Laŭ miaj esploroj pri Esperantistaj opinioj, mi povis konkludi, ke ĝuste tiu plimulto el movadanoj atribuas la regreson al nesufiĉa diskonigo, kiu plimulto pigras ellerni la lingvon, dume fervore proponas ĝin al ĉiuj…
La situacio similas al tiuj malbone lernantaj gelernantoj, kiuj argumentas siajn lernejajn fiaskojn per malfavorigo fare de instruistoj.
Nun mi invitas vin fari iometan kalkuladon pri la vera grado de koniteco pri Esperanto en Hungario:
En Hungario ĉiujare faras ekzamenon pri Esperanto miloj da gejunuloj. Foje la nombro de tiuj, kiuj lernis Esperanton, kaj faris mezgradan ekzamenon por validigi la diplomon estis pli, ol 5 000 gejunuloj! Tiu nombro iom varias de jaro al jaro, do ni konsideru tre pesimiste nur 3 000 personojn. Dum dek jaroj tio estas jam 30 000 personoj.
Bv. zorgeme atenti, ke ne temas pri personoj, kiuj nur ”aŭdis” pri Esperanto, sed pri personoj, kiuj eĉ lernis ĝin, do havas klaran imagon, opinion pri ĝi!
Ili estante gejunuloj, verŝajne havas ankaŭ gepatrojn, kiuj same ekscias pri la ekzisto kaj funkcikapablo de Esperanto. Gejunuloj ne ĉiam havas ambaŭ gepatrojn, do ni konsideru averaĝe 1,5 (en iuj landoj oni skribas: 1.5) gepatron por ili.
Tio signifas, ke aldoniĝas plua nombro de personoj, kiuj ricevas informon pri Esperanto: post dek jaroj tiu nombro iĝas 30 000 x 1,5 = 45 000. Kune kun tiu de gejunuloj ĝi iĝas: 30 000 + 45 000 = 75 000.
Sed tiuj gejunuloj verŝajne rakontos la aferon al siaj geamikoj, konatoj, kaj se ni konsideras nur po du ekster-familiajn personojn, kiuj tiel ekscias pri Esperanto, tiukaze aldoniĝas nova nombro de informitaj personoj pri la ekzisto de funkcikapabla Esperanto: 30 000 x 2 = 60 000.
Do, ĝis nun, dum dek jaroj eksciis, kaj eĉ pli, parto el ili eĉ travivis la uzon de Esperanto: 75 000 + 60 000 = 135 000 personoj!!!
Ĉu ankaŭ la gepatroj parolos/rakontos/fanfaronos al siaj konatoj pri la Esperanta ekzameno de la idoj? – kial ne! – sed ni tamen lasu tion kiel ”rezervon” en kalkulado ĉar ekzistas ankaŭ interkovriĝo pri informitaj personoj: du gejunulo foje povas informi la sama(j)n komunajn geamikojn, konatojn, pluse, kvankam malofte, tamen foje povas okazi, ke el unu familio faras ekzamenon pri E-o ekz. du gefratoj (ili havas komunajn gepatrojn).
Ni havas ankoraŭ pluan rezervon en kalkulado, ĉar ni konsideris nur 3 000 personojn jare, kaj pluse, ni konsideris nur tiujn, kiuj faris mezgradan ekzamenon, sed ĉiujare faras po ĉ. 1 000 personoj ankaŭ baznivelan ekzamenon. En 2002 entute pli, ol 7 000 personoj faris ekzamenon entute je ĉiuj gradoj pri Esperanto.
Eĉ plua rezervo en kalkulado estas la nombro de tiuj, kiuj ekscias pri Esperanto helpe de amas-”stultigiloj” (alie dirite: TV), ĉar foje estiĝas publika disputo pri tio, ke niaj gejunuloj lernas Esperanton nur por fari la devigan lingvoekzamenon anstataŭ la angla.
Pluse konsideru ankaŭ tion, ke tiu prudente kalkulita nombro de 135 000 informitaj personoj (dum dek jaroj) enestas en lando, kies nombro de loĝantaro estas malpli, ol 10 miliono.
Sed la plej grava kaj pensiga konstato nur nun sekvas: dum dek jaroj, el ĉiuj 30 000 personoj, kiuj ne nur ”aŭdis” pri Esperanto, sed eĉ pli, ili *ellernis* Esperanton, nur malpli, ol ĉ. 2% iĝas kaptitaj fare de planlingvo! La ceteraj ne trovas kialon plue okupiĝi pri Esperanto.
Ĉu mi subtrahu el la nombro de Esperantistoj tiujn, kiuj senĉese krokodilas (kaj sekve, forgesas la planlingvon)? – tiukaze kiom el Esperantistoj vere regas la planlingvon?
Ĉu vi daŭre restas blindigite fare de tiuj malsaĝuloj, kiuj asertas, ke Esperanto ne disvastiĝas precipe pro manko de reklamo?
Kiel uzi la vorton au la vortoparon "nek"?
-
Iuj tiel opinias, ke la vorton "nek" eblas uzi nur kombinite: "Nek Maria, nek Petro ĉeestis."
En ti…
-
October 28, 2008
Pri la uzo de la refleksiva pronomo "si"
-
Kiam la alparolata persono identas al la alparolanta persono, kaze de la unua- kaj duapersona pronom…
-
June 26, 2008
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
2 854 visits
Laŭ iuj, Esperanto regresas en disvastiĝo pro manko de diskonigo (reklamo)
RSS feed- Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.
- ipernity © 2007-2017
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English
Mi volas fokusiĝi pri jena frazo "La ceteraj ne trovas kialon plue okupiĝi pri Esperanto".
Kion vi celas skribante tion? Kiaj okupoj estas nuntempe disponeblaj rilate al Esperanto ?
Ĉu esplorado de esperanta gramatiko, vivo de Zamenchofo, esperanta literaturo, universalaj kongresoj ?. Por iuj ili ja estas tre interesaj aferoj sed ĉu por multaj?.
Por averaĝa junulo esperanto same kiel aliaj fremdaj lingvoj estas nur rimedo por atingi deziratan celon. La celo povas esti: fariĝi inĝeniero, financa konsilisto , profesia vendisto. Tiu junulo faras esperantan ekzamenon por atingi sian celon. Do por li esperanto estas ilo por atingi ion.
Se dum sia posta profesia laboro li bezonas nur sian nacian lingvon li ne zorgas pri fremdaj linvoj sed kiam venas bezono uzi ekz. la anglan li komencas iom post iom ekzerci la lingvon aŭ eĉ kontraŭ mono komencas kurson. Denove lingvo estas ilo por atingi celon. Do esperanto ne estas escepto , ĝi estas tute normala fremda lingvo kvankam relative pli facila por lerni sed malfacila por utiligi.
"Laboro por esperanto" de tiu junulo komenciĝos nur tiam kiam en gazeto la mencita junulo trovos anoncon pri laboroferto en kiu oni interalie postulas konon de esperanto. Mi kredas ke tiu junulo post mallonga tempo bone regos esperanton kaj tiel eĉ li mem kiu neniam interesis pri esperanto disvastigios ĝin plej efike.
Alia mi rimarko estas ke organizoj kiuj klopodas atingi sian celon per esperanto kaj esperanto mem ne estas ilia celo, plej efike kontribuas al diskonigo de internacia lingvo.
Bedaŭrinde ili estas malmultaj.
Kion vi celas skribante tion?”/
---
Mi esprimis min sufiĉe milde. Malantaŭ la vorto ”kialo” kaŝiĝas grava trajto de la komunumo Esperanto.
Por klarigi la reagojn de la potencialaj estontaj lingvouzantoj, mi mencios mian sperton de antaŭ ok jaroj:
Iam mi tial interesiĝis pri E-o, ĉar min interesas ĉiaspeca homa racia verkaĵo, inventaĵo, novigo, ĉu scienca, ĉu teknika, ĉu arta. Bonŝance tiam neniu provis persvadi min aliĝi al la ”movado”, ĉar tiam mi tuj forturnintus min de la planlingvo.
Mi fakte scivolis, ĉu planita lingvo kapablas funkcii, aŭ ne. La ideo de ”artefarita lingvo” tre ravis min. Baldaŭ mi akiris la necesajn lernilojn, kaj komencis aŭtodidakte ellerni la lingvon. Mi rememoras, ke jam tuj komence mi rimarkis problemojn (neraciajn aferojn, nekonvenaĵojn, kontraŭdirojn) en tiu ”interpretata” gramatiko.
Post ĉ. jaro kaj duono da memlernado mi komencis legi beletron. Ŝokis min tio, ke dume iuj verkistoj skribis tute klare, racie, facile percepteble, aliaj skribis tiom nekonvene, ke mi naŭziĝis pri la planlingvo. Mi ne povis imagi, ke iu lingvo ne havu regulojn pri la maniero kompili frazojn. Tiu disa-misa, senorda vortumado fare de iuj ”laŭditaj” verkistoj tute seniluziigis min. Nek la hungara, nek la rumana, nek la angla kaj aliaj lingvoj funkcias sen reguloj pri kiel kompili frazojn. Longtempe mi kredis, ke mia komencanteco estas la kialo, ke estas penege legi iujn tekstojn. Pli poste mi malkovris pluan fuŝaĵon ĉe lingvouzantoj, eĉ ĉe eminentuloj: ili salamandris skandale! Mi devis ellerni legi iliajn tekstojn *laŭvorte* hungare, por povi ”traduki” la salamandraĵojn.
La duan ŝokon mi spertis tiam, kiam mi unue vizitis la urban ”movadejon”. Mi vizitis ĝin por povi efektive praktiki la paroladon. Sed mi ne havis kun kiu paroladi, ĉar ĉiuj krokodilis. Komence mi kredis, ke ili jam certe scipovas tiom bone la lingvon, ke jam ne plu bezonas ekzerci ĝin… Sed ne tiel estis. Mi jam decidis forgesi la tutan aferon, kiam dum la sekva kunveno aperis iu persono, kiu fine emis uzi la planlingvon. Tiutempe li estis la sola inter tieaj E-istoj, kiu kapablis normale uzi la planlingvon.
Danke al li, mi plu restis tie, kaj nelonge aperis, mi diru ”stelo” sur la firmamento de Esperanto, nome Flavio Rebelo (en Brazilo), kiu sukcesis vigligi helpe de la interreta portalo Ĝangalo la mondan lingvouzon tiel, kiel UEA neniam sukcesis. Tiutempe en la babilejo de Ĝangalo foje ĉeestis samtempe eĉ 40 personoj, kelkcento da uzantoj uzis la babilejon dum 24 horoj, eĉ nokte ĉiam eblis trovi komunik-partneron. Estiĝis viglega komunikado inter la plej diversaj landoj kaj etnoj. Oni povis ĝui Esperanton kiel efikan interetnan komunikilon. Ĝangalo altiris al si centojn da lingvouzantoj. Esperantistoj direktis siajn atentojn pli je Ĝangalo, ol je UEA, ĉar ricevis multe pli da servoj disde la senpaga Ĝangalo, ol de tiu UEA, al kiu vane pagis kotizojn.
Pluse, en Ĝangalo eblis legi nekutime klare, racie formulitajn, freŝajn, ĵurnalistajn artikolojn (kiuj ne estis altruditaj fare de iuj influrondoj) pri la tutmondaj okazaĵoj. De tie eblis ellerni vere klaran lingvostilon!
Do, Esperanto utilis kiel ilo por ĝojigi siajn lingvoscipovantojn. Estis inde ellerni Esperanton!
Sed tiu paradizo ne daŭris longe, ĉar post du jaroj UEA, pro envio, ne plu povis toleri la sukceson de Ĝangalo. Diversaj ”manevrojn” forprenis la emon disde Flavio plue evoluigi kaj funkciigi la furoran portalon Ĝangalo. Post kiam malaperis Ĝangalo, tuj ĉesis tiu tutmonda, viglega lingvouzado. Malaperis kialo por uzi la planlingvon.
Nun, helpe de Ipernity eventuale eblus ion reestigi tiurilate, ĉar la portalon Ipernity ne eblas tiom facile subpremi.
---
Vi pravas, tamen tio estas deprima, ke el 20 Esperantistoj ĉ. 18 personoj volas subteni *nur* la disvastiĝon, sen ellerni la planlingvon, kaj nur ĉ. du pretas efektive ellerni la planlingvon...
Se temas Gangalo - mi ne memoras ĝin ĉar mia aventuro kun esperanto komenciĝis jam post ĝia malapero. Miaopinie lernu.net havas gravan kontribuon al esperanto - ĉu kompareblan kun Ĝangalo ? mi ne scias. Lernu.net rolas bone kiel lernilo de esperanto . Post lernado per lernu.net aperas truo - kion poste ? kie utiligi esperanton? La truon plenigas parte ipernity.com kaj mi esperas ke nova retpaĝo aktuale.info estos plia grava ejo por uzi internacian lingvon.
---
Ŝajnas, ke aktuale.info, kiel produkto de TEJO ne sukcesis percepti la realan bezonon de lingvouzantoj. Mi citos informtekston el "ikso.net":
{[E@I estas laborgrupo de TEJO, kiu realigas projektojn, kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi Interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. Kun informoj pri seminarioj, projektoj kaj la organizo mem.]}
Do, ĝi parolas pri "kunlaboro", propagando, instruado, organizo. Nenio mencio pri servoj por agrable profitigi la lingvoscipovon. Do kial ellerni planlingvon, se mankas ebloj ĝui ĝin?
Pri praktika, panodona uzado mi ne skribas, ĉar por tio Esperanto nuntempe ne konvenas. Sed ĝi estu almenaŭ ilo por alporti feliĉon al siaj uzantoj por, ke ili agrable libertempu komunikante senbarile kun tre diversetnaj personoj.
Mi ne konis aktuale.info. Ŝajnas, ke ĝi servos por informi pri esperantaj aferoj, ĉu ne? Se ĝi informos ĝenerale, eble ĝi tre similos al raporto.info. Kaj bedaŭrinde mi esperantistiĝis ĝuste kiam Ĝangalo malestiĝis. :-/
Nu, Esperanto estas pli ol hobio por mi. Mi lernis ĝin pro ĝia eco esti neŭtrala. Tiu ideo tute ravas min. Poste mi konis iom pli da esperanta kulturo, kaj ankaŭ tio allogis min por daŭrigi mian lernadon. Hodiaŭe por mi Esperanto estas tre utila lingvo por multkultura komunikado, ekz-e per Ipernity mem aŭ per legado de plurlanda poezio. Kaj mi planas uzi ĝin por turismado venontjare: aŭ mi iros al Grezjono, aŭ al la Somera Kurso en Aŭstralio aŭ al tiu de Usono ktp. Kvankam ili estos kursoj, ili ankaŭ estos oportuno turismadi. Tio estas bona lingvo-uzo, ĉu ne, Laszlo? :-)
/"Kaj mi planas uzi ĝin por turismado venontjare"/
---
Tre bone, kara Fernando! Ĝuu kaj profitu ĉiukampe el la avantaĝoj de la pontnlingvo! Hobio kaj ĝuado pri diversaj kulturoj interkovriĝas.
Ĉu vi nur babilas, ĉu vi nur distriĝas, ĉu vi nur legas verkaĵojn de aliaj kulturoj, ĉu vi profitas el akireblo de informoj, ĉu vi profitas el eksterlanda turismo ŝulde al pontlingvo, ĉiuj agad-kampoj estas konvenaj por utiligi Esperanton!
Sed por ĉiuj supre menciitaj terenoj ja necesas ellerni korekte (racie) la planlingvon...
Ne sufiĉas nur svingadi la verdan flagon, porti insignon, kanti himnon, kaj bataladi stulte kontraŭ la angla lingvo, dume eĉ la lingvon Esperanto oni ne regas...
Ankaŭ mi uzas Skype-on, sed mi ja scias, ke ĝi ebligas samtempe nur maksimume tri komunikantojn. Sed ekzisas iu alia interreta programo, nome Paltalk, kiu ebligas komunikadon inter senlimaj babilantoj (ĝi ebligas samtempan paroladon nur por unu partoprenanto). Tio eblas per la dissendo-ricevo sistemo: en certa momento povas paroli *nur* unu persono.
Dum la "epoko de Ĝangalo" ankaŭ la programo Paltalk estis tre vigla, populara, ni havis karan amikon en Aŭstralio, kun kiu ni voĉparolis dumnokte. En Skype aktiveco estis simile vigla, ĉar pere de la babilejo Ĝangalo eblis lasi mesaĝojn por la vespera voĉa komunuikado.
Sufiĉis malaperi Ĝangalo, ke ĉiuj voĉparolaj interretaj programoj silentiĝu rilate al Esperanta lingvo...
Pri tiu neniigo pri Esperanta aktivado faciligita de Ĝangalo, multe kulpas la reta revuo "Libera Folio", la "paroltubo" de UEA.
Kaj alia mia demando kiel UEA povis ĉesigi la egziston de Ĝangalo - ĉu ĝi havas tian povon ?
Nu, tiuj 30 000 gejunuloj kiuj dum dek jaroj ne nur informiĝis pri Esperanto, sed eĉ gustumis, ellernis ĝin, ne povas esti konsiderataj, kiel personoj kiuj eĉ ideon ne havas pri kiom facila estas Esperanto.
Se el tiuj 30 000 gejunuloj, kiuj ekzameniĝis dum dek jaroj pri Esperanto, nur malpli ol 2% pretas uzi ĝin daure, kiom procento dediĉos sin al Esperanto el tiuj, kiuj nur audis pri Esperanto, sed neniam lernis ĝin?
Lernu.net funkcias jam delonge. Tamen ĝi ne povis pliigi la emon ellerni Esperanton. Pli multaj Esperantistoj mortas, ol kiom estiĝas. Fakte ekzistas sufiĉaj iloj, ankaŭ tradiciaj por ellerni la planlingvon. Do, ne iloj mankas.
Mankas motivacio, ĉar mankas servoj bezonataj fare de lingvouzantoj, sed ne tiaj servoj, pri kiuj UEA decidas, ke ili *devas esti bezonataj* fare de uzantaro. Diktaturo ne alportas evoluadon.
Por bonvolemaj, honestaj homoj sufiĉas kelkaj malbonintencaj artikoloj, ke ĉesu plue agadi por la bonfarto de la komunumo. Enviemuloj akuzis Flavion, ke fraŭdis la monon kolektitan en Eŭropo por ITV. Tio sufiĉis por li. Dum kelkaj jaroj li financis el sia poŝo kvar dungitojn por Ĝangalo. Li povis fari tion, ĉar havis entreprenon. Sed tiun monkvanton li povintus donaci ankaŭ al sia familio. Dume kotizojn oni pagis ne por Flavio, sed por UEA. Li volis atingi tion, ke Ĝangalo iĝu memfinanca. Por tio li aldonis novajn servojn, por kiuj li petis pagon. Sed tiuj bazaj servoj restis daŭre senpagaj. Tiam multaj malbonintenculoj, eĉ el Hungario akuzis lin per monavideco... En realo tiujn akuzintojn ĝenis tio, ke Esperantistoj vizitis pli plezure Ĝangalon, ol iliajn portalojn.
Fernando Maia Jr. has replied to Laszlo Istvan TOTHPri la servoj, mi nuntempe pensas, ke turismado estas tre bona servo. Kaj plejbone se tiu servo krome havas "kurson"! ;-) Tiel ne eblos diri, ke oni ne scipovas la lingvon. Grezjono, Usono aŭ Aŭstralio oferas kurson, sed mondskale, do partopreni tiujn kursojn estas taŭga turismado: vi vojaĝas kaj lernas.
Bona agado por la tutmondaj kluboj kaj asocioj estas organizo de ekskursoj al tiuj lokoj. Ĉar la ekskurso enhavas kurson, tial partoprenontoj ne timos uzi Esperanton, ĉar ili iros al loko, kie ili rememoros kaj relernos la lingvon.
Kiam mi ĉesos mian ciganan vivon (nuntempe mia laboro malpermesas min havi enordan kalendaron), mi planas organizi kursojn en la urbo, kie mi loĝos, kies fina celo estos vojaĝi al tiuj lokoj (Grezjono, Sidnejo, San-Diego...). Tiel homoj havos motivon daŭrigi la studojn, la ligvo-uzon. Sed tio nur estontece! :-)
P.S.: pro la varma invito de nia karaj geaŭstralianoj, mi kore traktas la eblecon iri al Sidnejo, sed bedaŭrinde mi ne povas nuntempe findecidi, ĉar mi dependas de aliaj homoj kaj de kelkaj okazontaĵoj en mia laboro.
Unue, vi ne diras, ke dum multaj jardekoj, en kvazaŭ ĉiuj evoluitaj landoj, oni instruis kaj ankoraŭ instruas la anglan lingvon en plimulto da lernejoj .
Tio efikis jene: ĝi fakte nun estas ja la lingvo, kiun ĉiu havas pli da ŝancoj renkonti dum kontaktoj kun eksterlandanoj. Almenaŭ, ĝi estas tiu, kiun multaj ili iomete scipovas. La lingvistoj nomas tion la "maksiminon" (maksimumo-minimumo).
Due, ke ĉie, ĉiuj informrimedoj laŭdas kaj reklamas tiun anglan lingvon, kiu estas uzata de "elitoj": komercistoj, politikuloj, ktp, ktp... (mezaj kaj superaj sociaj klasoj). En Orienta kaj Meza Eŭropo, kiam regis ankoraŭ Sovetunio, "rock and roll" kaj aliaj usonaĵoj reprezentis "liberon" por junuloj. Kaj fakte, tiu usona lando, post la dua mondmilito, estis dinamika, antaŭenema... kvankam oni povas ankaŭ kritiki ĝian funkciadon, ĝian emon majstri ĉion kaj ĉiujn.
Trie, ke la "ordinaraj" homoj (mi volas diri, tiuj, kiuj ne estas tro multe kritikemaj...), el ĉiuj gentoj, emas imiti la potenculojn. Se ili ne havas sufiĉe da mono por aĉeti la vestaĵojn "haute couture", ili klopodas aĉeti la parfumon... Ili ŝafumas. Esperanto ŝajnas eksmoda kaj la angla estontpromesa, do ili "preferas" la prestiĝan anglan, kaj eĉ ne deziras scii, ĉu ĝi estas logika solvo aŭ ne. Ŝafoj ne pripensas, ili sekvas la ĉefon.
Mi dezirus ankoraŭ aldoni multajn komentojn, sed jam malfruas.
Nur pri krokodilado mi deziras paroli ĉi-vespere.
Mi krokodilas, kiam mi estas nur kun samlandanoj! Estas "io" en mi, kiu tute ne akceptas NE uzi la lingvon pli efika, kiam mi estas kun aliaj homoj.
Esperanto utilas por komuniki kun alilandanoj. Tiam, estas logike uzi ĝin.
Fine, mi tute ne certas ĉu esperanto regresas aŭ progresas... Eble mi mortos antaŭ akiro de certeco pri tio.. Ne gravas. Mi faras kion mi faras, ĉar mi emas al justico...
---
Kara Onagrino, kion ekzakte vi intencas elstarigi per tio?
Niaj gejunuloj (ĉiujare minimume po 3 000) ellernas Esperanton propravole (por eviti la anglan), tamen Esperanto ne pruviĝis esti sufiĉe alloga por ekŝati kaj plue uzi ĝin. Esperanto allogis nek tiujn, kiuj jam ellernis ĝin, nek tiujn, kiuj nur aŭdis (informiĝis) pri ĝi. Oni ne emas uzi lingvon, kiun ne regas bone. Penado dum lingvouzo forprenas plezuron komuniki tiulingve.
Esperanto (kiel lingvo, ne kiel movado) allogas nek tiujn, kiuj volonte iĝis Esperantistoj (nur fragmento el Esperantistaro parolas la planlingvon).
Do, reklamo kaj propra spertiĝo en lingvoscipovo montriĝis esti neefikaj pro certa prisilentata kialo…
La anglan lingvon eblas ellerni suviĉe bone ĝis certa malalta nivelo, kaj per malmulta vortostoko. Tio validas ankaŭ por la franca, germana, kaj preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj.
Mi ŝokiĝis triafoje tiam, kiam mi spertis Esperantistojn paroladi pli komprene (eĉ se gramatike ne sufiĉe korekte) pere de la angla lingvo, ol pere de Esperanto kiun ili lernas foje jam eĉ de pli, ol dudek jaroj!
/"Fine, mi tute ne certas ĉu esperanto regresas aŭ progresas... "/
---
Nu, estas tre simple demonstri tion: sufiĉas fari komparon inter la averaĝaj aĝoj de Esperanto komunumanoj de antaŭ 50 jaroj, kaj de tiuj nunaj.
Alia, iom pli klera maniero pritaksi tiun tendencon estas kontroli la averaĝan aĝon de la verkistoj. Iam en la movado troviĝis talentaj verkistoj, kies averaĝa aĝo estis malpli, ol 40 jara. Nun vi trovos talentajn verkistojn, kies averaĝa aĝo estas pli, ol 60 jara. Vi ja scias, sen verkistoj lingvo perdiĝas…
Multaj Esperantaj komunumoj jam malaperis pro tio, ĉar ties lingvoscipovantaj membroj altaĝe formortis.
En Pécs antaŭ 40 jaroj ekzistis ses Esperantaj asocioj, kun po 15-30 anoj, nun ekzistas unu rondo, en kiu mi estas la plej juna membro (nun 52 jara) kiu kapablas paroli la planlingvon. Nia nuna rondo havas nur kvin pli-malpli aktivajn, parolkapablajn membrojn (krom mi, la aliaj estas averaĝe 76 jaraĝaj…)
Simile, eblas kompari la nombron de t.n. denaskaj infanoj de antaŭ ekz. 20 jaroj, al tiu nuna.
/" Esperanto ŝajnas eksmoda kaj la angla estontpromesa, do ili "preferas" la prestiĝan anglan, kaj eĉ ne deziras scii, ĉu ĝi estas logika solvo aŭ ne."/
---
Vi pravas, mi konsentas pri la laŭmodeco de la angla. Se Esperanto estus vere, ne nur laŭpropagande facile ellernebla planlingvo, tiukaze oni certe ekŝatus ĝin, kaj plezure uzus ĝin por altnivela komunikado, por kio la angla ne taŭgas por neangloj, ĉar tianivela komunikado postulas multe pli bonan lingvoscipovon. Oni uzus la anglan ĉefe nur por orientiĝi, por informiĝi, peti helpon eksterlande, sed uzus Planlingvon por pridiskuti pli komplikajn, pretendemajn aferojn.
Esperanto povus esti multe pli facile ellernebla planlingvo eĉ sen fari lingvajn "plibonigojn" je kio la plimulto el la maljunaj lingvouzantoj tuj ricevus koratakon. Mi nur pretere mencias, ke ekz. Ido funkcias bonege magraŭ tio, ke ĝia gramatiko ne estas enbetonita.
Por fari el Esparanto signife pli facile ellerneblan kaj vere allogan planlingvon, necesas fari fine tion, kion Zamenhof ne faris: kompili profesian gramatikon per konkretaj, raciaj reguloj, forlasante tiujn regulojn el la "interpretita gramatiko", kiuj nur "legalizis" la erarojn, nekonvenaĵojn el Fundamento kaj tradukoj, plue, necesas forigi la hereditajn salamandraĵojn, esceptojn, kiuj malfaciligas ellerni la planlingvon. En tiu kazo, libroj pri gramatiko, kiel PAG aŭ PMEG iĝus dekoble malpli dikaj, malgraŭ tio, ke la nombro de reguloj ne plu estos nur 16, sed eble ĉ. 50.
La nuna plorinda difiniteco de la gramatiko kaŭzas tion, ke eĉ por multaj eminentuloj, verkistoj, instruistoj, eĉ 40 jaroj ne sufiĉis por elelrni senerare Esperanton.
/" Estas "io" en mi, kiu tute ne akceptas NE uzi la lingvon pli efika, kiam mi estas kun aliaj homoj."/
---
Sed oni ne tial devas praktiki la planlingvon dum kunvenoj, ĉar estas Esperantistoj, sed nur por tio, ke *ne forgesu* la planlingvon.
Por "ne forgesi" vian patrinlingvon, vi havas eblon "praktiki" ĝin ankaŭ aliloke (hejme, en publikaj lokoj, en laborejo, ktp).
Sed la planlingvon vi ne povas praktiki kun iu ajn, sed nur kun tiuj, kiuj same scipovas ĝin pli-malpli.
Mi kutimas foje legi beletron kaj paroli ankaŭ rumanlingve, por ne forgesi ĝin. Simile, mi foje legas ankaŭ anglan beletron por prizorgi ankaŭ tiun lingvoscipovon.
Se oni ne prizorgas lingvoscipovon, tiukaze la respektiva lingvo ne plu helpos por komuniki kun alilandanoj.
/"Mi forgesis diri ke mi tute ne konsentas kun iuj movadanoj kiuj (laŭ vi) akuzas plimulton pri pigremo."/
---
Nu, min fakte tio ĝenas, ke la plimulto el Esperantistaro fanfaronas, ke Esperanto estas facile ellernebla planlingvo, dume la fanfaronantoj mem ne kapablis ĝin ellerni: ĉu pro pigreco? – se ne pro pigreco, tiukaze pro tio, ĉar Esperanto en ĝia nuna stato (ne havante profesie difinitan gramatikon) ne estas facile ellernebla planlingvo.
Ĉu eblas tio, ke la plimulto el Esperantistaro ne disponas pri "lingva preteco"? – Ĉiu mense ne malsana homo kapablis ellerni sian patrinlingvon. Laŭ prestiĝaj pedagogoj ne eblas paroli pri lingva-malpreteco.
Do, povas kulpi: 1.) nebona persona sinteno je lingvolernado, 2.) nekonvena difiniteco pri gramatiko, 3.) nekonvenaj instruiloj, 4.) ĝenerala malfacileco de la planlingvo.
Mi voĉdonas je la dua punkto, kies konsekvenco efikas ankaŭ al la tria punkto.
Valdi (Elbik) has replied to Laszlo Istvan TOTHLu has replied to Laszlo Istvan TOTHMi tre scivolas, kie vi povas trovi solidan statistikon kun nombroj pri la denaskaj infanoj antaŭ dudek jaroj kaj nun. Prefere tuj enmetu la nombrojn en la vikpedion ĉe Statistiko de Esperantujo - Familioj kaj denaskuloj. Antaŭdankon!
La plej grava problemo estas tio, ke Ekzercaro kaj la tradukoj enhavas erarojn, kontraŭdirojn, salamandraĵojn, nekonvene elektitajn verbojn por certaj frazoj. Eĉ Fundamenta Gramatiko enhavas evidentan eraron. PAG kaj PMEG transprenis senpripense ĉiujn misaĵojn el Fundamento.
El nekonsekvenca lingvaĵo ne eblas konstrui klarajn gramatikajn regulojn, escepte se oni ekuzas la propran racion. Sed tio postulas forlasi la misaĵojn el modelfrazoj.
Tio estas simila situacio al tia matematika afero, kiam iuj asertas ke: "2 + 2 = 4, sed tamen foje ĝi povas esti ankaŭ 5"...
Per tia neracia konsiderado ne eblas klarigi aferojn. Tia maniero difini gramatikon povas esti akceptata nur kaze de etnaj lingvoj, ĉar neniu starigas postulojn pri skemeco, racieco, reguleco, kaze neregulaj etnaj lingvoj.
Ne eblas efike klarigi gramatikaĵon per longegaj, torditaj frazoj, plenaj per "garnaĵoj", prenitaj el iuj tradukaĵoj, skribaĵoj de Zamenhof. Por instrui gramatikaĵojn necesas *krei* instrucele taŭgajn frazojn! La ĝisnunaj gravaj verkistoj de lernolibroj ne havis kuraĝon krei proprajn instrucelajn modelfrazojn, pro manko de memfida lingvoscipovo.
Estas klare, ke sanmensa homo ne inklinas ellerni pluan neregulan lingvon: sufiĉas la angla.
Mi jam demonstris tion, ke Esperanto ne tial restas ignorite, ĉar publiko ne scias pri ĝi, sed ĉar ĝi en la nuna formo ne estas alloga.
Oni povas esti allogataj fare de iu planlingvo nur tiukaze, se ĝin eblas multoble pli rapide ellerni (tiel, ke oni povu uzi ĝin firme/memfide!), ol ajnan etnolingvon. Tio eblas se ĝia gramatiko estas racie kompilita, unusenca, klara, sena de neargumenteblaj neregulaĵoj, se la gramatiko havas klarajn regulojn rilate al frazoelementoj, vortordo, ktp. T.e. ĉar oni ŝatas uzi nur tiun lingvon, kiun povas regi bone. Cetere, ankaŭ la anglan lingvon eblas ellerni ĝis certa nivelo rapide... sed fuŝe!
La determina problemo estas tio, ke vane iuj kreas la mankantajn regulojn laŭ racieco, se inflŭhavaj gravuloj kontraŭstaras al tiu kunordigado. Vane mi klarigas kiel eble plej racie, ke por kompili unusencajn frazojn, certajn vortojn *ne eblas* uzi vicorde dise-mise, se gravuloj ĉiam citas frazojn de Zamenhof, en kiuj la Majstro uzis ilin dise-mise. Tiel ne eblas forigi la problemojn...
Mi estas nek la unua, nek la lasta kiu koleretas pro tiaj problemoj. Mi citos el lernolibro verkita de Heinrich Seppik:
"La netuŝebleco de la Fundamento signifas kompreneble tion, ke neniu rajtas en ĝi mem fari ian korekton au plibonigon, sed ĝi devas por ĉiam resti senŝanĝa kiel aŭtentika dokumento. Sed tiu netuŝebleco tute ne signifas, ke ĉiu esperantisto devas laŭlitere imiti eĉ la erarojn de la Fundamento kaj ke oni ne rajtas uzi vorton au formon, kiu ne troviĝas en ĝi. "
Konklude, oni povas verki kroman, paralelan gramatikon, kiu ne enhavu erarojn, kontraŭdirojn, salamandraĵojn kaj aliajn misaĵojn.
La originala Ekzercaro kaj la tradukoj povas resti kiel dokumentoj/relikvoj por lingvo-esploristoj, historiistoj.
Mi povas imagi ankaŭ alian solvon:
Decidpovaj gravuloj "marku" tiujn verkistojn, tradukistojn, kies lingvaĵo estas sena de Fundamentaj misaĵoj, kaj estonte oni kreŭ novan gramatikon laŭ tiuj klarlingvaĵaj verkaĵoj. Ekzempe, mi pretas deklari tiun lingvaĵon fare de la redaktoroj de la portalo "edukado.net", kiel unu el la konvenaj normo-donaj lingvaĵoj.
Sed estas malfacile bataladi kontraŭ ŝtoniĝintaj cerboj...
Kiam la lastaj lingvouzantoj konsciiĝos, ke la insistado konservi la misaĵojn de Esperanto kondukis ilin alen sakostrato, jam estos tro malfrue.
- Laŭ mi Esperanto ne regresas ĝenerale, sed ĉefe rilate al lokaj kluboj kaj rilate al naciaj kaj internaciaj asocioj. Iusence Esperanto maturiĝis, do oni malpli ol antaŭe bezonas asociojn.
- Pri diskonigo kaj ĝia efiko: Eble rigardu en vikipedio la statistikon de unu- (aŭ du-)semajnaj Esperanto-renkontiĝoj en Germanio. Vi vidas dum la okdekaj jaroj pli ol dekprocentan kreskon, poste estas nur ĉ. duprocenta kresko. Mia klarigo estas, ke dum la okdekaj jaroj okazis multa gazetarrilata laboro en Germanio, ekde ĉ. 1992 signife malpli. Cetere indas noti, ke la partoprenantaro dum la pasintaj tridek jaroj proksimume okobliĝis, mezume tio estas kresko de ĉ. 7 % jare.
- Via argumentado pri la Esperanto-studintoj ne konvinkas min. La kvanto de kontaktoj al la publiko, kiun vi elkalkulas, estas simple tre malgranda; malmultaj centmiloj inter dek milionoj. Krome ne estas klare, kian informon ili ricevis pri Esperanto. Ĉu "Per Esperanto eblas relative rapide atingi diplomon", "Esperanto estas facila lingvo" aŭ "Per Esperanto eblas partopreni en amuzaj junularaj renkontiĝoj en multaj diversaj landoj"? La efiko estas tre malsama.
- En Berlino mi iom intense okupiĝis pri amaskomunikilaj rilatoj dum la okdekaj jaroj. Mi memoras, ke en du t.n. programgazetoj mi atingis dum unu jaro po 40 menciojn pri prelegoj pri la internacia aplikado de Esperanto; eldonkvanto po ĉ. 50.000, do sume ĉ. 4 milionoj da "kontaktoj" nur el tiu fonto en Berlino, kiu havis tiam preskaŭ du milionojn da loĝantoj. Tiu intenseco sufiĉis por transdoni al parto de la loĝantaro (sed certe ne al pli ol 50 %) la bazajn informojn pri Esperanto kaj venis jare eble 30 homoj al niaj kursoj. Se oni informas malpli ofte, oni havas tre malmultan efikon. Profesiaj varbistoj konsilas ekzemple ripeti varbadon almenaŭ dekfoje, se ne tridekfoje antaŭ ol estas mezurebla efiko.
"(...) ĉu esperanto regresas aŭ progresas (...)" - "Nu, estas tre simple demonstri tion: sufiĉas fari komparon inter la averaĝaj aĝoj de Esperanto komunumanoj de antaŭ 50 jaroj, kaj de tiuj nunaj." - Nu, ĉu vere tiom simple? Kie mi povas legi la datumojn pri la averaĝa aĝo antaŭ 50 jaroj kaj nun? Ĝis nun mi neniam renkontis tian statistikon. Aŭ ĉu vi eble celas membrojn de asocioj? Tio povas esti, sed laŭ la censoj en Litovio kaj Hungario pri la kvanto de Esperanto-parolantoj nur ĉ. unu el dek Esperanto-parolantoj estas membro. Sekve la meza aĝo de la membraro diras ion pri la asocioj, sed verŝajne nenion pri la komunumo.
Popoldire: "Apetito venas dum manĝado."
Ĉu ellerni Esperanton (eĉ se nur por akiri diplomon) ne signifas ankaŭ "gustumi" ĝin?
Se el tiuj, kiuj jam "gustumis" ĝin, nur malpli, ol 2% ekŝatis ĝin, ĉu tio ne signifas mankon de allogeco?
Lu has replied to Laszlo Istvan TOTHMi iam vizitis kurson de Esperanto en Berlino kun dudeko da studentoj pri lingvistiko. Ili havis nur unu celon: Ricevi atestilon por povi ekzameniĝi; eblis elekti Esperanton aŭ la svahilan lingvon; al ili Esperanto ŝajnis la pli facila solvo. Sed pri la lingvo mem ili havis neniun intereson. Post kelkaj semajnoj de kurso mi en la kurso prezentis kelkajn gazetojn, kelkajn pliajn lernolibrojn, facilajn legaĵojn, vortaretojn ks. Ili interesiĝis pri nenio; mi sukcesis vendi ion al nur unu persono, por 4 eŭroj. Eĉ la senkostajn gazetojn ili apenaŭ volis preni. Komplete netaŭga celpubliko.
Eble la popolo diras: "Apetito venas dum manĝado." Sed multaj infanoj manĝadis spinacon - kaj tamen ne ŝatis ĝin. Jes ellerni signifas gustumi - sed se oni faras ion nur por la atestilo, oni sukcesas komplete neglekti la enhavon.
"Se el tiuj, kiuj jam "gustumis" ĝin, nur malpli, ol 2% ekŝatis ĝin, ĉu tio ne signifas mankon de allogeco?" Neniel! Ne ekzistas ĝenerala allogeco en la mondo, la homoj estas tro diversaj. Tapiŝoj estas allogaj por iuj, malŝatas ilin aliaj. Ĉu tatuoj havas ĝeneralan "allogecon"? Ĉu bicikloj? Ĉu la muziko de Mozart? Donu al ĉiuj studentoj la taskon, ke ili devas informiĝi pri unu klasika komponisto; ili faros, trapasos la ekzamenon - kaj tamen multegaj plu ne ŝatos klasikan muzikon. Ĉu do klasika muziko estas "alloga"?
Hodiaŭ ĉ. 0,1 % de la homoj, kiuj lernis la anglan, scias ankaŭ Esperanton je simila nivelo. La venonta ŝtupo por Esperanto estas ekzemple 0,2 %. Tio signifas, ke sufiĉas, se ni varbas inter 999 homoj, kiuj lernis la anglan, precize unu solan homon. Prefere tiun, kiu plej entuziasmas pri Esperanto, ne iun el tiuj, kiuj ricevas avantaĝon per la lernado (anstataŭ per la uzado).
Laszlo Istvan TOTH has replied to LuOni *nepre* bezonas komunikilon, ne tiel, kiel ekz tapiŝon, biciklon, Mozart, ktp.
Oni devas decidi pri kiun komunikilon uzu. Por uzi komunikilon oni devas investi tempon, energion, monon.
Tiuj, kiuj "gustumis" Esperanton jam povas pritaksi, ĉu ĝi povas helpi efike en komunikado, aŭ ne.
Do, oni devas konsideri du aferojn:
1.) kiom da tempo estas necesa por ellerni almenaŭ modest-nivele Esperanton, kaj kiom da tempo por ellerni almenaŭ modest-nivele la anglan?
2.) kun kiom da homoj oni povos komuniki pere de Esperanto, kaj kun kiom da homoj pere de la angla?
Fine, oni faros kalkulon pri la rilatumo inter la investita tempo, kaj la nombro de homoj, kun kiuj povas komuniki.
Ĉu vi vere opinias tiel, ke tiuj homoj, kiuj eĉ ne gustumis Esperanton povas esti pli facile "kaptitaj" per reklamo, propagando, ol tiuj, kiuj jam eĉ ellernis Esperanton?
Lu has replied to Laszlo Istvan TOTH"Tiuj gejunuloj, kiuj ellernas Esperanton por akiri lingvoatestilon, konsistas el sama "sortimento", el kiu konsistas ankaŭ tiuj gejunuloj, kiuj ne ellernas E-on por ekhavi diplomon."
Bone, ni supozu. Se estas tiel, tiam ni povos varbi ankaŭ inter la aliaj, la nelernintoj de Esperanto, la ĉ. 2 procentojn de praktikantoj de Esperanto. Eŭropo havas kelkajn cent milionojn da loĝantoj. Sekve ni povos tiel varbi kelkajn milionojn da Esperanto-praktikantoj. En unua paŝo ni faru tion. Dum ni faras tion, la homoj entute konstatos, ke Esperanto disvastiĝos (kio en si mem allogas), kaj krome la grandiĝanta parolantaro igos la lingvon pli alloga. Do verŝajne la procentaĵo kreskos.
"Ĉu vi vere opinias tiel, ke tiuj homoj, kiuj eĉ ne gustumis Esperanton povas esti pli facile "kaptitaj" per reklamo, propagando, ol tiuj, kiuj jam eĉ ellernis Esperanton?"
Pri tio mi ne volas esprimi opinion. Sed mi diras, ke inter dek mil homoj ĝis nun oni varbis ĉ. 4 parolantojn de Esperanto en Hungario (laŭ la censo 2001). Kaj eventuale eblas varbi ĉ. dek (do 0,1 %) aŭ eble eĉ cent (1 %). Tio estus granda progreso por Esperanto - kvankam plu nur eta, fakte atingebla procentaĵo de la loĝantaro. Kondiĉe, ke la homoj scias, kio Esperanto hodiaŭ vere estas. Esenca kondiĉo.
1.) eble publiko ne scias pri la ekzisto de Esperanto.
2.) eble publiko scias pri la ekzisto de iu planlingvo, kiu nomiĝas Esperanto, sed eĉ imagon ne havas, pri kiel bona ĝi estas.
3.) eble publiko opinias, ke povas atingi la deziratan, modestan komunik-kapablon ankaŭ pere de la angla lingvo.
4.) eble publiko pli preferas investi eĉ kvaroble pli multan tempon kaj energion por la angla, ol por Esperanto, ĉar per kvarobla investado ĝi obtenas eblon komuniki kun centmilfoje pli multaj homoj en nia mondo. Por obteni centmilfoje pli da io, ja indas investi kvarfoje pli...
Jen mia ĝisnuna sperto: tiuj, kiuj ne kapablas ellerni almenaŭ modest-nivele la anglan, germanan, francan, ktp., ne kapablas ellerni modestnivele ankaŭ Esperanton...
Pri la punkto 1.):
Mi jam demonsris en ĉi tiu blogo, ke eĉ se oni scias pri Esperanto, tio ne instigas ilin ellerni ĝin.
Pri la kunkto 2.):
Mi jam demonstris en ĉi tiu blogo, ke eĉ se iuj ellernas Esperanton, tio ne instigas ilin plu okupiĝi pri ĝi (malpli, ol 2% okupiĝas pri ĝi plue, dum certa periodo, poste ankaŭ el ili multaj tute forlasas ĝin.)
Pri la punkto 3.):
Mi ja spertis ĉe la plimulto de Esperantistoj, ke ili esprimas sin pere de la angla lingvo malpli fuŝe, ol pere de Esperanto.
Pri la punkto 4.):
Se mi investintus tiom da tempo por la angla, kiom mi investis por E-o, nun mi povus ne nur uzi, sed ankaŭ instrui ĝin.
Ĝis nun neniu komentis pri tiuj Esperantistoj, kiuj eĉ post longa periodo de aktivado, tute forlasis kaj forlasas ĝin...
Oni ja konsciiĝas pri tio, ke Esperanto en nuna formo [gramatiko, difiniteco (aŭ eble inverse: difiniteco, gramatiko)] ne estas facila planlingvo, do ne havas ŝancon kapti sukcese la atenton de la monda publiko. Mondskale la nuna nombro de E-o parolantoj konsistas precipe el maljunuloj. Juna generacio apenaŭ ekzistas, vane la titolpaĝoj kaj la fotoj sur la revuo Esperanto provas aspektigi false la realon pri la aĝaj konsideroj. Foje aperas po unu-du junulo, sed ili ne ŝanĝas la ĝeneralan situacion. Dise en mondo la Esperantaj rondoj, komunumoj fermiĝas pro maljuniĝo. Nu, certe ĉiam ekzistos obsedatoj, kiuj ellernos Esperanton, la latinan, la malnovan grekan, kaj aliajn rarajn lingvojn, sed tio neniun trompu.
El loka statistiko ne indas fari ĝeneralan pritaksadon.
1) La gejunuloj lernas la lingvon certagrade (minimuma nivelo por trapasi la ekzamenon).
2) Poste ili praktikos aŭ ne praktikos ĝin. Se ili ne tuj post la lernado daŭre uzas ĝin ili rapidege forgesos ĝin (rapide lernite, rapide forgesite).
1) Unue pri la lingvonivelo:
Tiuj personoj ne estas "normala" "sortimento". Temas pri homoj, kiuj nepre bezonas (plian) lingvoekzamenon por ricevi la diplomon (plejofte de
altlernejo). Do temas por 80% el ili pri personoj, kiuj dum la gimnaziaj kaj studentaj jaroj ne sukcesis lerni fremda(j)n lingvo(j)n. Do "lingvaj talentoj"
apenaŭ estas inter ili. Eĉ inverse. Kelkfoje troviĝas kelkaj (ĉefe inter tiuj kiuj bezonas 2an aŭ 3an lingvoekzamenon), kiuj estas talentaj. Kaj tiuj
rapidege kaj bonege lernas Esperanton... sed ankaŭ ili poste ne uzos ĝin kaj pro tio forgesos ĝin (vidu sube por la kialoj).
Fakte ili ne volas lerni la lingvon sed trapasi la ekzamenon. Mankas la scivolemo. Ili volas la fari la ekzamenon sen legi eĉ unu libreton aŭ gazeton en Eo.
Ankaŭ la kursoj estas tro mallogaj kun misallogaj sloganoj: lernu Esperanton dum 40 horoj ktp... Plie la hungara ne estas indoeŭropa lingvo. Do pro tio
kaj ĉar 80% el ili eĉ ne havas gramatikajn konojn (en la hungara) afero kiel la posesivo kaŭzas multajn problemojn.
2) Due pri la nepraktikado de la lingvo post la ekzameno.
Tiuj personoj estas tre okupitaj. Ili findiplomiĝas kaj multaj jam havas familion kaj laboron.
Ili simple ne havas tempon. Do sloganoj kiel "per Eo via povas havi geamikojn en la tuta mondo" ne interesas ilin ĉar ili ne havas tempon eĉ por siaj
nunaj geamikoj. Kaj laŭ aĝo ili troviĝas inter studentoj kaj pensiuloj. En la esperantaj rondoj vi rimarkos ke estas multaj studentoj kaj multegaj pensiuloj
sed proporcie malmultaj inter tiuj du ekstremoj (krom kelkaj interalie tiuj, kiuj duonprofesie okupiĝas pri Eo).
Sed entute kiel informi ilin pri la eventulaj interesaj programoj aŭ uzeblecoj de la lingvo? Dum la ekzameno oni ne rajtas peti ilian adreson.
Do nur se la instruisto notis iliajn adresojn aŭ instigis ilin aboni al revuo, estos ankorau kontakto aŭ kontaktebleco inter ili kaj la lingvo post la ekzameno.
Plia problemo kuŝiĝas en la sinteno de la hungaraj Eo-asocioj. Anstataŭ fari ion ili troviĝas meze de civila milito.
Kaj programoj kiel "danci en rondo laŭ hispana muziko" aŭ partopreni en "akvopistolaj bataloj" por multaj ne estas allogaj.
Ankaŭ partopreni en religiecaj okazaĵoj kiel "Zamenhof-Festo" ne. Por danci oni povas iri en diskotekon kaj ne bezonas lerni Esperanton.
Eĉ asocigvidanto, diris, ke oni ne bezonas pliajn adresojn de homoj, li jam havas plurmil kaj kiam li sendas leteron neniu interesiĝas. La "Movado" ne
rimarkas, ke ĝiaj programoj ne estas allogaj.
Nur per utilaj programoj eblus doni al la lernintoj eblecon uzi la lingvon. Ekzemple: ĝemelaj urboj, utilaj prelegoj, laborgrupoj, fakaj programoj ktp...
Se vi reformas Esperanton ili eble lernos ĝin iom pli rapide, forgesos ĝin iom malpli rapide sed la dua parto de la problemo restos la sama. Kiel mi
kutimas diri "ne Esperanton nepras reformi sed la esperanto-movadon".
Laszlo Istvan TOTH has replied to Thierry SalomonJunularo perdas multegan tempon ludante aŭ tujmesaĝante per komputilo. Se Esperanto estus vere alloga (kaj laŭ facileco, kaj laŭ aspekto), tiu junularo (en ĉiuj landoj), kiu disponas pri retaliraj komputiloj utiligus por tujmesaĝadi E-on anstataŭ la angla.
Aliflanke, kiuj estu plej scivolaj pri Esperanto, se ne Esperantistoj mem? Ene de Esperantistaro la proporcio de lingvoparolantoj devus esti minimume 95%, aŭ eĉ pli!
Se junularoj en diversaj landoj spertus tion, ke povas facile alproprigi Esperanton, ili tuj ellernus ĝin por komuniki perkomputile. Insignojn, flagojn ili neniam portus, nek renkontiĝojn partoprenus, sed ja tujmesaĝadus ĝisnokte.
La movadon ne necesas reformi, ĉar gejunuloj bezonas nenian movadon. La E-an movadon oni povas eĉ forgesi. La movado povas resti por maljunuloj kaj por lingvo-nescipovantoj.
Gejunuloj bezonas facile ellerneblan planlingvon, pere de kiu ili povu mondskale komuniki, konatiĝi, amikiĝi, enamiĝi, ktp. Komputiloj, interreto jam ekzistas, nun oni atendas iun vere facile alpropribeglan planlingvon.
Mi ĉiam enketas miajn gelernantojn post kiam ili sukcesas fari ekzamenon. Mi petas ilin listigi tiujn lingvajn aferojn, kiuj plej multe malhelpis ilin dum lernado, kaj malhelpas ilin dum lingvouzo. Tiuj obstakloj je 95% pruviĝis esti ĉiam la samaj por gelernantoj. Temas pri tiuj problemoj, pri kiuj oni plendis jam antaŭ 120 jaroj!
Please sign-in to write a comment.