Sinjoro Claus C. Günkel estis la revizianto de la kulinaraj terminoj kaj krome de la trivialaj kaj vulgaraj vortoj por PIV 2002. En 1996 li iom raportis pri sia laboro kaj spertoj, intertempe jam forgesitaj kaj pro tio aktuale remarĉitaj kiel bifsteko de maljuna bovino. Ĉu ĉiu generacio devas mem bruligi la buŝon?
Por revizii la kulinarajn terminojn de l’ nova PIV estas du grandaj kondiĉoj: unue forigi la erarojn de PIV kaj de ĝia suplemento, due aldoni terminojn, kiuj jam estas vaste uzataj kaj kiujn ĉiu klera homo konu. Ĉi tiel jam antaŭprogramita estas tre zorgema kaj diskutriĉa procedo.
Por povi orientiĝi en tiu densejo de korektado, plibonigado, novaj difinoj kaj proponoj endis dekomence devigi sin noti la econ, fonton, kialon kaj argumentadon de ĉiu ŝanĝo. Estis konstruita sistemo el dek unu punktoj: de punkto 0 (= neniu ŝanĝo), punkto 1 (= eta ŝanĝo, forigo de malglataĵo aŭ skriboeraro) k.t.p. ĝis tute nova difino. La baza teksto estas la skanita teksto de PIV kaj ĝia suplemento ricevitaj de Klaŭdo Roŭ.
Tiklaj estas la punktoj 7 kaj 8; ili signifas, ke novajn terminon, radikon aŭ ekzemplon oni proponas el alia verko (temas ĉefe pri vortaroj, glosaroj kaj kuirlibroj) aŭ de iu persono.
Pluraj tiaj proponoj estas certe sendiskute akceptindaj: flipo, ĝinfizo, kiŝo, kiro, mocarelo, martinio, paeljo, sangrio, tofeo, kapuĉino, rislingo, muslio k.s. apartenas al la kategorio de ioj konataj de ĉiu klera homo kaj ne akceptas aliajn skriboalternativojn. Sed multaj proponoj estas diverskiale malfacilaj kaj estu prilumataj ĉi tie:
Breco estas propono por la germana Bretzel kaj la angla pretzel, kiu troviĝas en almenaŭ sep verkoj: en vortaroj de malsamaj lingvoj kaj en Esperanta kuirlibro. Estas ankaŭ proponita la vorto brecelo de unu sola esperantisto. ĉu ekzistas la „rajto de la unua proponinto“? Kiu ajn kiam ajn kreis la radikon brec’, li iel gajnis kontraŭ la kreinto de brecel’ - se oni povas kaj rajtas paroli pri gajno ĉi-probleme. ĉu? La afero ne ŝajnas tiel facila: necesas havi la maloftan kaj valoregan talenton povi antaŭvidi la lingvouzon. ĉi tie ŝajnas temi pri la tendenco voli havi unusilabajn aŭ malpli longajn radikojn: brec’ kiel pic’ aŭ kiel fot(ografiaĵ)’, nark(ot)’, porn(ografi)’, (vir)in’, feder(aci)’, inaŭgur(aci)’, koment(ari)’, diap(ozitiv)’ k.t.p. Tial verŝajne brecel’, pica’, tekila’ kaj kokakola’ ne havas ŝancon kontraŭ brec’, pic’, tekil’ kaj kokakol’.
Eicholz, Slipara Vortaro
Benjeto estas fritita pastobulo, kiu ion entenas. Tiu termino ja estas sufiĉe vasta kaj ĝenerala, sed ĝi ĉiam povas esti precizigita per la indiko de ĝia enhavo. Tiel ĝi servas por traduki la francan beignet, la germanan Berliner (Pfannkuchen, Krapfen) same kiel la anglan donut kaj ĉeĥan buchta. Ŝajnas sekve superflue enkonduki vortojn kiel berlinero, donuto kaj buĥto. Ĉu?
Brio, ĉesiro, ĉedaro kaj ĉestro estas fromaĝotipoj. Ekestas la grava demando, kiuj tipoj valoras esti menciita en la nova PIV. Pluraj estas menciendaj certe, kaj PIV-e jam troviĝas kelkaj: kamemberto, grujero, rokforto. Ne eblas mencii ĉiujn - sed kie estas la limo? Kio pri munstero kaj etorko el Alzaco kaj Eŭskio? Oni vidas, ke la redaktinto de PIV estis franco: dum camembert, gruyère kaj rockfort ne mankas, eĉ la fama itala parmezano mankas. Biero same kiel fromaĝo estas tikla afero. Troveblaj estas kvaso, medo, cervezo, elo, portero, salvatoro kaj staŭto. Sed mankas tipaj bierospecoj kiel Pilzena, Kolonja, Duseldorfa, Budevica kaj Berlina. Kie estas la limo? Natura solvo povas esti simple aldoni urbajn aŭ regionajn nomojn: Edama, Tilzita, Ĉestra fromaĝoj, Budevica, Kolonja, Irlanda bieroj.
Kiel traduki la anglajn, internacie konatajn ginger ale, Coca / Pepsi Cola (cola, coke), chips kaj hamburger? ĉu pli bone zingibra biero, zingibra limonado, zingibra trinkaĵo, zingibra sodo aŭ ĝinĝerelo, ĝinĝero? Ĝinĝero estas bona vorto laŭ la 15-a Regulo same kiel kokakolo, pepsikolo - sed ili ĉiuj estas specoj de limonado, se oni plivastigas la sencon de limonad’. Kaj kiu el la proponoj hamburgero, hamburgo, hamburgoro kaj burgero gajnos? Necesas havi sian manon sur la pulso de l’ lingvouzo.
Kio pri aferoj, kiuj en certa kulturocirklo diferencas de la cetero de la mondo? Oni povas trovi hoĉon kaj ĉokon, specialajn tranĉilon kaj bovleton Niponajn, aŭ poriĝon, specialan avenkaĉon, aŭ bujabeson, specialan fiŝsupon. Kaj kio pri la diversaj akvetoj slivovico, ŝidamo, ŝnapso, arako, kirŝo k.t.p.? ĉu sufiĉas la indiko de la regiono aŭ de la urbo, kiel okaze de la bieroj kaj fromaĝoj? Ni ĉiam atentu, ke la 15-a Regulo estas tiel libera, ke kontraŭ kreo de internacia fremdvorto oni nenion povas fari: ĝi permesas la vortojn viskio kaj vodko same kiel kirŝo, slivovico kaj ŝnapso. Kaj fakte oni ofte renkontas tiajn vortojn dum paroladoj. Kroepoek estas la nederlanda vorto el la indonezia por salikoka fritaĵo. Do krupuko laŭ la 15-a Regulo, ĉu?
Ĉu keĉupo aŭ keĉapo? Ĉar la granda plimulto el la etnaj lingvoj elparolas kun a kaj ne kun u, la dua alternativo ŝajnas la pli bona. Krome la origino estas la ĉina koe tsiap, kiun la indonezia kaj nederlanda akceptis kiel ketjap. Tamen multaj Esperantaj vortaroj preferas la unuan formon kun u. Kiu troviĝu en la nova PIV?
Sauce béarnaise, sauce hollandaise kaj sauce bechamelle certe estas internacie konataj - do ili estas fremdvortoj. La tria termino jam troviĝas en PIV pere de la 15-a Regulo: beŝamelo. Analoge do bearnezo kaj holandezo same kun -ezo kiel la kulinara majonezo kaj la nekulinaraj anglezo, polonezo kaj Marseljezo?
Fruits de mers, frutti di mare kaj Meeresfrüchte permesas la Esperantan esprimon marfruktoj. Kial ne?
Ekzistas speciala kukospeco en meza Eŭropo: ĉeĥe drobenka, dane krymmel, germane Streusel, nederlande snippers, pole kruszonka kaj ruse ŝtrejzel. Por la 15-a Regulo ne ekzistas komuna radiko elkristaliĝinta. La sola solvo povas esti kunmetita vorto. Ĉar tio estas miksaĵo el faruno, butero kaj sukero, oni nomu ĝin sukerbuteraĵo. Dua alternativo laŭ la 15-a Regulo ne ekzistas - aŭ kiu pledus por drobenko, ŝtrojslo aŭ krumlo?
Esperanto dekomence estas demokratia lingvo male al Volapuko. Ke plimultodecidoj ene de certa kadro estas necesaj, legitimitaj kaj sankciitaj, respeguliĝas en la Bulonja Deklaracio kaj la decidokieloj de la Akademio de Esperanto. Ankaŭ ĉe tia revizio nur vasta nombro da kontrollegantoj kaj fina plimultodecido povas esti la solvo de krizaj demandoj - neniam forgesante la orelon ĉe la pulso de l’ lingvouzo. Ofte estas la sola solvo allasi du alternativojn: unu vorton laŭ la 15-a Regulo kaj unu vorton kunmetitan. Ekzemple tofuo / sojkazeo, bujabeso / franca fiŝsupo, krupuko / salikokpano, (pom)fritoj / terpomfingroj, campo / buterteo, kuglofo / kronkuko, ĉipsoj / terpomflokoj, cidro / pomvino, grivoj / grasŝrumpaĵoj.
Terminoteko, 1/1994
Ĉar: alternativoj kaj plimultodecidoj nur provizore povas anticipi la finan plimultodecidon: tiun de la lingvoparolantaro esperantistoj, tiun de la lingvouzo.
El: Terminoteko 2/1996 (14), p. 38-40 -- La unuan esperantan brecon bakis Rüdiger Eichholz en la Slipara Vortaro (SV), kie ĝi havas la numeron 1976/42a. Ĝi poste eniris Esperantan Bildvortaron 1988, la Grandan Vortaron Esperanto-Germanan de Krause 1999, la alidirektan de 2007 kaj ankoraŭ aliajn gravajn vortarojn, sed - ho ve! - ne jam PIV-on. Kio donas malagrablan okazon denove kaj denove perdi sian tempon pri tia vorto kiel breco aĝanta jam pli ol 30 jarojn (kaj intertempe estanta jam iom malmola, eĉ dura).
translate into English
Send a message
Search for a member
Michael Lennartz says:
Mi pensas, ke tio jes estas modelo por ni. Ni nepre evitu malsanecan esperantigon de ĉio kaj ĉiu. Bernhard skribis iam pri la bildvortaro de Thora Goldschmidt kaj atentigis, ke multaj el la tiamaj ekz. vestaĵoj jam ne plu estas konataj, la E-to-vortoj nur valoraj por historiaj romanoj ( www.ipernity.com/blog/37943/123763 ).
Do mi preferas Cheddar-, Camembert-fromaĝon. En parola lingvo tio estas sufiĉe klara, en skriba lingvo oni aldonu piednote indikon pri prononco kaj signifo. Tio estas klasika metodo, kiun oni trovas ankaŭ multaj romanoj, kiuj rolas en fremdaj landoj.
Cheddar: [pron. ĉédar, origine angla speco de fromaĝo farita el bovina lakto],
Camembert: [pron. kamembe:r, origine franca speco de fromaĝo farita el bovina lakto kaj helpe de blankaj nutraĵ-ŝimoj /nutraĵ-ŝimo: Edelschimmel/ ].
Se ni volas esperantigi ĉiun regionan nutraĵon, tiam E-to estos la lingvo kun la plej granda vortaro el ĉiuj lingvoj.
Fritita pastbulo estas bona klarigo. Cetere la Berlina pastobulo en Berlino kutime nomiĝas "Pfannkuchen", tiu vorto siavice egalas al patkuko. Do ni eĉ devas atenti, ke ni ne enkonduku en E-ton regionan esprimon.
Por la diversaj specoj de "Cola" ni havas la vikipedian "kolao", kio ŝajnas al mi sufiĉe bona.
Rilate al vortaro mi ripetas, kiun mi jam skribis ĉ-tie: www.ipernity.com/blog/61797/140273
Mallonge: La fakto, ke vorto aperas en vortaro, ne donas rajton uzi ĝin. Vortaro E-ta - nacilingva (kaj ankaŭ PIV) devas enhavi ĉiujn vortojn, kiujn la Esperantisto renkontas - tute egale, ĉu la ekzisto de vorto estas senchava aŭ ne.
Esperanto-kursoj (ankaŭ kaj speciale la ret-kursoj!!!) estas petataj pli atente instrui E-ton, kaj ni bezonas malmultekostajn vortarojn. Kiu ne havas vortaron, tute aŭtomate estas devigata inventi novismon.
Postskribaĵo: La germanan "Brezel / Bretzel" Christaller (1910) tradukas per krakeno, kringo. Heroldo 1932 tradukas per krakeno. Komparante kun PIV: Krakeno estas sukerita ("Cracker"?, "Keks"), kringo estas sensukera kaj plej ofte ringforma. Do "Brezel" eble estas "kringo"?
Ni lasu la solvon al la tradukontoj kaj verkontoj.
Michael Lennartz edited this comment 3 years ago.
Bernardo replies:
Mi dubas, ke "en parola lingvo [netransskribitaj vortoj] estas sufiĉe klaraj". Eĉ vortoj kiel "celsia (grado)" aŭ Alzheimer-malsano estas malsame prononcitaj de parolantaj de diversaj lingvoj ĝis nerekoneblo.
Transskribi kaj adapti al la propra alfabeto cetere estas tute kutima kaj "sana" metodo en multaj lingvoj, ekzemple en la rusa kun ties cirila alfabeto (Alchajmera malsano = Болезнь Альцгеймера) aŭ vaste en la hispana (leader -> líder, shampoo -> champú) - nenio speciala de Esperanto.
Bernardo edited this comment 3 years ago.
Michael Lennartz says:
En angla lingvo estas "crumble ", LEO tradukas "streuselkuchen" per "streusel cake". La deveno estas aŭ "Streusel" de "streuen" = disĵeti aŭ, se ni anstataŭas "Streusel" per similsignifa "Krümel" (eble parenca al "crumble"), "kukero". Bedaurinde tiu analizo ne kondukas al taŭga traduko.
Mia propono: kukgrajno. Tiam la kuko mem estas ... grajnkuko (???) aŭ butergrajna kuko. Eble mi preferas krumlokukon.
Michael Lennartz edited this comment 3 years ago.
Petro Desmet' says:
V I Z I László* says:
Jen la kerno. Ĉu mi komencu fabriki la nomojn de diversaj hungaraj nutraĵmaroj? Sensencaĵo! Mi povas skribi al japana amiko, ke mi aĉetis kolbason "Gyulai", li komprenos, pri kio temas, tiugrade, kiom tio necesas.
Se Sud-Amerika amiko skribos al mi, ke li trinkis koktelon "(la nacia nomo de kajpirinjo)", mi komprenos multe pli bone, ol se li skribus "kajpirinjon", ja mi tute ne konas ĝian guston, do vorto sensenca por mi, kiun mi eĉ ne trovos en la vortaro.
Do mi iras por manĝi djulaion, poste trinki badaĉonjan surkebaraton. :-) :-) :-)
Bernardo replies:
László per tio dankinde atentigis, ke la - tre detala, malnova kaj riĉa - terminaro pri vin-rilataj aferoj, en Esperanto estas tute subevoluigita. Kaj precipe malfacila estas iu taŭga esperantigo de "pinot gris", nomita per preskaŭ 20 tre malsimilaj terminoj laŭ la diversaj vin-kultivaj regionoj, kiel instruas la angla Vikipedio (jam nur en la germana sep terminoj por la sama vinbera speco!). Ĉu ni do devas rezigni iom klere paroli pri diversaj vin-specoj en Esperanto kaj kontentiĝi per la ĝenerala "iu blanka vino". Laŭ mi ne. Kiel Rüdiger Eichholz jam instruis antaŭ dudek jaroj: Esperanto bezonas kaj tre ĝeneralajn terminojn kaj tre konkretajn kaj specifajn. Por multaj homoj eble sufiĉas scii "iu blanka vino". Sed ja ekzistas homoj, kiuj en internacia komunikado volas esprimi sian preferon por rislingo anstataŭ griza pinoto. Ĉu ili povas fari tion nur en la angla? Laŭ László pro iuj miskomprenitaj konceptoj ŝajne jes.
V I Z I László* replies:
Vi skribas tro abundvorte. Mi ne havis paciencon tralegi vian noton de la komenco ĝis la fino, ĉar viaj vortoj malhavas firman direndaĵon.
Bonvolu pruvi per viaj frapaj tradukoj!
Elkore: via Laĉjo
Bernardo replies:
V I Z I László* replies:
V I Z I László* edited this comment 3 years ago.
Petro Desmet' says:
Kial vi ne "prilaboris" la tekston? Pigrulo!
Bernardo replies:
V I Z I László* replies:
Jes. Mi certe ne devas skribi tiun nomon, ja mi ne konas ĝin. Se amiko skribos al mi, ke li tinkis koktelon "Caipirinho", mi komprenos pli bone, ol se li skribus "kajpirinjon" pri kiu mi tute ne scias, ĉu ĝi estas speco de lakto, aŭ biero. Nu, iom da prudento.
Petro Desmet' replies:
Miguel Gutiérrez Adúriz says:
Mi tre bedaŭras ke oni daŭre insistas pri tiu malbona formo de kiu oni ricevas la vorton "paeljujo", kiu hirtigas la harojn de ajna valencia neesperantisto.
Se, laŭ Zamenhof, "Sevilla" estas Sevilo, "paella" estas paelo.
Kaj tiu estas la preferata formo en la du nuntempaj hispanaj vortaroj de Esperanto.
Bernardo replies: