Kiam la alparolata persono identas al la alparolanta persono, kaze de la unua- kaj duapersona pronomoj, ne ekzistas danĝero miskompreni la frazan mesaĝon:
"Mi pretigis min por vojaĝo."
"Vi pretigis vin por vojaĝo."
Sed kaze de la tria persono jam povas okazi miskompreno:
"Petro pretigis lin por vojaĝo." - ne scii, ĉu tiu "li" estas iu konato/amiko de Petro, aŭ estas li mem, Petro.
En multaj lingvoj oni devas diveni el kunteksto, ĉu temas pri la sama persono, aŭ ne.
En Esperanto en certaj kazoj tion eblas facile klarigi per la uzo de la refleksiva pronomo "si":
"Petro pretigis sin por vojaĝo." - "si" ne povas esti aliulo, ol Petro mem.
Pluaj modelfrazoj:
"Maria pensis pri ŝi, kiam menciis tiun aferon." - "ŝi" povas esti ankaŭ iu aliulo.
"Maria pensis pri si, kiam menciis tiun aferon." - "si" estas certe Maria.
Dume unuflanke la gramatiko dispozicias pri strikta uzo de la refleksiva pronomo "si", por certigi la firman komprenon, de alia flanko la sama gramatiko lasas lingvouzantojn en malcerteco:
Jen, en la malsupraj frazoj la forigo de eventuala miskompreno ne estas solvita.
a.) "Petro pensis, ke li devas helpi al Maria." - "li" povas esti ne nur Petro.
b.) "Petro pensis, ke li ne rajtas proponi sin." - "li" povas esti iu aliulo.
c.) "Petro pensis, ke li ne rajtas proponi lin" - kaj la unua "li", kaj la dua "li" povas esti ankaŭ iuj aliuloj.
En la supraj frazoj ŝajnas, ke forlasante la personan pronomon "li" eblas forigi tiun malcertecon.
Tamen, aperas nova fonto pri dubo, kiun nek kunteksto povas forigi:
" Maria intencas proponi sin."
" Petro pensas, ke ne rajtas proponi sin."
En la supraj frazoj ne eblas konkludi firme, ĉu temas pri Maria aŭ pri Petro, kiu ne rajtas proponi sin.
Nek la metodo marki identecon per "mem" donas solvon, des pli, ĉar ĝi emfazas frazon, kaj emfazo ne ĉiam estas bezonata:
"Petro pensis, ke li mem devas helpi al Maria." - "li" daŭre povas esti ne nur Petro.
"Petro pensis, ke li mem ne rajtas proponi sin." - "li" daŭre povas esti iu aliulo.
"Petro pensis, ke li mem ne rajtas proponi lin." - kaj la unua "li", kaj la dua "li" povas esti ankaŭ iuj aliuloj.
Pro tiu mankhavo de gramatiko, ke "si" ne povas esti subjekto (kvankam en kelkaj lingvoj ĝi ja povas esti tia!), fakte nur duone solviĝis la problemo. Lingvolernantoj povas prave demandi: "Kial mi devas esti "laŭregula" de unu flanko, se mi ne povas esti laŭregula de alia flanko?" Malkonsekvenco ĉiujn ĝenas.
Send a message
Search for members
Peter Bowing says:
Pri la ekzameno Maria preparis ŝin, ĉar ŝi mem volis tion.
Vi sugestas, ke pro ‘mem’ la ‘ŝi’ en la subfrazo anstataǔigas la subjekto (Maria) en la ĉeffrazo.
Laszlo Istvan TOTH says:
/"Petro pensis, ke sio devas helpi al Maria."/ - Ĉi tiun modelfrazon prenu nur kiel iun imagaĵon por iu post-Esperanta planlingvo, se tia lingvo iam ekzistos.
César Dorneles says:
Vladimír Türk*pro says:
Laszlo Istvan TOTH says:
---
Ne, kara Vladimir, tio ne estas nur ŝajno, sed vero.
En kurtaj subfrazoj estas iom ĝene ripeti subjekton, kiam ĝi estas propra nomo:
"Petro pensas, ke Petro ne rajtas proponi sin."
Sed, se oni anstataŭus ĝin en subfrazo per pronomo, tiukaze aperus dubo, ĉu tiu "li" estas Petro, aŭ iu aliulo:
"Johano deziras proponi sin."
"Petro pensas, ke *li* ne rajtas proponi sin."
Ĉu tiu "li" estas Johano, aŭ Petro? :-)
Ŝajnas, ke ellasante subjekton el subfrazo, la kompleta frazo iĝas pli unusenca.
Tial mi jam menciis, ke estus bonvena iu vorteto kiel "sio", kiu *ĉiam* indikus la subjekton el la ĉefa frazo.
Vladimír Türk*pro says:
"Petro pensas, ke *li* ne rajtas proponi sin.":
Ĉu ne sufiĉas diri simple "Petro pensas, ke *li* aŭ *Johano* ne rajtas proponi sin", por ke la frazo estu klara?
En kurtaj subfrazoj estas iom ĝene ripeti subjekton, tamen tio ŝajnas al mi pli sistema ol krei ian SI-subjekton.
Laszlo Istvan TOTH says:
---
La supre proponita frazo ne estas sama al:
"Petro pensas, ke *li* ne rajtas proponi sin."
Vladimír Türk*pro says:
Laszlo Istvan TOTH says:
"Petro pensas, ke li (aŭ Johano) ne rajtas proponi sin." - Tiel eblas sentigi, ke "Johano" estas nur alternativa opcio.
Vladimír Türk*pro says:
Laszlo Istvan TOTH says:
En la malsupraj frazoj ne scii, ĉu *li* - kiu devus helpi Marian - estas Petro aŭ Johano:
"Johano estas amiko de Petro. Petro pensas, ke li devus helpi Marian."
Sed, se ekzistus ekz. la vorteto "sio", kiu *ĉiam* indikus la subjekton el la ĉefa frazo, tiukaze la malsupraj frazoj estus tute klaraj, unusencaj:
"Johano estas amiko de Petro. Petro pensas, ke sio devus helpi Marian."
Tia gramatika solvo jam ekzistas en multaj lingvoj, do ne nur en tiu mia *post-Esperanta*.