj Respondoj, en la 6-a eldono de 1962 n-roj 83 ĝis 85, sed fakte temas pri du respondoj el 1890 kaj 1906 pri ĝia uzado, tri de 1889 ĝis 1906 pri la apostrofado (la -> l’) kaj unu pri la artikolo antaŭ propraj nomoj, entute do ses, ne nur tri respondoj. La plej grava estas n-ro 83 B, ĉar ĝi denove ŝanĝas la kriterion: Nun ne plu laŭ la germana kaj franca uzado, sed laŭ la „logiko“:

"Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la artikolo. Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu la artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu. Pli bone estas ne uzi la artikolon en tia okazo, kiam ĝi estas necesa, ol uzi ĝin tiam, kiam la logiko kaj la kutimoj de ĉiuj popoloj ĝin malpermesas. Se vi ekzemple diros “venis tago, kiun mi tiel longe atendis”, via frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte erara, kvankam oni devus tie ĉi diri “la tago” sed se vi diros “hodiaŭ estas la dimanĉo” anstataŭ “hodiaŭ estas dimanĉo”, tiam vi faros rekte eraron, kiu estos malagrabla por la oreloj de ĉiu bona Esperantisto."

(Respondo 2, La Revuo, 1906, Decembro - kursivoj en la originalo)

Kaj eĉ tio estas kontraŭdira: La artikolo ne estas deviga, sed tamen oni povas fari rektan eraron, malĝuste (troe) uzante ĝin. La rezulto estas antaŭvidebla: Longa listo de detal-studoj pri la difina artikolo tra la jardekoj (vd. EBEA), ekzemple

Boirac, E. (1914). Pri ′ĉiuj la′ kaj ′ĉiuj tiuj′. En: Oficiala Gazeto Esperantista 1914:6:10 (65), p. 211-213 -- difinita artikolo; ĉiu; Francismo -- ′ĉiuj homoj′ ne ′ĉiuj la homoj′ (= paŭso el la franca: tous les hommes). ′ĉiuj kiuj′ ne ′ĉiuj tiuj, kiuj′ (= paŭso el la Franca: tous ceŭx qui).

Do, „ĉiuj la homoj“ estas malĝusta, kvankam la franca Gramatiko diras „uzu la artikolon kiel en la franca“. Aŭ vidu tiun provon interpreti la unuan frazon de § 27 FE 1898 (...kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj – nu bone, sed konataj al kiu?):

Vaitilaviĉius, A. (1969). Ĉu regula aŭ ĥaosa uzado de la artikolo? En: Scienca Revuo vol. 20 (1969), n. 2 (78), p. 41-50 – artikolo -- Ni devas obei la Fundamentan regulon: La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Konataj ili devas esti ne nur al skribanto, sed ankaŭ al leganto.

Aŭ ankoraŭ tiun plej junan kontribuon notitan de EBEA (al kiu tuj eĥis rebata kontribuo):

Cnudde, Albert (2002). ′La′, artikolo nur difina. En: Monato 2002:23:7 (jul.), p. 7 -- gramatiko; artikolo, ′la′ -- Pri misuzo de la difina artikolo ′la′; citas Z-on: ′Uzu la artikolon [difinan] tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sen en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu.′.

Ni estu honestaj. Ne multe helpas referenci al (ekster-Fundamenta) Lingva Respondo de 1906, kiu malharmonias kun la (tiupunkte malklara) 2-a eldono de la Ekzercaro de 1898, kiu malsamas al la (ekster-Fundamenta) Dua Libro de 1888, kaj eĉ ne harmonias kun ekzemplo-frazoj pri la kvar sezonoj. Bela kaoso, akcidentita dekomence kaj pro tio tiel agrable kor-varmiga en norda novembro. Haluciniga kiel somao, muŝ-amanitoj kaj boacoj.