Laŭ miaj esploroj pri Esperantistaj opinioj, mi povis konkludi, ke ĝuste tiu plimulto el movadanoj atribuas la regreson al nesufiĉa diskonigo, kiu plimulto pigras ellerni la lingvon, dume fervore proponas ĝin al ĉiuj…
La situacio similas al tiuj malbone lernantaj gelernantoj, kiuj argumentas siajn lernejajn fiaskojn per malfavorigo fare de instruistoj.
Nun mi invitas vin fari iometan kalkuladon pri la vera grado de koniteco pri Esperanto en Hungario:

En Hungario ĉiujare faras ekzamenon pri Esperanto miloj da gejunuloj. Foje la nombro de tiuj, kiuj lernis Esperanton, kaj faris mezgradan ekzamenon por validigi la diplomon estis pli, ol 5 000 gejunuloj! Tiu nombro iom varias de jaro al jaro, do ni konsideru tre pesimiste nur 3 000 personojn. Dum dek jaroj tio estas jam 30 000 personoj.

Bv. zorgeme atenti, ke ne temas pri personoj, kiuj nur ”aŭdis” pri Esperanto, sed pri personoj, kiuj eĉ lernis ĝin, do havas klaran imagon, opinion pri ĝi!
Ili estante gejunuloj, verŝajne havas ankaŭ gepatrojn, kiuj same ekscias pri la ekzisto kaj funkcikapablo de Esperanto. Gejunuloj ne ĉiam havas ambaŭ gepatrojn, do ni konsideru averaĝe 1,5 (en iuj landoj oni skribas: 1.5) gepatron por ili.
Tio signifas, ke aldoniĝas plua nombro de personoj, kiuj ricevas informon pri Esperanto: post dek jaroj tiu nombro iĝas 30 000 x 1,5 = 45 000. Kune kun tiu de gejunuloj ĝi iĝas: 30 000 + 45 000 = 75 000.

Sed tiuj gejunuloj verŝajne rakontos la aferon al siaj geamikoj, konatoj, kaj se ni konsideras nur po du ekster-familiajn personojn, kiuj tiel ekscias pri Esperanto, tiukaze aldoniĝas nova nombro de informitaj personoj pri la ekzisto de funkcikapabla Esperanto: 30 000 x 2 = 60 000.
Do, ĝis nun, dum dek jaroj eksciis, kaj eĉ pli, parto el ili eĉ travivis la uzon de Esperanto: 75 000 + 60 000 = 135 000 personoj!!!

Ĉu ankaŭ la gepatroj parolos/rakontos/fanfaronos al siaj konatoj pri la Esperanta ekzameno de la idoj? – kial ne! – sed ni tamen lasu tion kiel ”rezervon” en kalkulado ĉar ekzistas ankaŭ interkovriĝo pri informitaj personoj: du gejunulo foje povas informi la sama(j)n komunajn geamikojn, konatojn, pluse, kvankam malofte, tamen foje povas okazi, ke el unu familio faras ekzamenon pri E-o ekz. du gefratoj (ili havas komunajn gepatrojn).

Ni havas ankoraŭ pluan rezervon en kalkulado, ĉar ni konsideris nur 3 000 personojn jare, kaj pluse, ni konsideris nur tiujn, kiuj faris mezgradan ekzamenon, sed ĉiujare faras po ĉ. 1 000 personoj ankaŭ baznivelan ekzamenon. En 2002 entute pli, ol 7 000 personoj faris ekzamenon entute je ĉiuj gradoj pri Esperanto.

Eĉ plua rezervo en kalkulado estas la nombro de tiuj, kiuj ekscias pri Esperanto helpe de amas-”stultigiloj” (alie dirite: TV), ĉar foje estiĝas publika disputo pri tio, ke niaj gejunuloj lernas Esperanton nur por fari la devigan lingvoekzamenon anstataŭ la angla.
Pluse konsideru ankaŭ tion, ke tiu prudente kalkulita nombro de 135 000 informitaj personoj (dum dek jaroj) enestas en lando, kies nombro de loĝantaro estas malpli, ol 10 miliono.

Sed la plej grava kaj pensiga konstato nur nun sekvas: dum dek jaroj, el ĉiuj 30 000 personoj, kiuj ne nur ”aŭdis” pri Esperanto, sed eĉ pli, ili *ellernis* Esperanton, nur malpli, ol ĉ. 2% iĝas kaptitaj fare de planlingvo! La ceteraj ne trovas kialon plue okupiĝi pri Esperanto.

Ĉu mi subtrahu el la nombro de Esperantistoj tiujn, kiuj senĉese krokodilas (kaj sekve, forgesas la planlingvon)? – tiukaze kiom el Esperantistoj vere regas la planlingvon?
Ĉu vi daŭre restas blindigite fare de tiuj malsaĝuloj, kiuj asertas, ke Esperanto ne disvastiĝas precipe pro manko de reklamo?